Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Prezidento de Albanio premiis esperantiston

Prezidento de Albanio premiis esperantiston

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-23 17:01
Laŭ iniciato de la Albana Esperanto-Instituto, farita antaŭ kelkaj monatoj, la prezidento de Albanio, Alfred Moisiu, honorigis la fondaĵon EVIDENTE per medalo. La fondaĵo estas estrata de la elstara esperantisto s-ro Jacques Tuinder el Nederlando. Ĝi estas honorigota per Medalo de Dankemo pro ĝiaj bonfaroj al la albanaj blinduloj dum pli ol dek jaroj da agado.

La fondaĵo EVIDENTE eniris ankaŭ Albanion antaŭ pli ol dek jaroj, danke al la rilatoj inter esperantistoj ambaŭlandaj. Komence, s-ro Jacques Tuinder korespondis kun s-ro Zef Mjeda, forpasinta Honora Membro de UEA, invitis lin familie al Nederlando, nelaste por kuraci (operacii) ties edzinon Anjeze.

Poste Jacques Tuinder kaj lia edzino Vera alvenis Albanion kaj konatiĝis kun la relative malbonaj kondiĉoj en kiuj laboris la albanaj optikistoj. Tuj la fondaĵo venigis al Albanio plurajn optikistojn kaj oftamologojn kiuj helpis notinde al malfeliĉuloj kaj provizis la hospitalojn de Shkoder, Gramsh, Durres kaj Barbullush per sufiĉe multe da okulvitroj kaj necesa ilaro.

Apartan kontribuon la fondaĵo donis al la centra blindulejo en ĉefurbo, Tirana, kie oni rekonstruis la dormejojn,la muzikejon, la provizejon per akvo, hejtado, starigis modernan brajlpresejon kaj alportis paperon, instruilaron kaj aliajn necesaĵojn. Krome kelkaj instruistoj el la blindulejo gastis kaj trejniĝis en Nederlando danke al la helpo de EVIDENTE. Ĝis nun estas elspezitaj ĉirkaŭ 400.000 euroj.

Ekde pluraj jaroj, kunlabore kun la enlandaj esperantistoj, la fondaĵo EVIDENTE instigas kaj prizorgas ankaŭ la Esperantan instruadon al ties gelernantoj, certigante ankaŭ enesperantigitajn brajlajn lernolibrojn. Ĉi-somere, la fondaĵo ebligos al kvaropo da blinduloj kaj ties akompanantoj la partoprenon en la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj enkadre de la Universala Kongreso de UEA en Florenco.

Raportis: Bardhyl Selimi

arkivita en:
Remush
Remush diras:
2006-03-23 21:01

Avertu nin se vi malkovris mankojn en Parolu - aldono al FajroVulpo (Firefox) kaj Tondrobirdo (Thunderbird) kiu permesas vochlegi la paghojn. Vizitu http://users.pandora.be/raymond.gerard/esperanto/sintezo.htm kaj alighu al http://groups.yahoo.com/group/Parolu/ . Ni bonvole helpos, se ni kapablas. Remush (Belgio)