Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EU-retestro renkontis esperantistojn

EU-retestro renkontis esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-20 09:55
La retestro de la prilingva retejo de la Eŭropa Unio kapitulacis antaŭ la ferocaj atakoj de irititaj esperantistoj. La retejo ne plu asertas, ke artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne havas historion, kulturon aŭ denaskajn parolantojn. La tuta alineo, kiu celis montri kial Esperanto ne taŭgas por uzo en EU, estis forviŝita la 30-an de januaro. La 6-an de februaro la retestro, Robert Rowe, renkontiĝis kun du esperantistaj oficistoj de EU. Rowe rakontis ke kelkaj el la leteroj de esperantistoj al la retejo estis sufiĉe krudaj. Li ankaŭ miris kial esperantistoj kredas ke ili povas dikti la lingvan politikon de EU. Tiaj iniciatoj povas ja veni nur de membroŝtatoj, li ripetis.

Fine de novembro la Eŭropa Komisiono publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco. Lige kun tio estis publikigita ankaŭ la nova prilingva retejo de EU.

Piednoto de la oficiala komuniko klarigas, kial Esperanto ne taŭgas por uzo en EU: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn."

Similan sintenon reflektas klarigo en la prilingva retejo: "Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj."

Tiuj du frazoj klare esprimas oficialajn argumentojn de EU kontraŭ Esperanto, sed samtempe estas klare eraraj. Tial dum la lastaj du monatoj multaj esperantistoj turnis sin al la administrantoj de la retejo por peti klarigojn aŭ por protesti. Unu el la plej lastatempaj leteroj estis tiu de la usona esperantisto Steven Brewer.

bierfaristo.jpg- Mi ekhavis la ideon kiam mi legis la antaŭajn artikolojn en Libera Folio kaj pensis ke mi povus verki respondon en la angla kiu eble estus konvinka, li rakontas.

Ni publikigas plenan tradukon de lia anglalingva letero, kiu evidente estis la lasta guto en la jam plenega glaso de la EU-retestro.

Mi kredas ke estas tre stulta kaj senperspektiva strategio, diskriminacii kontraŭ artefaritaj lingvoj, dirante ke tiuj ne havas denaskajn parolantojn, historion aŭ kulturon. La eldiraĵoj en via retejo tamen estas ne nur stultaj, sed disvastigas falsajn kaj misgvidajn asertojn al la publiko. Inkludante tiujn asertojn, vi montras profundan ignoron flanke de vi mem kaj flanke de la organizaĵo kiun vi reprezentas.

Esperanto estas artefarita lingvo kiu havas milojn da denaskaj parolantoj (infanoj kiuj kreskis en familioj kun Esperanto kiel sia ĉiutaga lingvo) kaj kiu havas pli ol cent jarojn da kulturo kaj historio. Aldone, ĉar ĝiaj parolantoj venas el pli ol cent landoj dise en la mondo, Esperanto jam renkontis kaj solvis multajn el la centraj demandoj de internacia komunikado, malsame ol la plej multaj aliaj lingvoj.

Ĉar ĝiaj parolantoj venas el multaj landoj, Esperanto apenaŭ havas politikan potencon, kaj povas ŝajni bagatelaĵo misfamigi ĝin. Sed kiam Eŭropo provas kontraŭi la lingvan imperiismon de la angla, Esperanto povas esti la sola espero por preventi la detruon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vi eble ne povas subteni Esperanton, sed mi kuraĝigas vin almenaŭ resti neŭtrala. Ĉesu disvastigi malicajn kaj falsajn asertojn pri Esperanto. Se vi ne povas fari ion konstruan, almenaŭ ne malutilu.

La respondo de la retestro estis simpla, kaj ĉi-foje li decidis ankaŭ malkaŝi sian veran identecon. La respondoj de la retestro al la pli fruaj, finnlingvaj demandoj de Libera Folio estis nesubskribitaj, eble ĉar la retestro mem ne povis legi la demandojn nek verki la respondojn.

rowe.jpg- Reage al via retpoŝta letero, ni forigis la mencion pri artefaritaj lingvoj en la respondo al Demando 7 en la paĝo de Oftaj Demandoj de la retejo Eŭropo kaj Lingvoj ĉe la adreso   http://europa.eu.int/languages/en/document/59. Dankon pro via kontribuo al la plibonigo de la enhavo en la portalo.

La letero estis subskribita de "Robert Rowe, retestro, portalo Lingvoj kaj Eŭropo, Eŭropa Unio". Evidente temas pri la sama Robert Rowe, kiu almenaŭ antaŭ la estiĝo de la nova prilingva retejo estis la estro de la retejo de la traduk-sekcio de la Eŭropa Komisiono.

La teksto pri artefaritaj lingvoj malaperis ne nur el la anglalingva versio, sed el ĉiuj diverslingvaj versioj de la "Oftaj Demandoj".

En posta letero s-ro Rowe rakontas ke li mem foje renkontis esperantistojn, kaj eĉ diras, ke li mem devintus lerni Esperanton. Poste li revenas al la forigita tekstero:

- Se pripensi, estis malbona ideo ke nia portalo eniru la temaron de konstruitaj lingvoj kaj ilia rolo kiel periloj por kompreno inter kulturoj, ĉar la situacio evidente estas pli malsimpla ol nia dulinia refuto implicis. Ĝuste pro tio ni forprenis la ofendan pecon.

Li samtempe konsilas, ke esperantistoj devus turni sian atenton aliloken ol al la retejo, por konkrete antaŭenigi la eventualan ekuzon de Esperanto en EU.

- Por ke ajna lingvo, ĉu Esperanto aŭ iu alia, estu akceptita kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, la proceduro devas esti, ke oni persvadu la aŭtoritatojn de membroŝtato postuli ĝian oficialigon, kaj poste okazigi voĉdonadon pri la propono en la ministra konsilio. Tio lastatempe sukcese okazis pri la irlanda kaj pri la regionaj lingvoj de Hispanio. Jen kie la proponantoj de Esperanto devus vere peti la premon.

Forigante la mencion pri artefaritaj lingvoj, s-ro Rowe kredeble esperis liberiĝi de la ĝenaj leteroj de esperantistoj kiuj plendis pri la erara teksto. Tamen oni povas supozi, ke nun li anstataŭe devos respondadi al demandoj pri tio, kial nenio estas menciita pri Esperanto en la retejo. Nova oficiala respondo al tiu demando certe jam estas preparata de la EU-burokratoj.

Du esperantistaj oficistoj de EU, Brian Moon kaj István Ertl, la 6-an de februaro havis okazon interparoli kun Robert Rowe kaj danki lin pro la forigo de la eraraj frazoj. Rowe agnoskis sin aŭtoro de la koncerna tekstero, siavice denove dankis pro la korekto, kaj diris sin surprizita precipe pro la ekzisto de denaskaj parolantoj de Esperanto, kion li pli frue supozis neeblaĵo.

Moon kaj Ertl aludis ke denaska parolanto de Esperanto, la slovako Pavol Tvarožek, eĉ laboras ĉe EU kiel la estro de la slovakaj tradukistoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Ertl diris ke pri la manko de informiteco ĉe EU-funkciuloj pri Esperanto kaj rilataj faktoj iom kulpas ankaŭ esperantistoj mem, kaj ili povus plibonigi sian informan agadon.

Rowe rakontis ke kelkaj el la leteroj esperantistaj senditaj al li estis sufiĉe krudaj, kaj demandis kio ŝajnas doni la "moralan superecon" al esperantistoj kredi ke ili rajtas dikti la lingvan politikon de EU. Tiaj iniciatoj povas ja veni nur de membroŝtatoj, li ripetis.


Moon kaj Ertl klopodis klarigi al Rowe ke esperantistoj estas plej diversaj laŭ opinio kaj temperamento, kaj ke diversas ankaŭ iliaj proponoj. Laŭ atentigo de Brian Moon, la sintenon de la esperantistoj povas iel pravigi "la abisma manko de scio kaj kompreno, kiu evidentiĝis en la forigitaj frazoj".


[Foto de Robert Rowe: © Eŭropaj Komunumoj]

arkivita en:
Ombrulo
Ombrulo diras:
2006-02-03 11:12

Mi gratulas! Ni komprenigis al EU ke Esperanto havas historion, kulturon kaj denaskajn parolantojn, t.e. ni konfesas ke Esperanto ne estas neŭtrala. ;)

Ni atentu nian retorikon. Esperanto ne estas neŭtrala en la senco kiun nia publiko komprenas per tiu termino. (Sed ĝi estas "neŭtrala pri nacieco". Eble estas pli bone uzi tiun specifigan terminon ol nur sloganadi pri "neŭtraleco".)

cyrille
cyrille diras:
2006-02-05 11:37

Gratulon. Mi jhojas des pli ke hieraù naskighis nova denaskulino : Mia tria filino joanne [jhoan] kiu estos artefarite denaskulo. Cyrille Hurstel.

javergara
javergara diras:
2006-02-05 16:45

Mi ne scias kie vi chiuj loghas nek kiuj vi estas, sed mi sentas sinceran ghojon pro la anonco. Do malgrau chio la vivo plu dauras kaj belas. Gratulon kore senditan el la sudo de la mondo !

José Antonio Vergara

mateno
mateno diras:
2006-02-06 14:56

Esperanto vere ne estas neŭtrala en la "sterileca" senco de tiu ĉi vorto. Ĝi jes dividas la mondon je du grupoj: "esperantistoj" (kio signifas ekzakte la samon kiel "esperanto-parolantoj") kaj "ne-esperantistoj".

La esenco de ĝia "neŭtraleco", laŭ mi, estas, ke iu ajn, sendistinge pri nacieco aŭ naskiĝloko, povas iĝi plenvalora/plenrajta (te. ne duaranga) ano de tiu unue menciita grupo. Inkluzive de kapableco arte traduki en la lingvon (ok, ne ĉiu povas aŭ emas fari tion entute eĉ en la naciajn lingvojn, sed kaze de Esperanto ne laŭ nacieco estas distingo). Inkluzive de aneco en la referenca grupo por lingvouzo (kiel oni diras == kiel (ankaŭ) mi diras).

Do jes, ok, mi ne absolutigu. Prave, oni povas iĝi ankaŭ plenvalora anglalingvano. Kaj ankaŭ lerni Esperanton ion kostas (tempon, monon, energion). Tamen la "enirbileto" por Esperanto estas tiom malmultekosta, ke ĉiu povu ĝin pagi. Almenaŭ tio estis la celo, ĉu ne, Ludoviko?

timsk
timsk diras:
2006-02-04 16:06

Tiu ago ja estas pozitiva, sed ŝajnas, ke la rezulto estas la tuta forigo de ajna mencio de Esperanto de la paĝaro.

Mi ne tute certas, ke tio estas pli bona. Se potenca organizaĵo uzas energion por nei aŭ kritiki etan kontraŭulon, tio fakte donas iom da kredindeco al la etulo. Alivorte: estas pli bone, ke oni menciu Esperanton, eĉ kritike, kadre de tia diskuto anstataŭ ol mencii (ekz.) Idon aŭ Interlingvon, ĉu ne? La bagatelaĵojn oni tute preteratentas; la eblajn konkurencojn oni kritikas.

Do, la forigo de la negativa mencio havas kaj bonan kaj malbonan flankojn. Malgraŭ la diraĵo de Robert Rowe ("estis malbona ideo ke nia portalo eniru la temaron de konstruitaj lingvoj"), li tamen ŝajnas ne malsimpatia al nia idearo, kaj estus bone miaopinie daŭrigi la kontakton kaj informadon kun li.

javergara
javergara diras:
2006-02-05 02:18

Lau la longdauraj konsiloj pri informa strategio, mi esperas ke la leteroj de la E-lingvanoj ne estis vere feroce atakaj nek tro irititaj, sed trankvilaj kaj raciaj, entute pli atentindaj. Kio gravas lau mi estas la subteno al kaj diskuto pri la lingva diverseco, kaj samtempe ke oni ne tuj konsideru Esperanton neinda chi-kuntekste, do lau mi pli bonas foresti ol negative cheesti. Mi timas ke dulinia misprezenta mencio en grava oficiala retejo povas havi detruan efikon. Lau la nuna formo, nia propono chiel ajn povas potenciale aperi vole-nevole en la mensoj de tiuj kiuj ekinteresighas pri tiu chi ofte neglektita problemaro.

Cetere, la afabla konsilo de la retestro estas tre valora kaj prava : do por serioze esti desuprismaj vi europaj subtenantoj de Esperanto farighu amasaj por konvinki viajn politikistojn kaj burokratojn.

José Antonio Vergara

limako
limako diras:
2006-02-05 23:22
Mi konsentas ke ia mencio pri Esperanto ofte estas pli bona ol nenio. Samtempe, ĉi tie oni ne fakte eĉ menciis Esperanton nome
oni simple menciis artefaritajn lingvojn.

En mia lasta mesaĝo al s-ro Rowe, mi kuraĝigis lin eklerni Esperanton. Ni vidu ĉu li decidos iam tion fari. Se li iam lernos Esperanton kaj havas bonan sperton, eble post tiam li fariĝos subtenanto.

ztisljar
ztisljar diras:
2006-02-07 20:43

Sro Rowe miras ke esperantistoj kredas povi dikti lingvan politikon al EU. Tion ni ne kredas, sed ni prave kiel civitanoj de EU (proksimume duona miliono da europanoj) rajtas protesti kiam oficialuloj de EU proklamas nian kulturon ne ekzistanta.

gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-02-10 21:07

Evidentas de lia reago ke en EU ne parolu homoj kun homoj sed sxtatoj kun sxtatoj - tian proponon ja rajtas fari nur la membroj, kiuj ne estas ni sed niaj registaroj; ni civitanoj silentu, kaj same faru internaciaj ne-registaraj organizoj.

Certe esperanto tauxgas por EU, sed cxu EU tauxgas por esperanto?

Gunnar Gällmo

jmfayard
jmfayard diras:
2006-02-11 00:24

Oni ne neu la historion. Ne estas malnormala ke shtatoj ludas grandan rolon en europo, sed jes, vi pravas, le civitanoj ankau gravas !

Bedauxrinde, che lando mia malsukecis la vochdono pri la Traktato pri Estigo de Europa Konstitucio, kiu inter alia estus doninta pli grandon povon al la europa parlemento, kiu plej efike kaj direkte reprezentas la volon de la civitanoj. Tio plej klare eventighis por mi dum la batalo pri programara patento, dum kiu la registaroj (ekcepte la pola !) kaj la europa komisio montris sin surdaj, kaj nur la europa parlemento faris tiun necesan grandajn klopodon por kompreni tiun malfacilan problemon, kaj trovis inteligantan alternativan solvon kaj rejektis la projekto de la shtatoj kaj de la komisio.

http://wikisource.org/wiki/Traktato_pri_Estigo_de_E%C5%ADropa_Konstitucio

Nu, char mi estas "esperantisto", mi esperas ke ni finfine trovos novan solvon, sed shajnas ke ni suferos kun la Traktato de Maastricht ghis almenau 2012-2013 (Neniu okazos antau la reelekto de la europa parlemento en 2009 kaj poste necesos la tempon akordighi kaj vochdoni en chiuj landoj pri tiu nova traktato). Pffff...

Jean-Michel Fayard

Remush
Remush diras:
2006-03-06 19:22

Antaŭ unu monato (la 2006-02-08 22:55:00) S-ro Rowe petis vin forigi lian foton el via paĝo. Mi komprenas ke vi havas bonajn motivojn por ne tuj plaĉi al li. Mi ne trovis la [Foto de Robert Rowe: © Eŭropaj Komunumoj]. El kie precize vi ĉerpis ĝin? Al kio utilas © se vi senpermese kopias lian foton en http://www.liberafolio.org/2006/rrowe.jpg anstataŭ uzi ligilon al la originalo? Iom da diplomatio foje helpas.

Estus pli konstrue peti al S-ro Rowe pliajn klarigojn pri lia rimarko: - [...] estis malbona ideo ke nia portalo eniru la temaron de konstruitaj lingvoj kaj ilia rolo kiel periloj por kompreno inter kulturoj, ĉar la situacio evidente estas pli malsimpla ol nia dulinia refuto implicis - pli precize pri "la malbona ideo" kaj la "malsimpla situacio".

Remuŝ (Belgio)

redakcio
redakcio diras:
2006-03-08 22:09
Materialoj el la retejoj de EU estas libere uzeblaj, kiel montras la jura klarigo al kiu ni ligas. Tial ankaŭ la foto de s-ro Rowe, prenita el la retejo, estas libere uzebla. Krome Libera Folio havas la eksplicitan permeson de s-ro Rowe uzi la foton.