Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon

Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-04 22:37
Ekde 1998 ĉiujare estas elektata "Esperantisto de la jaro". La konkurson organizas "La Ondo de Esperanto", internacia gazeto eldonata en Rusio. La iom komplika elekta proceduro inkluzivas du komisionojn: grupon de proponantoj, kaj alian grupon de elektantoj. La konsisto de tiuj grupoj estas difinata de la redakcio de "La Ondo", kaj ne ĉiam la rezulto de la konkurso kontentigis ĉiujn. Ĉi-jare kiel Esperantisto de la jaro estis elektita Bertilo Wennergren, Akademiano kaj aŭtoro de la furora verko "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko". La verko post la apero estis rapide elĉerpita ĉe la ĉefaj libroservoj en Eŭropo, kaj tial eĉ ne aĉeteblis dum la Universala Kongreso en Florenco. Almenaŭ ĉe UEA jam aperis nova stoko. Ni petis Bertilon rakonti pri siaj esperantujaj preferoj.

Libera Folio: Eble vi komentos kelkvorte vian elekton kiel esperantisto de la jaro 2006? Ĉu surprize, ke ĝuste vi estis elektita?

Bertilo Wennergren: Se oni konscias, kiel limigita estis mia kampanja budĝeto (= 0 vonoj), tiam la respondo nur povas esti klare jesa. [Ndlr: Vono estas korea monunuo, kaj Bertilo loĝas en Koreio.]

Ĉu agrable?

- Certe. Tiu honoro senteble kompensas la malpli agrablan recenzon pri PMEG, kiun antaŭ nelonge aperigis la Ondo.

Ĉu signife?

- Mi supozas, ke la praktika signifo estas precipe reklama.

Ĉu do vigliĝos (eĉ pli) la vendado de Pomego?

- Espereble, sed neniu scias, kiel granda estas la merkato. Eble jam aĉetis ĝin ĉiuj interesatoj.

Se mi ĝuste interpretas la nomojn de la kandidatoj, inter 21 estis nur du virinoj. Ĉu laŭ vi tio ĝuste kaj juste reflektas la signifon de virinoj en la esperanto-movado?

- Absolute ne. Supozeble neniu pensas, ke nur tiaj personoj, kiujn oni elektas kiel Esperantiston de la jaro, estas gravaj en la movado.

Kial virinoj havas tiel malgravan rolon en la movado?

Por mi tute persone kaj private la virinoj ĉiam havis multe pli gravan rolon en Esperantujo ol la viroj.

Rakontu pli! Nenion kaŝu!

- Mi neniam ion kaŝis pri tio. Ĉio estas jam detale prezentita en tiuj kantoj, kiujn mi faris por Amplifiki kaj Persone. Nur necesas iom zorge aŭskulti kaj ĝuste kompreni...

Kial tamen ne estas pli da virinoj inter la kandidatoj, laŭ via supozo?

- Povas esti, ke virinoj iom malpli emas okupiĝi pri tiaj "spektaklaj" aktivadoj, kiuj donas ŝancon fariĝi kandidato por Esperantisto de la jaro. Ankaŭ povas esti, ke tiuj aktivadoj, kiuj ja logas virinojn, estas multe pli gravaj por nia movado.

Kiuj agadoj logas virinojn kaj estas multe pli gravaj por la movado?

- Aĥ! Ne faru tiel malfacilajn demandojn. Vi devigas min efektive pripensi, kion mi celas. Tio ne estas justa ĵurnalismo... Nu, venas al mi en la kapon la du kampoj proza verkado kaj praktika instruado de la lingvo. Multaj virinoj okupiĝas pri tiuj kampoj ĉiutage, ĉiumonate, ĉiujare, kaj sen tia laborado nia movado estus nenio. Krome ne forgesindas la gravega kampo praktika uzado parola. Kie estus nia movado, se ne ekzistus homoj, kiuj simple uzas la lingvon sen interesiĝi pri harfendado pri gramatiko aŭ pri batalado pri sensignifaj moŝtopozicioj Esperantujaj?

Laŭ la difino de La Ondo, kiel esperantisto de la jaro estu elektita "persono, kiu je la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto". Kiuj distingindaj personoj laŭ vi mankis inter la kandidatoj?

- Mi vane serĉis en la listo de kandidatoj la nomon Katalin Kovats. Ŝi estas ekzemplo de instruistino, kiu faras enorman ĉiutagan laboregon por nia lingvo. Povas esti, ke ŝia laŭdinda agado neniam sufiĉe klare elstariĝas en unu certa jaro. Eble ŝi do anstataŭe meritas la titolon Esperantisto de la jardeko.

Kion vi ĝenerale opinias pri ĉi tiaj konkursoj?

- Se tiaj konkursoj efikas stimule al Esperanta agado, tiam ili sendube estas pozitivaj. Pri la elekto-proceduro mi scias tre malmulte.

Kaj ĉu vi do opinias, ke ĉi tiu konkurso efektive stimulas esperantan agadon?

- Tion mi ne scias. Sed mi eble rajtas esperi, ke la apero de PMEG kaj la elekto de mi kiel Esperantisto de la jaro, stimulos iujn al tradukado, nome de PMEG en naciajn lingvojn - kredeble en koncizigita kaj prilaborita formo. Fakte hieraŭ alskribis min lernanto demandante, ĉu eblas aĉeti PMEG-on en la Hispana.

La premion vi ricevis unuavice pri PMEG. Sed kion alian vi faris, faras kaj faros en Esperantujo?

- Tro multe eble... Al la "is"-kampo mi eble devas kalkuli mian rokmuzikan agadon en Persone kaj Amplifiki. Al tiu agado ligiĝas mia popularmuzika terminaro "Roko kaj Popo", kiu eble estas menciinda, kvankam ĝi nun jam iom eksdatas. Al la "as"-kampo apartenas kompreneble mia hejma uzo de Esperanto ekde kiam mi edziĝis. (Cetere mia edzino Birke sendube meritas la titolon Esperantisto de la jarmilo, aŭ eble Homo de la jarmilo, se oni demandos al mi...) Al la "as-kaj-os"-kampo oni povas kalkuli mian Akademian agadon. Ĝuste nun la Akademio voĉdonas pri Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro surbaze de laboro, kiun faris tiu Akademia Sekcio, kiun mi direktoras. Espereble tio bone rezultos. Mi havas longan liston da pliaj labortaskoj por tiu Sekcio. Mi volas ekzemple laborigi la Sekcion pri reviziado (ĉefe ĝisdatigado) de la Akademiaj listo de normaj landnomoj. Al la "us"-kampo (forgesita en la demando) apartenas multegaj frenezaj taskoj, al kiuj mi dediĉus tiujn horojn de la tagnokto, kiuj superas la bedaŭrege limigitan nombron 24.

Ĉu Esperantistoj de la Jaro havas propran sekretan societon, kun ceremoniaj roboj kaj tronoj?

- Antaŭe mi kompreneble nenion sciis pri tio. Nun post mia elektiĝo mi aŭ jam scias la respondon, aŭ baldaŭ ekscios ĝin. Espereble via deziro ekscii ĝin spronos vin al pli spektakla movada agado, ĉar tio estas la sola maniero iluminiĝi tiukampe.

Unu el viaj projektoj estas la retejo Lingva Kritiko. Ĉu vi esperas per ĝi sproni Esperantologian aktivadon, publikigadon kaj legadon?

- Ĝuste nun tri aŭtoroj aktivas en Lingva Kritiko. Post la lanĉo la 28-an de Novembro ni jam publikigis sume naŭ artikolojn, el kiuj laŭ mia opinio unu estas elstara kaj nepre leginda ("Silabo kaj silabado" de Marc Bavant). Mi esperas, ke pliaj aŭtoroj aliĝos. Mi ankaŭ esperas, ke la plej bonaj artikoloj aperos ankaŭ en paperaj gazetoj - eble post prilaborado kaj polurado. Tiurilate gravas la reagoj de la legantoj. Kelkaj el la artikoloj jam ricevis tre interesajn kaj valorajn komentojn. Oni notu, ke mia iniciato ne celas konkurenci kun ekz. la revuo Esperantologio, kiun eldonas Christer Kiselman. Efektive mi deziras, ke la rezulto estu plia interesiĝo kaj pri Esperantologio, kaj pri la revuo Esperantologio. Sed ĉu povas esti, ke Lingva Kritiko iom konkurencas kun Libera Folio?!

Ĉu vere taŭgas, ke vi kiel akademiano kritikas la lingvon, kies konstantecon vi devus gardi, kaj eĉ ĝian Fundamenton?

- Kritiko kompreneble povas esti kaj negativa, kaj pozitiva. Krome la lingvo ne egalas al la Fundamento. Ĝi estas multe pli, kaj eble iuj partoj de la praktika lingvo ne tute kongruas kun la Fundamento, kio certe meritas kritikan esploradon. Krome ekzistas multaj ebloj de lingva variado ene de la kadroj de la Fundamento, kio same esplorindas. Sekve ekzistas abundaj esplorokazoj por kritika Esperantologio, kiuj neniel kolizias kun la celoj de la Akademio, nek kun la aŭtoritato de la Fundamento. Kaj fine Lingva Kritiko estas nur nomo...

Ĉu vi ne timas, ke laŭ la kutimo de esperantistoj, ili plenigos ankaŭ vian retejon per sensencaj kaj senfinaj disputoj pri ĉapeloj, ita-ata kaj la akuzativo?

- Iomete mi timas. Se tiel efektive okazos, mi devos iamaniere kontraŭagi. Ĝis nun tamen nenio tia aperis. Se tiaj tedaĵoj aperos, ili certe aperos en la komentoj de la legantoj, ne en la artikoloj. Finfine restos al mi ĉiam la povo tute malŝalti komentadon, aŭ subigi ĝin al filtrado (cenzuro!).

Por kio utilas kritiki Esperanton, se vi ne intencas reformi ĝin?

Bona demando! Ĉu povas esti, ke Bertilo estas ruza reformista lupo, kiu nur nun, ricevinte la titolon "Esperantisto de la jaro", forĵetas la maskon? Eble iuj el la legintoj de mia artikolo "Esperanto tra bruo" jam komencis timi pri tio...

Alia intervjuo de Bertilo Wennergren lige kun lia elekto kiel la Esperantisto de la jaro aperis en La Ondo de Esperanto.

arkivita en: