Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Belorusa esperantisto kondamnita je malliberigo

Belorusa esperantisto kondamnita je malliberigo

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-30 21:12
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko vendrede frumatene, kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj. En lundo li estis kondamnita je 15-taga malliberigo. La plurtaga manifestacio sur la centra placo de Minsko estis direktita kontraŭ la falsita elektorezulto en la elekto de la prezidento de Belorusio la 19-an de marto. "Treege min interesas, kio estos poste: aŭ "2001a varianto" - kontraŭstarado kun militistoj, ili aktive dispelas homamasojn, ni diskuras kaj lunde daŭrigas la saman vivon, kun diskutoj en reto, amaskomunikiloj kaj observo pri punoj al kaptitoj kaj aktivistoj, aŭ "ukraina varianto"... Vere en mia animo regas iu tumulto kaj samtempe ekscito", Źmicier Łapcionak skribis en sia reta taglibro kelkajn tagojn antaŭ la elektoj.
Belorusa esperantisto kondamnita je malliberigo

Arestitoj en la korto de malliberejo.

Post la balotado estis anoncita la oficiala rezulto, laŭ kiu Aleksandr Lukaŝenko ricevis 83 procentojn el la voĉoj, kaj la ĉefa opozicia kandidato Aleksandr Milinkeviĉ 6 procentojn. Internaciaj observantoj konstatis multnombrajn fuŝojn dum la elektoproceduro, kaj laŭ sendependaj prijuĝantoj la procentaĵo de Aleksandr Lukaŝenko estas grave troigita.

Post la elekto la 19-an de marto en centra Minsko okazis la plej granda manifestacio en Belorusio dum multaj jaroj. Laŭ diversaj fontoj en la centra placo kolektiĝis 10.000 - 15.000 protestantoj. La 20-an de marto estis aranĝita dua granda manifestacio kun proksimume 5.000 partoprenantoj, kaj tiun vesperon en la centra placo estis starigita grupeto da tendoj.

Ekde tiam ĝis vendredo, la 24-a de marto, en la placo tagnokte deĵoris kelkcento da manifestaciantoj. Dum la semajno multaj protestemuloj estis arestitaj proksime al la placo, sed la polico ne tuŝis la grupon ĉirkaŭ la tendoj, kiun eksterlandaj ĵurnalistoj precipe komence de la semajno aktive observis.

Vendrede frumatene la polico forportis kaj malliberigis ĉiujn manifestaciantojn. Laŭ diversaj taksoj en la placo je la kvara matene troviĝis proksimume 350 persistaj protestantoj, kiuj estis arestitaj. Multaj estis junaj, kaj tiuj malpli ol 18-jaraj estis liberigitaj pli malfrue vendrede. El la aliaj kelkaj estis jam vendrede juĝitaj kaj kondamnitaj je malliberigo dum kvin ĝis dek kvin tagoj.

Oficiala listo de la arestitoj ne estis donita de la ŝtataj aŭtoritatoj, sed la rajt-defenda organizaĵo Viasna publikigis liston de pli ol tricent nomoj kiun ĝi mem kolektis. En la listo troviĝas ankaŭ la nomo de Źmicier Łapcionak.

Lunde la 27-an de marto Źmicier Łapcionak estis kondamnita je 15-taga malliberigo en la distrikta kortumo de la kvartalo Frunze de Minsko.

- Supozeble li estas en prizono en urbo Ĵodino, sed mi ne scias certe. Ankaŭ mi ne scias la konkretan paragrafon [sur kiu baziĝas la kondamno]. Mi pasigis la tagon en la kortumejo, sed ne sukcesis lin vidi, rakontas alia Minska esperantisto, Mikola Ramanoŭski.

Kelkajn tagojn pli frue, Źmicier Łapcionak skribis pri siaj atendoj en sia reta taglibro:

Pri la kunveno la 19an, mi vere ne komprenas la celon de la aranĝo. Jes, la kandidato priskribas ĝin kiel festa renkontiĝo por kune ekscii rezultojn de la elektoj kaj vidi ke ni multas. Sed treege min interesas, kio estos poste: aŭ "2001a varianto" - kontraŭstarado kun militistoj, ili aktive dispelas homamasojn, ni diskuras kaj lunde daŭrigas la saman vivon, kun diskutoj en reto, amaskomunikiloj kaj observo pri punoj al kaptitoj kaj aktivistoj, aŭ "ukraina varianto" - kontraŭstarado, plurtaga deĵorado kaj poste nova elektado, aŭ "palaca revolucio" - iuj regantaj fortoj detronigas Lukaŝenkon (eble eĉ per akcidento), kaj establas tempan registaron, kaj postaj prezidentaj elektoj iam somere.

En nia firmao ekis tre aktivega diskuto, organiziĝis listo de homoj (pli ol 50, kaj kelkaj venos kun gekonatoj, geamikoj), kiuj intencas viziti la du aranĝojn. ni ellaboris planon por kune aliri la la Oktobra placo. Vere en mia animo regas iu tumulto kaj samtempe ekscito.

Ankaŭ sabate estis arestita granda kvanto de manifestaciantoj, inter tiuj unu el la opoziciaj prezident-kandidatoj, Aleksandr Kozulin. Pluraj protestantoj estis sabate grave batitaj de la polico. Raportoj pri pliaj arestitaj esperantistoj ĝis nun ne atingis Liberan Folion.



arkivita en: