Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Elsendoj en Esperanto daŭros ĝis jarŝanĝo

Elsendoj en Esperanto daŭros ĝis jarŝanĝo

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-20 10:47
La elsendoj de Pola Radio en Esperanto daŭros ĝis la jarŝanĝo. Tiun decidon faris la estraro de Pola Radio lastmomente, ŝajne sub la influo de la granda publika bruo en polaj amaskomunikiloj vendrede la 15-an de decembro. La decido estis farita vendrede posttagmeze, jam post la surbendigo de la supozite lasta elsendo, en kiu Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska, Milada Szwedo kaj Wojtek Usakiewicz emocie adiaŭis la aŭskultantojn. En sabato oni jam povis aŭdi novan elsendon, kiun gvidis Gabi Kosiarska.

La sabata eksterordinara elsendo komenciĝis iom lame, kun nekutima signatur-melodio, kaj aŭdiĝis unue iuj vortoj en la angla. Post kelksekunda silento tamen aperis la kutima dulingva anoco: "Radio Polonia aŭdigas elsendon en Esperanto." Poste daŭirigis Gabi Kosiarska:

Bonvenon, gesinjoroj, sabate, la 16-an de decembro. El la Varsovia studio bonvenigas vin Gabi Kosiarska. Mia agrabla, sed ja iom nostalgia tasko estas ĝis la jarfino prezenti al vi elektitajn, plej belajn kaj interesajn programerojn, kiuj aŭdiĝis en la daŭro de la ĝisnuna historio de la esperantlingvaj elsendoj. Ne saviĝis ĉiuj sondokumentoj, sed ni klopodos elekti erojn allogajn, aŭ ne aŭdiĝintajn pro teknikaj motivoj. Hodiaŭ mi proponos al vi ankoraŭfoje viziti Bjalistokon. Sekve, ni memorigos la intervjuon kun la forpasinta en septembro nunjare William Auld. Temas pri la interparolo surbendigita en Varsovio en la 1987-a jaro. Kaj fine en nia programo ni ankoraŭ restos en la literatura temaro, prezentante al vi poeziaĵon de Halina Poświatowska, titolita "Ĉiuj miaj mortoj", kiun recitas la tradukinta ĝin nia iama parolistino Barbara Sokolówna.

La teknikaj problemoj en la komenco de la elsendo ripetiĝis ankaŭ fine. La eko de la programo pro la fuŝoj estis ŝovita je tuta minuto, kaj en la fino la programo estis rompita tro frue, kvazaŭ simbole, meze de la poemo "Ĉiuj miaj mortoj".

La decido pri la dusemajna daŭrigo de la elsendoj estis ŝajne farita pro lastmomenta enmiksiĝo de Krzysztof Czabański, la prezidanto de Pola Radio, post kiam li eksciis ke la 15-a de decembro estas speciala dato por esperantistoj. Li ankaŭ publike bedaŭris la diraĵon de vic-prezidanto Jerzy Targalski, kiu aludis al la juda deveno de Zamenhof kaj argumentis, ke Israelo devus elsendi en Esperanto.

La eldiraĵo de Targalski vekis grandan atenton en Pollando, kaj la pola novaĵ-agentejo PAP jam vendrede dissendis informon pri la bedaŭro de Czabański. La eldiraĵon de Targalski pri la deveno de Zamenhof kritike taksis ankaŭ la kulturministro, Kazimierz Michał Ujazdowski. "Tio estas malsaĝa, malprudenta kaj malbona eldiro” diris Ujazdowski vendrede.

En la retejo de Gazeta Wyborcza aperis pli ol 300 komentoj de legantoj al la artikolo, kiu citis la eldiraĵon de Jerzy Targalski. La plej multaj el tiuj komentoj aperis jam dum la unua tago, kaj komentas ne esperantistoj, sed ordinaraj poloj. La plej multaj komentantoj forte kaj per fortaj vortoj  kondamnas la diraĵojn de Targalski, kaj en multaj komentoj oni esprimas miron, ke post tia skandala eldiraĵo Jerzy Targalski plu restas vicprezidanto de Pola Radio.

Unu el la plej aktivaj fadenoj en la diskuto havas la titolon "Zamenhof do Izraela", "Zamenhofon al Israelo". Tiun titolon la plej multaj diskutantoj tamen traktas ironie. "El tia lando [t.e. Pollando] eĉ hundoj kaj katoj elmigras", komentas iu la eldiraĵojn de Targalski. Iu alia tamen miras, ĉu iu ajn el la diskutantoj scias "tiun Esperanto-lingvon", kaj proponas, ke en Esperanto elsendu la germanoj "ĉar ili masakris judojn".

Al tio respondas iu, kiu ŝajne ja scias Esperanton: "Estas facile lernebla lingvo, ankaŭ aliaj radioj elsendas en ĝi, sed Pollando havis la plej bonajn programojn, kun la plej ĝusta prononco."

Ne tute mankas ankaŭ kontraŭjudaj komentoj inter la pli ol 300 diskuteroj: "La juda lobio en Pollando estas tre forta - tion pruvas la artikolo mem", skribas iu.

Se ne okazos novaj neatenditaj turniĝoj en la afero, post la jarŝanĝo la elsendoj de Pola Radio en Esperanto estos disaŭdigataj nur en la reto, kaj kredeble multe malpli ofte ol nun. Tamen ankoraŭ mankas detalaj informoj pri la tiurilataj planoj.

arkivita en: