Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / E-librejo revenas

E-librejo revenas

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-26 22:08
E-librejo, reta kolektujo kun centoj elektronikaj libroj en Esperanto, malaperis el la reto pro teknika problemo pasintaŭtune. Nun Janko Luin sukcesis restarigi ĝin en provizora formo.

La retejo esperanto.nu, kie situis ankaŭ E-librejo, malaperis kiam la ĝis-tiama rethotelo ne plu volas loĝigi la retejon.

- La plenan historion mi verŝajne rakontos iam, kiam la nova esperanto.nu jam funkcios. Plejparte ĉar mi ne kredas ke la plena historio havus grandan signifon por ne-teknikistoj, komentis siatempe Janko Luin.

Franko Luin, la kreinto de E-librejo, forpasis la 15-an de septembro en la aĝo de nur 64 jaroj, kaj lia filo Janko havis pli gravajn zorgojn ol la restarigo de retejoj. Li tamen jam en oktobro refunkciigis alian paneintan servon de Franko Luin, la novaĵ-servon NUN.

La problemoj pri E-librejo estis pli seriozaj, kaj ili plu restas parte solvendaj. Tamen nun la enhavo de E-librejo estas denove alirebla en provizora adreso: http://esperanto.luin.nu/eLibrejo/

arkivita en:
Andrew
Andrew diras:
2006-03-26 02:40

Hura, mi ĝojas ke finfine la eLibrelo revenas! Sed mi rimarkas tion, ke oni ne povas printi kelkajn (ĉu ciujn?) librojn, ĉar necesas havi pasvorton. Povi fari tion estus agrable, tial ĉu iu scias ĉu la pasvorto atingeblas per ia maniero?

gufo
gufo diras:
2006-03-26 22:35

Ne, bedaŭrinde tion ne eblas aranĝi.

Nordulo
Nordulo diras:
2006-03-27 22:16

Miakomprene, multaj libroj en la e-librejo tie aperas kondiĉe, ke ili ne estu printeblaj. Temas parte pri libroj jam eldonitaj surpapere, parte pri manuskriptoj kiujn la verkintoj esperas iam eldoni. Tial oni ne volas forigi la merkaton ebligante elprintojn de la elektronikaj libroj.

Verŝajne eblas iel ”trompi” tiun kontraŭprintan baron, sed pri tiaj aferoj mi nenion scias (kaj ne estus tre honeste tion fari).