Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Dolchamar ne reprenas la ikson

Dolchamar ne reprenas la ikson

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-06 09:16
La bando Dolchamar estis la plej furora esperantlingva muzik-grupo de la pasinta jaro. Ĝia nova albumo Rebela Sono ricevis grandan atenton ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en la amaskomunikiloj de Finnlando. Eksa klavaristo de Dolchamar partoprenos en la tuteŭropa televida muzik-konkurso de Eurovision. Krome Patrik Austin, la gvidanto de Dolchamar estis elektita la Esperanto-aganto de la jaro en Finnlando. Ni demandis al li, ĉu li faras ion alian ol muzikumas. "Sportumas kaj rendevuas kun inoj, kies nomoj finiĝas per -ina", li respondis. Sed en nia intervjuo li malkaŝas ankaŭ, ke la fama bando nuntempe principe havas nur unu anon.
Dolchamar ne reprenas la ikson

Dolchamar koncertas.

En marto la dur-roka bando Lordi, kies membroj ne volas malkaŝi sian nomon kaj koncertas en monstraj maskoj, estis iom surprize elektita la reprezentanto de Finnlando en la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision. Pro tio la bando subite ricevis grandan atenton de la amaskomunikiloj, kaj baldaŭ la populara bulvarda gazeto Iltalehti publikigis la informon, ke en la bando ludas interalie Leena Peisa. Ŝi partoprenis ankaŭ en la dua albumo de Dolchamar, Rebela Sono, ludante klavarojn kaj kantante en la fono.

Same en marto, Esperanto-Asocio de Finnlando decidis nomi Patrik Austin la Aganto de la Jaro 2005. Laŭ la motivigo li "grave kontribuis al la konateco de Esperanto interrete, radie, televide kaj gazetare". Krome li " troviĝas inter la motoroj de la altkvalita kaj multflanka Kultura Esperanto-Festivalo, kiu realiĝis en Helsinko en julio. Kiel lingvoinstruisto li estas inspira kaj novpensa, tiel formante ankaŭ tiukampe ekzemplon por aliaj."

Jam en februaro Patrik Austin anoncis, ke Dolchamar nun koncertas kun nova membraro, kaj  sono iom pli simila al la origina Dolcxamar, kun ikso. La bando ankaŭ malfermis paĝon en populara finnlanda muzikretejo kaj tie afiŝis novajn versiojn de kelkaj kantoj. Sed kiel ŝanĝiĝis la muziko kaj la anaro? Ni turnis nin al Patrik Austin por ekscii pli.

Libera Folio: Diru ion pri la historio de Dolchamar: kiam ĝi estis fondita, de kiuj?

Mi fondis Dolcxamar en Londono post trinkejaj diskutoj, kiujn mi partoprenis lige kun la ĉiuvendredaj Esperanto-vesperoj en la Centra Klubo de Londono. Alie mi mismemorus kiam, sed en la peco "Ĉu vi pretas?!" estas skribite: "Mi (Dolcxamar) koncipiĝis en la fru de la lasta jar (t.e. 1999) kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar".

Baldaŭ post tiuj ebriaj linioj mi aĉetis personan komputilon kaj ekfaris demon por imagata Esperantobando. Tiam mi plej bone konis muzikon de Persone kaj decidis fari malon al ilia stilo; ankaŭ la putra urbega vivo multe influis la tekstojn. Do mi faris la demon kaj sendis ĝin al Flo/Vinilkosmo, kiu tuj proponis kd-faradon.

Mi ja havis kunmuzikantojn jam en Londono, sed somere mi surprize ricevis bonan sumon de malnovaj aŭtor-tantiemoj kaj retranslokiĝis al Finnlando. Ĉi tie mi faris la albumon Lingvo Intermonda kun miaj oldaj amikoj, kaj en 2000 ni jam koncertis en Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinko, KAFE en Tuluzo, kaj Internacia Seminario en Cuxhaven.

Kiel ŝanĝiĝis la konsisto de la trupo dum la jaroj?

Multe, ĉar la origina Dolcxamar ĉiukaze estis nur flanka projekto. Ni nur iom ekzercis antaŭ registrado aŭ gigzoj. Mi havis alian bandon, kiu kantis finnlingve, sed aferoj ne funkciis; en 2003 Dolchamar iĝis vera rokbando kaj ludis en la Internacia Junulara Kongreso en Lesjöfors, kaj post tiam ni kantis nur esperante.

En 2004-2005 ni estis ses muzikistoj, kalkulante ankaŭ la perkutiston Hannu. Ni koncertis Finnlande kaj gajnis tre bonan atenton en amaskomunikiloj. Multaj ja konas Dolchamar, sed sen loka diskeldonejo oni apenaŭ aŭdis nian muzikon.

Ĉiukaze post "manaĝeraj" problemoj mi ŝanĝis la membraron por povi koncerti eksterlande anstataŭ nur en Finnlando. Mi preferas ludi al la vera Esperanto-publiko ol esti unu el la mil aspirantaj novaj grupoj, kiuj batalas pri la sama publiko... Kaj estas pli utile ekzemple skii kaj ludi glacihokeon semajnfine ol turnei en fumaj drinkejoj. Do nun Dolchamar oficiale konsistas nur el mi, kaj mi ludas kun aliaj aventuremaj muzikistoj, kiuj ŝatas vojaĝi eksterlande.

Kiam kaj kial malaperis la ikso el la nomo?

Ĝi malaperis ĝuste en 2003 kiam la bando tute ŝanĝiĝis. Verŝajne mi havis aliajn nomproponojn, sed sufiĉe saĝis por utiligi la gajnitan reputacion. Eĉ se ĝuste nun nia muziko reiras pli proksimen al la origina stilo, sen la Dolcxamara kantisto Sarĉjo ni ne reŝanĝos la nomon.

Fakte la ideo uzi la h-sistemon venis jam dum KEF 2000. Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi ĉapelojn, kaj pro la x-sistemo ĵurnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn. La h-sistemo estas almenaŭ duonbona, kompare kun la du tute fuŝaj. Mi iom eksperimentis en Rebela Sono, sed la skribmaniero en la venonta albumo estos iom renovigita.

Kiel ŝanĝiĝis la muziko de Dolchamar dum la jaroj?

En la komenco ĝi sonis elektropopa kaj interfaze garaĝroka. Sed ĝi ŝanĝiĝas, ĉar pasintjare mi iĝis DJ kelkfoje ludanta danc-hitojn de la tuta mondo por la internacia socio en Helsinko. Nun mi aprezas muzikon, kiu taŭgas al tiaj okazoj. Do certe bonbatan dancmuzikon, sed kun afrikaj perkutiloj. Nur atendu...

Kiuj nun membras en la bando?

Nun Dolchamar duonoficiale estas nur mi, do pli-malpli soloprojekto. Tio estas bona, ĉar nun mi povas pli bone fare kion mi volas. Sed por koncertoj mi provas ĉiam havi 2-3 aliajn muzikistojn. Nun en la bando ludas krom mi Hannu Linkola elektran drumon, Timo Ylönen basgitaron, krome Minna-Leena Toikka perkutas kaj fonkantas.

Ĉu ili nur ĝuste nun ludas kun vi, aŭ ĉu vi supozas ke ili ankaŭ estonte partoprenos?

Ili ĉiuj daŭre estas kun mi, sed Timo kaj Minna atendas plian familianon ĝuste antaŭ la someraj Esperanto-festivaloj, do ili ne povos turnei. Sed venos Hannu kaj Toni Mäki, kiu jam antaŭe ludis bason en Dolchamar. Eble ni kunprenos iun kvaran muzikiston, aŭ eble ne, ĉar ludi triope estas ankaŭ interese.

Kutime ni uzas komputilon por la bazo, sed lastatempe ni fakte iom entuziasmis pri ludi tutvive! Sonas surprize bone per tre minimuma kombino. Ni jam promesis al la organizantoj, ke ni povos ludi kaj komputilbaze, vive elektre kaj vive akustike. Do kiuj vojaĝos al la someraj aranĝoj povos ĉiuj spekti tute malsimilajn koncertojn.

Ĉu vi volus komenti la informon, laŭ kiu en la finna bando Lordi ludas Leena Peisa, antaŭa klavaristo de Dolchamar?

Jes, tio ja veras, kaj la informo jam aperis oficiale en multaj finnaj gazetoj, ekzemple Iltalehti.

Tamen, ĉu Leena Peisa longe ludis kun Dolchamar, aŭ nur partoprenis la registradon de la lasta albumo?

Nu, entute ni kune ekmuzikumis jam en 1994, kaj ŝi aliĝis Dolchamar ekzakte en 2003, kiam ni iĝis rokbando.

Estus interese scii, ĉu kaj kiam venos nova albumo...

Mi konsentas! Aperos baldaŭ ĉe Vinilkosmo esperanta hiphop-kompilo, kiun ni partoprenos per du pecoj, do homoj atentu tion! Ni faros trian albumon, sed iam poste. Nun pli gravas la somera "Eŭropa turneo".

Cetere, kion vi faras krom muzikumado?

Sportumas kaj rendevuas kun inoj, kies nomoj finiĝas per -ina. Tiel mi tamen malmulte enspezas, do mi krome instruas lingvojn kaj evoluigas instrumetodojn. Ekde ĉi tiu jaro mi okupiĝas pri lernolibroj, kaj mia eldonisto atendas ankaŭ alian libromaterialon, sed mi ne scias, kiam mi havos tempon skribi. Nun mi ĉiukaze iros ludi plankopilkadon!

arkivita en:
tuvalkin
tuvalkin diras:
2006-04-12 23:26

Oni diras ke «en la amaskomunikiloj ne eblas uzi ĉapelojn». Eble pro tio ke por ĉapelon surmeti oni bezonas havi entute kapon, ĉu? :-\