Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Derks: "Ŝoka misinformado pri raporto Grin"

Derks: "Ŝoka misinformado pri raporto Grin"

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-13 18:49
Multaj esperantistoj entuziasmas pri la tiel nomata "Raporto Grin", sed malmultaj konas ĝian efektivan enhavon. En la inaŭguro de la Universala Kongreso en Florenco la aŭtoro mem faris paroladon, en kiu li ŝajnis iom iritita de la unudirektaj interpretoj, kiujn esperantistoj donis al lia raporto. Intertempe Eŭropa Esperanto-Unio preparis flugfolion pri la raporto, tradukis ĝin al ĉiuj EU-lingvoj por disdoni al EU-parlamentanoj. La eksa kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio, Johan Derks, sendis al la gazeto de EEU akre kritikan artikolon pri la temo, sed la artikolo estis oficiale rifuzita de la estraro de EEU. Libera Folio aperigas la tekston de Derks.

La raporto de François Grin pri fremdlingvo-instruado en Eŭropa Unio ĝis nun ne elvokis multajn komentojn. La esperantistoj ĝenerale estis kontentaj pri la fakto, ke la aŭtoro prezentis scenaron 3 por Eŭropa Unio kiel la plej justan kaj malmultekostan solvon por atingi egalecan internacian komunikadon. Tiu scenaro implicas la lernadon de Esperanto kiel unu el du fremdaj lingvoj tra tuta Eŭropa Unio.

Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA petis la landajn asociojn informi siajn naciajn reprezentantojn en Eŭropa Parlamento pri tiu scienca raporto. Kunlabore kun esperantista deputitino Margareta Handzlik, ili publikigis unupaĝan leteron al la parlamentanoj, kiu resumas la 127-paĝan raporton, en 23 lingvoj. Vidu sur http://www.lingvo.org/grin. Ĉi-tie sekvas komento pri ĝi.

La krianta kapfrazo de la letero jam meritas singardon. La redaktintoj de la resumo skribis: Ni pagas (pro la nuna internacia superregado de la angla lingvo, JD) € 17 miliardojn jare al la Brita Ekonomio! Kion ili celas diri?

Ĉe pagado oni supozas, ke ekzistas donanto kaj ricevanto de metala aŭ ĝira mono. Tamen la sumo kiu rekte rilatas al pagoj rezultantaj el monaj debetoj kaj kreditoj, estas – laŭ la kalkulado de Grin – 10,1 milardoj ĉiujare1. Tiu financa injektaĵo okazigas multajn aliajn ekonomiajn aktivecojn, laŭ takso de la profesoro je valoro de 7,3 miliardoj da eŭroj. Tiel oni atingas 17,4 miliardojn. Ekonomikistoj parolas pri la 'multiplika efiko' de moninjektaĵo. Estas erare sugesti, ke la aldonaĵo estas 'pagata' el ekster Britujo !

La resumintoj ankaŭ ĉerpas el la Grina raporto la aserton, ke "per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare." Ĉar mankas kalkulo al tiu sumo, la politikistoj ne povos kontroli kaj argumenti ĝin.2

Konscia pri la politika neceso de kontroleblo, mi faris propran resumon de la Grina raporto de ok paĝoj en la nederlanda, multe pli detalan ol la unupaĝa resumo. Mi mem presigis kaj eldonis ĝin3 kaj sendis ekzemplerojn al 41 nederlandlingvaj parlamentanoj de Eŭropa Unio. Je mia kontento ĝis nun tri parlamentanoj elkore dankis min pro tiu informriĉa resumo. El ili unu estas ĉefo de sepmembra frakcio (Nederlanda CDA, parto de EPP-ED), la aliaj estas verdula kaj liberala membroj.

Politikistoj ankaŭ deziras havi kompletajn informojn, kiuj rilatas al ilia speciala rolo kiel reprezentanto de sia lando. Tial mi aldonis aneksaĵon al la raporto pri la malavantaĝoj, kiujn suferas la 'malgrandaj lingvoj' rilate al la angla, la franca kaj la germana. Kiel ekzemplon de malgranda lingvo, kompreneble, mi prenis mian gepatran lingvon.

Grin en sia politike plej realisma scenaro 2 (plurlingveco, sed privilegia pozicio al la angla, la franca kaj la germana) jam akceptas la aktualan situacion laŭ kiu la 'malgrandaj lingvoj' okupas duan rangon en la fremdlingvo-instruado en Eŭropo. Tial estas grave por politikisto kiu ne denaske parolas la francan, la germanan aŭ la anglan, scii, kiom la ŝtato de lia propra lingvo ekonomie malavantaĝiĝos kompare al Francujo, Germanujo, Britujo, Irlando, Aŭstrujo kaj Svislando, se scenaro 2 estos akceptita.

En tiu senco la unupaĝa resumo, sendita al la parlamentanoj en Eŭropa Parlamento, ne estas kompleta. En ĝi oni priskribas scenaron 2 kiel simple 'la multlingveco'. Tamen akcepto de scenaro 2 metos 19 naciajn lingvojn definitive malantaŭen rilate al la franca, la germana kaj la angla4. Eksplicitigo de tiu cirkonstanco estas afero de moraleco, sed pli ankoraŭ de saĝeco. Politikistoj ne permesas lasi sin misgvidi, certe ne pri la konsekvencoj de nova politiko por sia lando.

Ĉar estas la unua fojo, kiam EEU utiligas sciencan raporton por politika celo, oni povus pardoni la mankojn de kompleteco kaj kontroleblo. Tial mi finus tiun ĉi trarigardon kun sincera laŭdo, se ne lastmomente montriĝus al mi ŝoka misinformo: la resumo eksplicite diras, ke en scenaro 3 temas pri "la elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo en la EU-organoj".

Jes, tio estas unu el la kondiĉoj, kiujn precizigas Grin, por ke post unu/du generacioj Esperanto povu esti enkondukata kiel unu el du fremdaj lingvoj en ĉiujn lernejojn de la EU-landoj. Kia stultaĵo en dokumento, subskribita de la prezidantoj de EEU kaj UEA kaj Margareta Handzlik! Ĉu oni ne atentis eĉ la titolon de la studo: "Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko"? Scenaro 3 necesigas drastan kunordigadon de la naciaj politikoj pri instruado de fremdaj lingvoj en la lernejoj. En la procezo al tiu celo akcepto de Esperanto kiel laborlingvo en EU-institutoj estas nur fazo.

Johan Derks

Notoj de la aŭtoro

1. 6,0 miliardoj pro la fakto, ke Britujo elspezas multe malpli da mono por instruado de fremdaj lingvoj ol en la 'averaĝa' eŭropunia lando, 1,9 miliardoj pro plusa aĉetado far ne-angleparolantaj membroj-ŝtatoj de EU de lingvo-rilataj produktoj kaj servoj kaj 2,2 miliardoj pro malekvilibra produktado de tradukoj kaj interpretoj al kaj el la angla kompare kun tiu produktado en aliaj lingvoj

2. En la originala raporto Grin prezentas la kostosumon de la hodiaŭa plejparte dufremdlingva eduka sistemo en Francujo en la formo de laŭkapa elspezo far la Francoj de po € 137 eŭroj. En scenaro 3 Grin priskribas la manieron, laŭ kiu la EU-registaroj povus enkonduki Esperanton kiel devigan fakon en ĉiuj lernejoj. Pro la facila lernado de Esperanto, la aktuala Franca dufremdlingva sistemo, sed nun kun Esperanto kaj unu alia fremda lingvo, povos esti savita kun duonigo de la kostoj: po € 68,50 por la Francoj. Kontraŭe la Britoj kaj Irlandanoj, kiuj spezas averaĝe nur po € 34,= por sia lernejsistema instruado de fremdaj lingvoj atendeble devos pagi, akceptinte la saman sistemon kun Esperanto kiel Francujo, pluson de po € 32,50. La saldo de la enspezoj pri fremdlingvo-instruado por Eŭropa Unio kiel tuto tiel estos 457 x 0,86x € 68,50 - 457 x 0,14 x € 32,50 = 24 842 milionoj da eŭroj. En tio 457 milionoj estas la nombro de loĝantoj en 25 EU-ŝtatoj, 0,14 la parto, kiun okupas la Britoj kaj Irlandanoj en tiu loĝantaro kaj 0,86 la parto de la aliaj landoj de EU.

3. 'Esperanto Nederland' rifuzis eldoni tiun resumon, ĉar la estraro opiniis, ke diskonigi la enhavon ne estas grava. La mencio de la imponaj ciferoj jam estas sufiĉa.

4. Ĉar Nederlando kun Flandrujo enhavas 4,8% de la loĝantaro de tuta EU, ili aktuale malavantaĝiĝas rekte rilate al Britujo/Irlando je 4,8% de la antaŭe menciitaj 10,1 miliardoj da eŭroj ĉiujare, t.e. 484 milionoj. Kio okazos post egalecigo de la franca kaj la germana lingvoj kun la angla ? La malavantaĝiĝo de Francujo rilate al Britujo/Irlando teorie devos ŝrinki ĝis nulo. Sed la malavantaĝiĝo de Nederlando kaj Flandrujo rilate al la angle, france aŭ germane parolantaj landoj en EU ne malaltiĝos al nulo. Ĝi estos 236 milionoj da eŭroj. La taksado de tiu sumo sekvas la kalkulmetodon de Grin, sed estas tro komplika por prezenti ĉi-tie. Ĉiu kiu interesiĝas pri tiu metodo kaj volas fari saman kalkulon por sia lando/lingvo, povas kontakti min sur derks.esp@tiscali.nl.


arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2006-09-11 13:17
La maniero kiel Derks skribas en sia letero (uzas ekz. la vorton "stultaĵo" lige al la nomo de Margareta Handzlik) meritas la malakcepton de la redaktorino de Eŭropa Bulteno. EEU klopodas konstante informadi EU-parlamentanojn pri diversaj interesaĵoj kiuj iel rilatas al Esperanto. Ni estas ege ĝojaj ke Margareta Handzlik subtenas nian agadon kaj uzas sufiĉe multan tempon por distribui la diversajn leterojn en la parlamento. Leteroj al EU-parlamentanoj devas esti ege mallongaj, alikaze ili ne estas legataj. Tial ankaŭ en la kazo de Grin-raporto ni kunmetis minimuman tekston. La tekston ni kune kunfaris dum du monatoj kaj dro Grin estis konsultita kaj li konsentis pri la teksto (krom eta rimarkigo). Pri la preparo de la teksto estis insformitaj ĉiuj asembleanoj de EEU, ankau la nederlanda. Ni ne povas pro unu letero konsulti la tutan esperantistaron. Estas verŝajne ke ĉiu letero kiun ni sendos al politikistoj povus esti pli bona, sed se ni ĉiam timus ke eble ni ie eraris, ni devus simple fari nenion.

Zlatko Tišljar
sekretario de EEU
JohanDerks
JohanDerks diras:
2006-09-14 10:42

La celo de mia kritiko estas, ke oni se eble ankorau korektu la mankojn en la unupaghaj resumoj de la raporto Grin. Tio ne devus esti malfacila, char mi aldonis klarigajn notojn al mia artikolo. Jam antau tri monatoj mi klopodis eltrovi, kiu estas respondeca pri la redaktado de la teksto, por ke ghi estu korektita, sed Zlatko Tishljar ankau nun ne informas la leganton pri tio. Kiam mi proponis la artikolon al Europa Bulteno, la estraro de EEU blokis tion. Tishljar ne akceptas la vorton "stultajho" kaj sugestas, ke mi akuzas Margaretan Handzlik. Tute ne, Zlatko. Mi simple nomas la personojn, kiuj subskribis la tekston kaj do per tio respondecigas sin pri la enhavo. La vorto "stultajho" lau mi estas tute prava. Sinjoro Tishljar donas neniun pravigon de la eraroj en la resumo. Chu misinformo de pli ol sepcent Europparlamentanoj per letero, subskribita de niaj plej gravaj prezidantoj, ne estas stultajho ? Cetere, pro la rifuzo de Europa Bulteno allasi kritikon, mi informis chiujn estrarojn de EU-landaj asocioj pri la eraroj, esperante ke ili ekagos. Johan Derks