Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EU-bultenoj nun aperas en Esperanto

EU-bultenoj nun aperas en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-10 13:51
Dum sia duonjara prezidado de Eŭropa Unio, la oficiala Finnlando dissendas al eksterlando rilatajn informojn ĉefe en la angla kaj franca, sed unufoje semajne ankaŭ en latino. Nun la sama ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj estas havebla ankaŭ en Esperanto, informas oficiala novaĵletero, dissendita de la finnlanda registaro. Ankaŭ la nederlanda novaĵ-agentejo ANP jam informis pri la esperantlingvaj novaĵ-bultenoj.

La finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE jam de la jaro 1989 regule dissendas radiajn novaĵojn en latino, kiel la sola radi-stacio en la mondo. La latinaj novaĵoj de la finna radio estas popularaj inter latinistoj kaj studentoj de latino tutmonde, tekstoj de la elsendoj estis eldonitaj libroforme, kaj papo Johano Paŭlo la 2-a aparte dankis la finnan radion pro ĝia laboro por vivigi latinon.

Jam dum la unua finnlanda prezidado de EU en 1999 la oficiala retejo de la finna registaro publikigis semajnan novaĵ-trarigardon en latino, sub la nomo Conspectus rerum Latinus. Pro la granda internacia interesiĝo oni decidis publikigi similan latinlingvan trarigardon de novaĵoj ankaŭ en la dua jarduono de 2006, kiam Finnlando denove prezidas Eŭropan Union.

- Mi tute aprobas tiun simbolan uzon de la latina fare de la EU-a prezid-lando, por memorigi al ni eŭropanoj nian komunan historion kaj kulturan heredaĵon. Tamen, ni konsideru ankaŭ la nunon kaj la venontecon, kaj estas vero, ke multe pli da personoj en Eŭropo parolas kaj uzas Esperanton ol latinon, diras la brita esperantisto Tim Morley, kiu ekhavis la ideon ke la oficiala novaĵbulteno devus aperi ankaŭ en Esperanto.

Tim Morley rapide kolektis teamon de diverslandaj esperantistoj kaj kontaktis la estron de la oficiala registara retejo eu2006.fi por demandi, ĉu eblus publikigi esperantan version de la bulteno. La retestro tuj donis sian permeson, la unuaj latinlingvaj bultenoj estis rapide esperantigitaj, kaj aperis en la reto ĉe conspectus.wordpress.com.

La 28-an de aŭgusto la oficiala novaĵletero de la finna registaro en la angla kaj franca menciis la ekziston de la esperanta versio, kiu tiel iĝis internacie konata jam antaŭ ol la teamo de Tim Morley havis tempon mem dissendi gazetaran komunikon.

Almenaŭ la nederlanda novaĵ-agentejo ANP tuj kaptis la temon kaj  dissendis mallongan tekston, kiun aperigis almenaŭ la populara senpaga gazeto Spits, kiu titolis sian artikolon "EU retpoŝtas latine kaj esperante". La teksto mem parolas ĉefe pri la latina versio, menciante Esperanton nur en la unua frazo: "La lingvoj latino kaj Esperanto estas revivigitaj de la nuna EU-prezidanto Finnlando."

Kvankam la esperanta novaĵ-trarigardo ne estas produktata de la finna registaro, ĝia diskonigo fare de la registara retejo eu2006.fi do jam vekis iom da atento. Verŝajne la esperanta versio ricevos plian publikecon, kiam estos dissenditaj gazetaraj komunikoj pri ĝi.

La prezidanto de Esperanto Asocio de Finnlando, Anna Ritamäki, ĝojas pro la internacia kunlaboro kiu ebligis la projekton.

- Ni estas dankaj pro la tre pozitiva reago flanke de la retestro, kiu rapide donis permeson publikigi la bultenojn en Esperanto. Mi konsentas kun Tim, ke estas jam pozitive ke la prezidlando kuraĝe pretas kunlabori kun la subtenantoj de la vivanta latino. Ili ja estas multmaniere sampensuloj, idealistoj strebantaj al justa internacia komunikado, same kiel ni esperantistoj, ŝi diras.

Samtempe ŝi estas iom malkontenta pri la cetera lingva politiko de Finnlando dum la EU-prezidado.

- Estas tre bedaŭrine, ke la EU-prezidlando malatentas la proprajn lingvojn. La finna kaj la sveda estas same oficialaj en EU kiel la angla kaj la franca, kiujn Finnlando  prioritatitas dum sia EU-prezidado. Estus signo de bona memfido informi ankaŭ finne kaj svede, ne nur angle kaj france,  kun aldona aparta atento al la germana, evidente rezulto de iaspeca politika kompromiso.

Informoj en la finna kaj en la sveda preskaŭ komplete mankas en la retejo eu2006.fi. Anstataŭe informoj en la oficialaj lingvoj de Finnlando estas kolektitaj en aparta sekcio de la retejo eurooppa-tiedotus.fi, ĝenerala informejo pri EU, prizorgata de la ministerio pri eksterlandaj aferoj. Tie tamen aperas neniu mencio pri la esperantlingvaj novaĵ-bultenoj, kaj mankas ankaŭ informo pri la oficialaj latinlingvaj bultenoj.

arkivita en:
Turkuano
Turkuano diras:
2006-09-04 21:00

Vere gxojiga novajxo! Tim Morley meritas varman gratulon. Espereble oni nun informas la gazetaron en Finnlando pri tiu cxi nova tereno en informado. Kion diri? "Ecx guto malgranda...." Kuragxe antauxen ! Amike via - Turkuano.