Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito

Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 15:29
Nova, ampleksa esploro pri la rolo de Esperanto en la hispana civitana milito 1936-39 estis prezentita en internacia scienca kongreso en Madrido. La kongreson inaŭguris la hispana kulturministro. La prezentado de la esploro pri Esperanto okazis en 60-loka salono, kiu estis plena je historiistoj kaj aliaj scivoluloj, inter ili nur unu esperantisto. La estro de la kunsido prezentis la prelegon kiel "ion tute novan pri kio ni malmulte scias kaj pri kio ni ĉiuj sendube scivolemas". La anticipe decidita tempolimo de 15 minutoj estis longigita per aldonaj kvin minutoj, kaj post la sesio kelkaj ĉeestintoj aliris la aŭtorojn Toño del Barrio kaj Ulrich Lins por ricevi pliajn informojn.

Mi ĵus havis la neripeteblan ŝancon ĉeesti, en mia propra universitato UNED, prihistorian internacian kongreson kie Esperanto estis prezentata. La kongreso okazis de la 27a ĝis la 29a en la ĉefa sidejo de UNED, en la urbo Madrido, kaj ĝi pritraktis la temon de la hispana civitana milito, okaze de la 70a jubileo de ĝia komenco; kurioze, la loko kie la kongreso disvolviĝis estis scenejo de gravaj bataloj por la konkero de la ĉefurbo.

La prezentadon pri Esperanto subskribis Toño del Barrio, direktoro de Fundación Esperanto kaj aktiva esperantisto en Hispanujo, kaj Ulrich Lins, grava germana esperantisto, aŭtoro de la tre konata verko La danĝera lingvo, kiu rakontas pri persekutado de esperantistoj fare de diktatoraj reĝimoj. Kompreneble, estis planite ke Toño prelegos (hispanlingve, ĉar la laborlingvo de la kongreso estis la hispana); tamen, ni povis ĝui la ĉeeston de Ulrich Lins dum la kongreso, danke al stipendio de la kongresa organizo.

La 27an de novembro ekis la kongreso per grava - tamen ne tro pompe solena - inaŭguro fare de la ŝtata ministro pri kulturo, la rektoro de UNED kaj la organizanto de la kongreso. Poste okazis la festparolado prelege de s-ro Jorge Semprún, eksministro pri kulturo, filo de ekzilito pro la hispana civitana milito. El liaj vortoj mi deziras atentigi pri plurfoja aludo al romano de André Malraux, titolita, kurioze, La Espero. S-ro Lins ĉeestis la tutan ceremonion, kiun mi resume interpretis al li.

La kongreso strukturiĝis laŭ sesioj de du specoj: kelkaj publikaj prelegoj kaj debatrondoj, kaj multaj laborkunsidoj nur por kongresanoj, klasifikitaj laŭ fakaj temoj.

Al la kongreso estis senditaj 248 manuskriptoj el kiuj 178 estis akeptita, inter ili tiu de s-roj del Barrio kaj Lins, La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito. Tio ke la artikolo estis elektita ja estas sukceso, atribuenda al la profesia laboro de niaj du samideanoj. Ĝin metis la organizantoj en laborkunsidon nomatan "gazetaro kaj ĵurnalismo", mardon la 28an je la 9:30; pro la temo de la laborkunsido, Toño devis modifi la prelegon por emfazi la ĵurnalisman flankon de sia raporto.

La sesio komencis senprobleme. Ĝi konsistis el 5 sinsekvaj 15-minutaj prelegoj pri la kunsida temo, el kiuj "La utiligado de esperanto..." vicis la kvara. La ĉambreto, 60-sidloka, plenplenis ne nur je fakesploristoj kaj kongresanoj - Ulrich Lins inter ili - sed ankaŭ je scivoluloj; venis ankaŭ unu esperantisto, aktivulo en la madrida Esperanto-rondo, Alejandro Pareja. La prelegontoj kaj kunsidestro sidis sur sceneja podiumo.

Tri el la prelegantoj legis sian kontribuon sen helpo de lumbildoj; temis pri fakecaj esploroj pri iu ĵurnalo aŭ ĵurnalisto, pri la manipula rolo de la postmilita frankisma gazetaro kaj pri la riparado de difektitaj tiamaj ĵurnal-eltondaĵoj. Kiam venis la vico de Toño, li uzis komputilon por montri lumbildojn, kio multe helpis al la vigleco kaj atentoveko de la prelego, multe pli dinamisma ol la ceteraj; nur la parola lerteco de preleganta ĵurnalisto povis iel konkurence kapti la atenton de la publiko.

Fakte, la temo ravis la ĉeestantojn, kiuj vidis kiel konataj historiaj homoj, kia la kolonelo Mangada, akiras alian novan dimension sub la verniso de nia lingvo. Jam la kunsidestro anticipis tiun reagon, kiam ŝi prezentis la prelegon kiel "ion tute novan pri kio ni malmulte scias kaj pri kio ni ĉiuj sendube scivolemas"; kaj ja veras ke la raporto estis la plej informoplena por la ĉeestantaj fakesploristoj. Pruvo de la atento de la publiko estas la kvinminuta plilongiĝo de la prelego, kiun permesis la kunsidestro kaj kiu estis protestita de neniu.

Dum la prelego ne estis ŝanco por interveno de Ulrich Lins, ĉar li ne scipovas la hispanan. La kunsidestro prezentis lin antaŭ la parolvico de Toño. Post la fino de la prelego estiĝis mallonga debato pri ĉiuj temoj prezentitaj, sed Esperanto estis la celo nur de unu demando, fare de aĝa blindulo kiu deziras repreni sian scion pri Esperanto. Ankaŭ, dum respondo al la publiko, alia preleginto menciis afiŝon montritan de Toño.

Fine de la sesio, kelkaj alproksimiĝis al Toño kaj Ulrich por plu demandi; la kunsidestro aparte montris intereson kaj ŝi ridetante aŭskultis interparoladon de Toño kaj Ulrich.

La artikola versio de la prelego —multe pli detala— estos disdonita al la kongresanaro. Ni povas jam ĝui ĝian Esperanto-tradukon en la paĝoj de Libera Folio.

Manuel Pancorbo

arkivita en: