Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La angla lingvo iĝas minaco por Britio

La angla lingvo iĝas minaco por Britio

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-17 16:31
La tutmonda superregado de la angla lingvo, de kiu la anglalingvaj landoj inkluzive de Britio profitis dum la pasinta jarcento, hodiaŭ fariĝas serioza danĝero por la internacia pozicio de la Unuiĝinta Reĝlando. "La plej bona defendo de la Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ la minaco de la disvastiĝo de la angla estas, fakte, lerni aliajn lingvojn." Tio ĉi ne estas citaĵo de iu nekonata brita Esperanto-aktivulo - tion asertas nova raporto de la Brita Konsilio, publikigita merkrede, la 15-an de februaro.

La raporto aperinta sub titolo The latest threat to the UK...The English Language ("La plej lasta minaco por la Unuiĝinta Reĝlando...La Angla Lingvo") baziĝas sur esploro de David Graddol, nomita English Next ("Angla estonteco"). Konciza gazetara komuniko en la angla troviĝas ĉi tie.

David Graddol estas brita lingvisto, partopreninto de la lasta Nitobe-simpozio en Vilno kaj membro de la redakta komitato de la revuo Language Problems & Language Planning. Ĉi tiun revuon, "Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado", publikigas la prestiĝa eldonkompanio John Benjamins, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, organizo fondita en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio.

En sia nova esploro Graddol konstatas, ke dum la nombro de homoj kapablaj paroli la anglan proksimiĝas al du miliardoj, rapide malaperas tiu avantaĝo, de kiu antaŭe la britaj civitanoj pro la angla kiel sia ŝtata lingvo profitis. La unulingvaj britaj studentoj povas atendi malhelan estontecon, diras la raporto, ĉar la trejnitaj plurlingvaj junuloj el aliaj landoj posedas konkurencan avantaĝon super siaj britaj kolegoj en tutmondaj kompanioj kaj organizoj.

John Whitehead de la Brita Konsilio diras, ke estas "absolute esence ke la britaj infanoj lernu aliajn lingvojn". Aldone al tio, Graddol en sia esploro atentigas, ke la elekton de tiuj lingvoj oni devas atenteme pripensi, kaj poste proponas kelkajn konkretajn lingvojn - la britaj infanoj lernu la hispanan, la mandarenan kaj la araban. La rolon de la franca kiel internacia lingvo la raporto trovas malgrandiĝanta. Ankaŭ rimarkinde estas, ke kiel verŝajnan signifan helpon en la procedo de plurlingviĝo oni mencias la etnajn minoritatojn de Britio.

La ĉefa kialo por la perdiĝado de la avantaĝo de la britoj laŭ Graddol estas la fakto, ke en la mondo hodiaŭ ekzistas jam tre multe da junaj homoj kiuj perfekte regas la anglan kaj aldone al ĝi ĉiam minimume unu kroman lingvon. Kiel kialon de la grandega kresko de populareco de la angla dum la lastaj jaroj li en sia verko prezentas la fakton, ke en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Barato, ĝi ne plu estas instruata kiel vera fremda lingvo.

La angla tie laŭ li rapide fariĝas io alia, nome "preskaŭ universala baza kapablo". Statistikoj montras, ke preskaŭ 60% de ĉinaj bazlernejanoj nun lernas la anglan. Krome, la suma nombro de parolantoj de la angla en Barato kaj Ĉinio – 500 milionoj – nun superas la nombron de parolantoj alie en la mondo.

Fine la raporto de la Brita Konsilio konkludas, ke tiu ĉi esploro estas alvoko ekagi por tuta Britio, kaj rememorigas pri la jam komencitaj projektoj pri instruado de fremdlingvoj en la britaj lernejoj, kiuj celas ke oni povu eviti la malhelan estontecon profetatan de Graddol. Temas ĉefe pri la eksperimenta instruado de la mandarena en kelkaj lernejoj kaj pri pioniraj projektoj de lingvaj interŝanĝoj de studentoj kaj instruistoj ene de Eŭropo kaj en la araba mondo, kaj ankaŭ en pli malproksimaj landoj kiel Rusio, Japanio kaj la landoj de Suda Ameriko.

Por esperantistoj tiu ĉi raporto sendube estas tre grava, kaj ne nur ĉar ĝia iniciatinto estas homo iel ligita al la eksterpublika agado de la Esperanto-movado. Post la unua raporto de la Eŭropa Komisiono pri multlingveco, kiu aperis pasintjare fine de novembro kaj klare asertis ke "la angla ne sufiĉas", la raporto de la Brita Konsilio fariĝas plia indikilo pri la fakto, ke la gravaj internaciaj asocioj nuntempe ekkonscias pri la neeltenebleco de la situacio, kiam en grupo de pluraj samrangaj ŝtatoj oni interkompreniĝas sole per la lingvo de unu el ili.

En la mondo en kiu eĉ la ĉefa organizo kies baza celo estas "antaŭenigi la anglan lingvon kaj la kulturon de Britio eksterlande" jam agnoskas, ke la angla ne povas esti la sola internacia komunikilo kaj instigas al plurlingvismo, ne plu estas loko por elturniĝoj kiel "la angla jam venkis, kial mi lernu aliajn lingvojn?". Ŝajnas, ke la karuselo nuntempe ekturniĝas unu paŝon pluen, kaj ke alia, ĝis nun ne tiom signifa lingvo, kiel ekzemple iu el tiuj menciitaj en la raporto, povos baldaŭ fariĝi la angla de la estonteco.

Povas esti, ke nuntempe oni jam travivas komencon de tia periodo, dum kiu speciale senteble montriĝados la efemereco de monda hegemonio de unu nacia lingvo. Estus saĝe, se la esperantistoj klopodus nun profiti de tiu situacio kaj sukcesus proponi sian solvon, prefere ol nur atendi ĝis ekregos la mondon, dum la sekva epoko, alia nacia lingvo – kiun poste alterne anstataŭos iu alia.

Marek Blahuš

La aŭtoro estas studento de informadiko kaj prilaborado de natura lingvo ĉe la Masaryk-Universitato en Brno, Ĉeĥio. Li estas kunrefondinto kaj nuntempe vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiun li reprezentas en la komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La teksto de la artikolo povas esti libere republikigata aŭ tradukata al aliaj lingvoj, kondiĉe ke oni pri tia publikigo sciigas la aŭtoron, kiu kontakteblas per la adreso lf-artikolo[ĉe]blahus.cz.

arkivita en:
pep
pep diras:
2006-04-02 20:24

Interesa artikolo. Tamen en ĝi aperas stranga nekredebla takso pri "500 milionoj" da homoj kapablaj paroli la anglan en Ĉinio kaj Barato. Tio signifas ĉ. 20% de la loĝantaro de tiuj ĉi landoj. Tio ŝajnas nek kredebla nek kongrua kun la surlokaj konstatoj. Mi almenaŭ kvaronigus la nombron. Ĉu iu havas fidindajn datumojn pri la afero?