Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU

Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-11 08:21
La 24-an kaj 25-an de novembro en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj kun subteno de UEA, lige kun Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tamen ĉi-foje la aranĝanto estis la establo Eŭropa Domo de Bratislavo, neregistara organizaĵo, kun subteno de la slovakia registaro. Dum la konferenco estis diskutita la eventuala rolo de neŭtralaj lingvoj en eŭropa komunikado. Esperantista preleganto proponis, ke EU konsideru ankaŭ la uzon de Interlingua aŭ Glosa. La partoprenantoj de la konferenco tamen ne sukcesis interkonsenti pri komuna rezolucio.

Krom la slovaka kaj la angla, ankaŭ Esperanto estis oficiala laborlingvo de la konferenco. Ĉiuj prelegoj kaj diskutoj estis samtempe interpretataj al kaj el Esperanto. Krom la oficialaj laborlingvoj, oni anticipe permesis ankaŭ la uzon de la lingvoj de la najbaraj landoj: la ĉeĥa, pola kaj hungara. Laŭ la konferenc-anonco, Esperanto estis elektita kiel unu oficiala lingvo, por ke ĝi servu kiel ekzemplo pri la uzo de planita, neŭtrala lingvo. La profesinivela laboro de la esperantistaj interpretistoj pozitive impresis multajn el la ĉeestantoj.

La konferencon ĉeestis la slovakia vic-ĉefministro Dušan Čaplovič, respondeca pri eŭropaj aferoj kaj minoritatoj. Li en sia enkonduka parolado menciis Esperanton kiel eblan alternativon al la nuna lingva situacio en Eŭropa Unio. Prelegis en la konferenco interalie la konata sciencisto Robert Phillipson, kiu en sia verko "Ĉu nur-angla Eŭropo?" dediĉis kvar paĝojn al la eventuala rolo de Esperanto, kaj kiu ankaŭ poste publike elpaŝis subtene al Esperanto. La esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ne trovis tempon ĉeesti la konferencon, sed ĉeestis ŝia edzo Jerzy Handzlik, kiu legis al la publiko ŝian leteron.

La partoprenantoj havis diversajn opiniojn pri tio, ĉu aŭ ne la Bratislava konferenco estis daŭrigo de la laboro de la Nitobe-simpozioj, sed ĉiukaze la esperantista Nitobe-centro estis inter la aranĝintoj, kaj unu el la oficialaj celoj de la konferenco estis daŭrigi la diskuton komencitan en la Nitobe-simpozio en Vilno. Krome la konferenco laŭ la oficiala deklaro celis kontribui al la diskuto pri la strategia lingvopolitika komuniko, publikigita de la Eŭropa Komisiono en novembro 2005. Unu el la kvar temaj blokoj de la konferenco celis esplori la demandon, ĉu internacia lingva komunikado povas profiti de la uzo de planlingvo.

Ne tute klaras, kiugrade la starigitaj celoj de la konferenco estis atingitaj. Ĉiukaze, pluraj diskutantoj, precipe esperantistoj, argumentis por la uzo de neŭtrala lingvo en EU. En sia anglalingva elpaŝo la esperantisto Michael Cwik menciis ne nur Esperanton, sed ankaŭ Interlinguan, Glosan, aŭ tute novan, modifitan lingvon, kiel eblajn solvojn de la lingvoproblemo en EU.

- Se en la EU-institucioj ne estos faritaj decidoj pri nediskriminacia modelo de komunikado, la praktiko direktiĝos al nur-angliĝo de Eŭropo. Tial oni bezonas en EU lingvan kaj komunikan strategion por meza kaj longa perspektivo. Dungitoj de EU-institucioj, kies gepatra lingvo ne estas laborlingvo de tiu institucio, devus havi la eblon elekti nediskriminacian laborlingvon, kiu povus esti ekzistanta helplingvo (kiel la Internacia Lingvo - Esperanto, Interlingua, Glosa aŭ aliaj) aŭ iu nova aŭ modifita lingvo, argumentis Cwik, mem pensiita oficisto de EU.

La ideo prezenti Esperanton nur kiel unu el pluraj neŭtralaj lingvoj uzeblaj ŝajne celis montri la flekseblecon kaj nefanatikecon de la esperantista aliro al lingvaj problemoj, sed inter la neesperantistaj fakuloj kredeble anstataŭe fortigis la oftan kredon, ke Esperanto estas nura projekto,  ne vera lingvo kun jam ekzistanta parolkomunumo kaj  literaturo.

Al la iom stranga publika bildo de Esperanto sendube kontribuis ankaŭ kelkaj ĉeestantaj esperantistoj nefakulaj. Pluraj el la neesperantistaj ekspertoj,  kiuj pretis serioze diskuti pri Esperanto, en privataj konversacioj miris pri la konduto de esperantistoj. Reprezentanto de hungara ministerio forte surpriziĝis kiam esperantisto demandis al ŝi, kial ŝi ĉeestas la konferencon, se ŝi ne scias Esperanton.

Fine la oficialaj reprezentantoj ĉe la konferenco ne sukcesis interkonsenti pri komunaj rekomendoj, sendotaj al la Eŭropa Komisiono. La konferenco finiĝis en relativa kaoso, ĉar subite la delegitoj de la pola kaj hungara edukministerioj atentigis, ke ili ne pretas subskribi tiunivelan dokumenton. Anstataŭe oni nur aprobis resumon de la kongresaj diskutoj.

arkivita en:
Joxemari
Joxemari diras:
2006-12-12 13:25
Ĝenerale plaĉas al mi la amuza tendencemo de multaj artikoloj en LF, probable ĉar mi nutras similan (mal)simpation al plimulto de ĝiaj malamataj ĉevaletoj, kies draŝadon mi kutime salutas kun rikano. Tian orientiĝon mi trovas edife ikonoklasta, propra al huligana gazeto de mez-lernejanoj. Tion oni rigardu komplimento.

Foje tamen embuskas riskoj, ekzemple se temas pri seriozaĵoj. Ali-vorte, la limoj inter higiena petolado kaj banala skandalemo povas fariĝi neklaraj.

Eltiri kaj pufigi mutilitan frazon ekster la originala kunteksto (kompreneble, sen malico de la redaktoro!) povas misgvidi kaj, eventuale, eĉ ĉagreni senpripensan leganton, kiu, traleginte la kompletan tekston, malkovros la blufan artifikon.

Eble al la supra artikolo pli bone sidus diskreta titolo simila al:

“Esperantisto proponis, ke oni konsideru artefaritajn lingvojn por la lingvo-politiko de EU”

Sed eble la redaktoro opinias ĉi titolon prave sensuka, longa kaj kaptonta nenies intereson.

Tiu-kaze, se oni deziras draste efiki kaj lasi neniun indiferenta, kial stari sur stilzoj? Mi proponas anstataŭe pli kuraĝan kaj senkompleksan titolon:

“Kvina-kolonisto en niaj vicoj: ni palisumu la perfidulon!”

Ne dankinde.
redakcio
redakcio diras:
2006-12-12 15:37
El baza kurso de ĵurnalismo:
1. "Hundo mordis viron" - ordinare, neinterese, ne leginda novaĵo.
2. "Viro mordis hundon" - neordinare, interese, leginda novaĵo.

Apliko al la konkreta kazo:
1. "Esperantisto rekomendis Esperanton" - ordinare, neinterese, ne leginda novaĵo.
2. "Esperantisto rekomendis Interlinguan" - neordinare, interese, leginda novaĵo.

Ekspliko:
Se hundo kaj viro batalas kaj reciproke mordas unu la alian, oni rakontas la plej interesan eron en la titolo, kaj la ceteron en la teksto de la artikolo. La tuta enhavo de la artikolo ne povas lokiĝi en la titolo. Se efektive viro mordis hundon, la titolo "Viro mordis hundon" estas tute en ordo. Kian punon eventuale ricevu la viro, kiu mordis hundon - tio estas afero por kortumo.

edife,

Kalle Kniivilä
ĵurnalisto
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2006-12-21 11:03
Mi ne estis tiom surprizita de la novajho, ke iu (sufiche konata!) esperantisto argumentis por la uzo de krom Esperanto aŭ aliaj artefaritaj lingvoj kiel Interlingua, Glosa.
Tiuj kiuj konas la historion certe memoras Louis de Beaufront, t.e. la fenomenon de 'papo' de la esperantismo.
En pluraj okazoj Cwik prezentis sin jam papo, antau kvar jaroj, konsiderante sian Bruselan laborgrupon kiel solan parolportanton antau organoj de EU, anstatau la tiam nova estraro de Europa Esperanto Unio,
kaj antau du jaroj estante baskoportanto de la tiama estraro de EEU por prepari ties hontigan kalumnion en Vilnius, lau kiu mi estus rifuzema respondeci pri la kasista mono de EEU.
Tiun respondecon mi ja plenumis en Bilbao kaj la kompletan elektronikan kontaron mi transdonis en julio 2004 al
Marko Lins, oficisto de Brusela KomunikadCentro.
Rimarkinde estas la fakto, ke Cwik havas (almenau tiam en Bilbao) skribe kaj parole tre nesufichan regon de la IL.
Moralo: Oni estu atentega pri homoj, kiuj sen mem plenumi iun respondecon al demokrataj organoj de esperantismo sin nomumas ekspertoj, reprezentantoj au simile. Ili riskas spliti nian movadon.
pistike65
pistike65 diras:
2009-05-15 13:36
Pli bone legi ilin post tri jaroj ol neniam (en la angla):

http://www.alde.eu/fileadmin/images/Photo_Library/2007/070702_hearing_linguistic_discrimination/070702_3_ALDE_HEA_conference_conclusions_EN_1.pdf

La dokumento enkonduke emfazas ke gxi ne estas interregistara interkonsentajxo, nur prezentilo de "ideoj kaj proponoj vaste, kvankam ne unuanime, subtenataj en la konferenco".

amike
István Ertl