Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Bloguloj festos Esperanto-tagon

Bloguloj festos Esperanto-tagon

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-02 08:41
Steven Brewer, unu el la aktivuloj de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, starigis kampanjon por ke la 15-an de decembro 2006 aperu laŭeble multaj dulingvaj artikoloj pri lingvaj problemoj en retaj taglibroj. Li ricevis multajn favorajn reagojn de neesperantistoj, kiuj pretas partopreni, aperigi esperantlingvan tradukon de sia blogo en la koncerna tago, aŭ eĉ mem lerni Esperanton ĝis la 15-a de decembro. Inter esperantistoj la reago laŭ li ial estis malpli entuziasma. "La plej surpriza respondo estas la malintereso kaj miskompreno flanke de diversaj Esperantlingvaj blogistoj. Kelkaj respondis al mi tuj, ke ili ne blogas pri Esperanto, sen eĉ kompreni ke la projekto tute ne celas tion", li diras. Libera Folio intervjuis la iniciatinton.

Libera Folio: Kiu estas la celo de via iniciato?

Steven Brewer: La celo estas dum unu tago veki la intereson de la publiko pri tio, kio estas Esperanto kaj kiajn problemojn en la mondo ĝi celas solvi. Ni serĉas blogistojn kiuj pretos la 15-an de decembro afiŝi dulingvan blogaĵon pri lingvaj problemoj el la vidpunkto de la propra hejmo, urbo, lando, aŭ regiono.

Multaj homoj ne tuj komprenas ke, kvankam la afiŝo estu en Esperanto, ĝi ne necese estu pri Esperanto mem. Ni volas ke oni skribu pri lingvaj problemoj el privata vidpunkto: Pri tio,  kion "lingvo-problemo" signifas por vi aŭ via komunumo. Sed ĉiuj artikoloj estos haveblaj por ke la Esperanto-komunumo povu informi sian lokan gazetaron.

Tio ĉi ne nur estas por informi la ne-esperantistan publikon. Lastatempe, en Esperantujo, aperis multaj artikoloj kiuj konsilas ke oni ne parolu pri "lingvaj problemoj" kaj speciale ne pri "la lingvoproblemo". Sed mi esperas ke dialogo komenciĝos, per kiu esperantistoj povas doni kaj mem ekhavi pli multflankan perspektivon pri kion oni pensas, kiam oni diras "lingvoproblemo".

Kiam mi starigis tiun ĉi projekton, mi celis ĝuste blogistojn por diversaj kialoj, sed plej grave, ĉar ĉiufoje kiam oni sukcesos interesi blogiston, ili plu diskonigos la ideon kaj pligrandigos la efikon de la laboro. Unu artikolon dek blogistoj legos kaj verkos pliajn dek artikolojn, kiujn legos cento...

Ĉu multaj jam reagis al via propono?

Steven BrewerLa reago estas ĝenerale pozitiva. Preskaŭ tuj, grupo de proksimume 15 homoj aliĝis al retpoŝta listo por organizi la projekton, kaj ili multe helpas antaŭenigi ĝin. Dum du monatoj, ni plejparte kontaktas blogistojn retpoŝte, kaj ni komencis ĉe tiuj, kiuj jam parolas Esperanton. Je la fino de septembro, ELNA finance subtenis reklamon ĉe konata blogejo, kaj de tie komencis alveni homoj, kun kiuj antaŭe ni ne havis personajn kontaktojn. Proksimume kvardek jam konsentis partopreni, kaj mi esperas ke la nombro multobliĝos dum ni proksimiĝos al la tago mem.

La reklamo ankaŭ montris la pravecon de la originala ideo: unu homo, kiu vidis la reklamon, verkis belan artikolon en la hispana, kaj tiu artikolo estigis alian artikolon en la galega kaj multe da intereso. Fakte, tiom da homoj vidis tiun artikolon, kaj ĝiajn sekvojn, ke la efiko de tiu sola artikolo egalis trionon de la efiko de la tuta reklamo mem.

Kiajn reagojn vi ricevis? Ĉu estis iuj kritikoj, kiuj igis vin modifi la planon?

La plej surpriza respondo estas la malintereso kaj miskompreno flanke de diversaj Esperantlingvaj blogistoj. Kelkaj respondis al mi tuj, ke ili ne blogas pri Esperanto, sen kompreni, ke la projekto tute ne celas tion. Mi fakte pli sukcesas, kiam mi kontaktas homojn kiuj ne blogas Esperante. La ne-esperantistoj vere interesiĝas pri la ideo kaj ŝajne multon volas diri.

Por mi, la fakto ke multaj homoj vidos la artikolojn, estas nur duono de la afero. Alia sekvo estas, ke ni ekhavos multajn interligojn inter niaj blogoj - tio altigos la rangon de niaj blogoj laŭ la blogaj mezuriloj (ekzemple Technorati kaj Google). La projekto ankaŭ helpas nin ekscii unu pri la aliaj. Fine, mi pli kaj pli konstatas, ke multe pli da homoj interesiĝos pri Esperanto, se ili vidos, ke ĝi ja taŭgas por io, kaj ke oni vere uzas ĝin. Kiel montri tion? Tiu ĉi projekto montras, kiel oni vere povas uzi Esperanton por komuniki internacie kaj grandskale.

Multaj neesperantistoj bezonos, ke iu simple traduku iliajn artikolojn. Sed mi ankaŭ scias, ke kelkaj uzas tiun ĉi projekton kiel ŝancon por eklerni Esperanton, kaj celas sufiĉe bone regi la lingvon antaŭ la Esperanto-Tago por mem povi verki la esperantan parton.

Ankaŭ montriĝas subteno ĉe kelkaj el la blogistaj organizaĵoj. Global Voices (Terglobaj Voĉoj) konsentis ke mi verku monatajn artikolojn pri Esperanto-Tago dum la antaŭaj tri monatoj (por reklami), por Esperanto-tago (por celebri), kaj poste (por resumi). La unua kaj la dua jam aperis.

Ĉu vi ne supozas, ke la blogemaj esperantistoj jam blogas en Esperanto, eĉ sen via alvoko? Ĉu tiuj aldonu nacilingvan version en la koncerna tago?

Estas, fakte, jam kelkcent aktivaj blogoj en Esperanto. Ĉi tiu projekto tamen ne rekte celas la starigon de esperantlingvaj blogoj. Mi celas konvinki tiujn, kiu ĝis nun verkis nur naclingve, dum unu tago montri siajn ideojn pri lingvo al pli granda komunumo.

Mi ankaŭ volas, ke la pli granda mondo de blogistoj rekonu la ekziston de tiu ĉi paralela, internacia blogosfero. Ĝi estas interesa komunumo kaj kontribuas per interesa gusto al la monda dialogo, kiun oni estimu kaj kies valoron oni rekonu.

Kiel multajn dulingvajn blogojn vi esperas vidi la 15-an de decembro?

Se ni atingos centon, mi plene feliĉos. Sed tute ne estas kialo ne atingi mil aŭ dekmil. Dependas de tio, ĉu oni opinios la ideon subteninda, kaj ĉu homoj dediĉos sin al la celo diskonigi la ideojn al la aŭtoroj de la blogoj kiujn ili legas.

Ĉu ie aperos ligo-listo al la partoprenantaj blogoj, aŭ ĉu en alia maniero eblos trovi ĉiujn dulingvajn blogojn, kiuj aperos en tiu tago?

Je la nuna momento, troviĝas listo de partoprenontoj kaj subtenantoj en la dekstra flanko de nia hejmpaĝo . Ni ne precize scios kiu vere partoprenos ĝis venos la tago.

Kiam venos la tago, mi starigos paĝon kaj daŭre kolektos ligojn al la paĝoj. Oni simple venu al nia retejo je Esperanto-Tago, kaj mi certigas ke vi trovos multon. Krome mi resumos la tuton per dulingva artikolo ĉe Terglobaj Voĉoj.

Ĝis tiam, mi petas ke laŭeble multaj (1) partoprenu, se vi mem skribas blogon, (2) invitu la partoprenon de ĉiuj blog-aŭtoroj kiujn vi konas en kiu ajn lando, (3) metu niajn retbildojn kaj butonojn ĉe ĉiuj retpaĝoj kie vi povas, kaj (4) pretu kontribui per iom da tempo por traduki blogaĵojn de ne-esperantistoj. Mi kore dankas!

arkivita en:
amuzulo
amuzulo diras:
2006-10-23 11:12
Mi vere surpriziĝas ke vi ne metis ligilon al la lastatempa sukcesa <a href="http://www.eo.pledgebank.com/Esperanto-Tago">promeso</a> ke 25 eo-parolantoj dediĉos tri horojn por tradukado de blogoj esperanten.
limako
limako diras:
2006-10-23 13:18
Jam 27 homoj aliĝis! Kiel eble pli estos bonvenaj!