Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko

Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-04 21:19
La ŝanĝoj en afrika Esperantujo estas videblaj ankaŭ en interreto. Lige kun la starigo de la nova Afrika Oficejo de UEA, post la jarŝanĝo aperis en la reto ankaŭ nova afrika retejo de UEA. La nova afrika retejo tamen estas prizorgata de eŭropanoj - laŭ Renato Corsetti en la nova Afrika Oficejo eĉ mankas komputilo per kiu eblus vidi la novan retejon. Aperis ankaŭ konkuranta retejo de Afrika Centro Esperantista, same administrata en Eŭropo.
Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko

Du retejoj pri Esperanto en Afriko.

La nova afrika retejo de UEA, afriko.org, estis registrita de Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, kaj strukture ĝi estas tute aparta de la ĉefa retejo de UEA ĉe uea.org. Ni demandis al Renato Corsetti, kial necesis starigi tute apartan retejon kun ankoraŭ tre magra enhavo.

Renato Corsetti: - Ĉar Nino Vessella volontulis. Li jam iam kreis retejon por la antaŭa Afrika Oficejo, kiu neniam uzis ĝin. Fakte ĝi utiligas la aferojn, kiuj estas en la retejo de UEA, al kiu ĝi normale resendas.

Libera Folio: La nova retejo estas sufiĉe amatoreca kaj laŭaspekte kaj laŭenhave.  Ĉu ne estus pli bone uzi la ekzistantan strukturon de la ĉefa UEA-retejo?

- Mi konsentas, sed ĝin faras senpage amatoro, Nino Vessella, laŭ la petoj de alia amatoro, mi. La zorgantoj pri la Afrika Oficejo, laŭ tio, kion mi komencas kompreni, eĉ ne havas aparatojn kapablajn vidi ĝin. La plano estas ke ili uzu parton de la retejo de UEA, rilate al la adresaro de la membroj de UEA. Pri la cetero momente la urĝo ne estas aparte sentata. Mi ne havas problemojn pri uzado de la ĉefa retejo de UEA, sed certe ne valoras tiom laborigi [la UEA-retestron] Andrej Grigorjevskij por aferoj ne tute firmaj.

Ĉu tamen la nova Afrika Oficejo baldaŭ havos funkciantan komputilon kaj aliajn necesaĵojn por efike labori?

- Jes.

Kiuj estas la unuaj prioritatoj de la nova Afrika Oficejo?

- Fizike starigi la oficejon kaj organizi efikan funkci-manieron. Tio estas farata ĝuste nun.

El la ĉefa retejo de UEA jarŝanĝe malaperis la ampleksaj klarigoj pri la historio de la Afrika Oficejo en Togolando. Anstataŭe la retejo de UEA plusendas al la nova retejo afriko.org, kiu siavice resendas al paĝoj ĉe uea.org.

Ne daŭris longe antaŭ ol la samaj tekstoj, forigitaj el la retejo de UEA, reaperis en alia loko: nova retejo starigita de Afrika Centro Esperantista (ACE), kiel nun nomas sin la oficejo estrata de Gbeglo Koffi en Togolando.

La nova retejo de ACE estas subsekcio de nederlandlingva retejo de la fondaĵo Een school in Togo (Lernejo en Togolando). Tamen la retejo de ACE estas trovebla nur, se oni jam anticipe konas la adreson - la nederlandlingva ĉefpaĝo havas nenian mencion pri la ekzisto de ACE, aŭ entute pri la instruado de Esperanto en Instituto Zamenhof.

Unu el la ĉefaj iniciatintoj de la fondaĵo Een school in Togo aŭtune de la jaro 2000 estis Hans Bakker, multjara afrika aktivulo de UEA. La retejo de la fondaĵo estis registrita nome de alia nederlanda esperantisto, Marc Van Oostendorp.

La fondaĵo  unue kolektis monon por konstrui la privatan lernejon Instituto Zamenhof en Lomeo, kaj nun daŭrigas monkolektadon por helpi lernejanojn pagi siajn lernejajn kotizojn. Ankaŭ multaj esperantistoj kaj kelkaj Esperanto-organizaĵoj dum la lastaj jaroj donacis monon al la lernejo.

Male ol la nova Afrika Oficejo de UEA, Instituto Zamenhof ne ŝajnas suferi pro manko de komputiloj. En la nederlanda sekcio de la retejo Gbeglo Koffi rakontas, ke la lernejo havas kvin komputilojn, kiuj nun estas kunligitaj per loka reto. Per la komputiloj eblas atingi ankaŭ interreton, kaj nun la lernejo planas starigi retkafejon por la publiko.

Kiam Libera Folio demandas, ĉu la kvin komputiloj estis origine disponigitaj de UEA por la bezonoj de la Afrika Oficejo, Gbeglo Koffi evitas la demandon:

- Kie mi skribis, ke estas kvin komputiloj?

Libera Folio: En la retejo www.eenschoolintogo.nl. Sed eble tiuj komputiloj ne rilatas al UEA?

- Certe vi tute ne scias, ke Togolandanoj ege helpas la afrikan movadon. Instituto Zamenhof disponigas siajn laborilojn tute senpage al la afrikaj laboroj Esperantaj. Sen kontrakto de UEA, Togolandanoj laboros por UEA. Tion ili proponis al UEA, kaj la estraro kaj ĝenerala direktoro rifuzis eĉ nekonsultante la komitaton. Kiaj gvidantoj de UEA!

Laŭ Renato Corsetti ne estas mirinde, ke la Afrika Centro Esperantista rapide povis starigi pli enhavoriĉan kaj superrigardeblan retejon ol UEA,

- Ili ne havas la problemon disvastigi Esperanton en Afriko, kaj do povas pli okupiĝi pri la retejo.

arkivita en: