Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Augusto Casquero iĝis prezidanto de HEF

Augusto Casquero iĝis prezidanto de HEF

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-14 11:51
Dum la 64a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 7-a ĝis la 10-a de julio en Alcalá de Henares (Madrid) estis elektita nova prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Augusto Casquero.
Augusto Casquero organizis plurajn Hispanajn Kongresojn de Esperanto, ĉefe en Madrido kaj en Valencio, kaj li estis la ĉefmotoro de la Universala Kongreso, okazinta en Valencio en 1993.
[NUN]
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-07-25 16:42
Jen kio baldaw publikigxos en _Nia Bulteno_, de Portugala Esperanto-Asocio:

Dum la ĵusa 64‑a Hispana Es­peranto­‑Kongreso, apud Madrido (vd. ra­por­ton en NB89), elek­tiĝis nova estra­ro de HEF. Post pena serĉado de volontaj pre­zidantoj, estis elektita Augusto Cas­quero, konata i.a. pro la organizado de la U.K.’1993, en Valencio, kaj de postaj aranĝoj. Vicprezidanto estos Lu­pe Sa­enz, estro de la madrida “Liceo”. AGP
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-07-25 16:52
Menciindas ke la elektiĝo de A. Casquero okazis post pena serĉado, antaŭ kaj dum la Kongreso. Oni finfine elektis estraran skipon kiu elpaŝis kontraŭvole kaj memagnoske «ne idealas».

Ke en Hispanio, kaj en HEF, ekzistas aliaj kiuj povus pli bone plenumi la gvidan taskaron igas la situacion des pli bedaŭrinda kaj responsigas nur tiujn, kiu ne volis mem kandidatiĝi.

Kiel portugala esperantisto, ekstere sed proksime, mi preferus alion.