Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Helmar Frank: "Oni rajtas nomi min Esperantisto"

Helmar Frank: "Oni rajtas nomi min Esperantisto"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-09 13:23
Laŭ la Esperantisto de la Jaro, Helmar Frank, fortigo de eŭropa identeco estus bona rimedo kontraŭ nacia ŝovinismo, kaj tiucele oni uzu ankaŭ Esperanton, kiun li preferas nomi ILo. Laŭ li Esperanto povus esti reformita, se tio necesus por ĝia akcepto en Eŭropo. Rusio neniel povus aparteni al la Eŭropo kiun deziras vidi Helmar Frank. Aliflanke Turkio laŭ li nepre devus aliĝi al Eŭropo, por ke ĝi ne direktiĝu al la arabaj landoj.

En intervjuo de Libera Folio la Esperantisto de la Jaro, Helmar Frank, rakontas ke li ne kutimas deklari sin esperantisto kaj neniam aliĝis al ajna asocio aŭ institucio de la organizita Esperanto-movado. Li tamen ne kontraŭas, se iu opinias lin esperantisto. Ekde 1974 li partoprenis en ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto krom tri, sed li komplete surpriziĝis, kiam li eksciis, ke li estis elektita la Esperantisto de la Jaro.

- Tio min surprizis, ĉar mi nek konis la tradicion kaj la proceduron de tiu elektado, nek sciis, ke iu min proponis. Fakte mi mem ne kutimas deklari min "Esperantisto".

- Mi ja apartenas al diversaj organizoj, kiuj postulas lingvan neŭtralecon en internacia (precipe scienca kaj politika) kunagado kaj laboras por imitmodela realigo de tia neŭtraleco (Eŭropa Klubo, Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, Laborrondo por Liberala Eŭropa Lingvopolitiko k.a.). Ĉiuj tiuj asocioj uzas la Internacian Lingvon de Doktoro Esperanto (ofte kun la mallongigo "ILo") en la praktiko, sen esti striktsence "esperantistaj" organizoj, ĉar ili ne ekskludas, ke pli potencaj decidinstamcoj iam enkondukos alian  neŭtralan planlingvon, kaj eĉ ne malakceptus tion, rakontas Helmar Frank.

Li ne opinias, ke liaj strebadoj fortigi komunan eŭropan identecon kaj igi Esperanton portanto de tia identeco estas signo de eŭropa ŝovinismo, kiel opinias kelkaj kritikantoj. Male, laŭ li, fortigo de eŭropa identeco estus bona rimedo kontraŭ nacia ŝovinismo.

-  Homa kaj homara  progreso bezonas konkuradon - kaj tio tute ne nur en sporto kaj ekonomio, kaj tute ne nur konkuradon inter la tro rapide aĝiĝantaj kaj mortontaj individuoj.

- Montriĝis, ke grupa konkurado facile kondukas al ŝovinismo, se la konkurantaj grupoj estas nacioj. Kunigo de pluraj nacioj al po unu pli granda, konkuranta grupo - ni povas paroli pri mondregionoj - povas mildigi tian naciismon, kondiĉe ke la pli granda unuo sentas sian identecon, kio tute ne eblas sen komuna lingvo. La Eŭropa Unio troviĝas sur esperiga vojo al tia nova unuo, kiu pace kaj respektplene konkurencu kun Norda Ameriko, kun la Unuiĝo de Sendependaj Ŝtatoj, kun la Araba Mondo - siaj tri najbaraj mondregionoj - kaj kun aliaj.

Libera Folio: Kie do iras la limoj de via Eŭropo?

- Ne jam komplete kristaliĝis la limoj de la esperinda Eŭropo (kiun oni nomu "Eŭropio", por eviti konfuzon kun la tradicia, geografie maladekvate ĉirkaŭlimigita "Eŭropo") . Ili nepre ne koincidu kun limo inter plejmulte kristanaj kaj plejmulte islamaj ŝtatoj. Ĉar ne la kristanismo sola karakterizas la eŭropan mondperceptan tradicion, sed la kristanismo nur kune kun la esence kontraŭkristanisma ĉar kerne ateisma, klerisma sciencismo, kiu kulminis kaj venkis en la Franca Revolucio.

Ajnakaze al la "Eŭropio" de Helmar Frank devus aparteni Turkio, por ke ĝi ne tro proksimiĝu al la arabaj landoj, sed ne Rusio, ĉar ĝi estas tro granda.

- Al tiu ĉi laikiĝinta Eŭropo aliĝis post la  Unua Mondmilito la Turkio de Atatürk.  Ĝi do nepre ne plu kaj ne ree apartenu al la Araba Mondo sed al Eŭropio. (same kiel eventuale en la estonteco Israelo). La orienta limo de la esperinda Eŭropio estas ekstremkaze la okcidentaj limoj de Rusio. Tio respektendas ne nur pro tio, ke antaŭ duona jarcento la minaco el la soveta Rusio kreis la unuan fortan senton de Eŭropa identeco, tiel ke "englutante" Rusion Eŭropio perdus sian historian radikon.

- Alia, almenaŭ samgrava argumento por tia orienta memlimigo estas la troa grandeco de Rusio: Eŭropio perdus sian plurnacian ekvilibron, se ĝi etendiĝus orienten ĝis la Pacifiko. Ĉu krom jam la baltaj ŝtatoj estonte ankaŭ Ukrainio (komplete aŭ parte) kaj - nuntempe eĉ malpli probable - Belorusio pli tendencus al Eŭropio ol al la ruscentra Unuiĝo de Sendependaj Ŝtatoj, tio ankoraŭ tute malcertas - kaj ne gravas por la evoluo de eŭropia identeco, okazonta helpe de komuna, neŭtrala interkompreniga kaj identiga dua lingvo apud la pluflegendaj naciaj lingvoj.

Helmar Frank konsentas,
ke Esperanto povus perdi sian neŭtralecon se ĝi iĝus portanto de ia komuna eŭropa identeco. Tamen li ne kredas, ke tio havus seriozajn sekvojn.

- Mi konscias pri la danĝero, ke la Zamenhofa Lingvo, fariĝante ĉi tiu eŭropia lingvo, teorie perdus sian legitimecon fariĝi la komuna neŭtrala lingvo de la tuta  mondo. La alternativa danĝero estas, ke ILo fakte neniam povus fariĝi la komuna neŭtrala lingvo de la mondo, se eĉ Eŭropio preferus tute alian neŭtralan komunikilon, eble la Latinan. Mi inklinas preferi - laŭ la germana parolturno - la paseron en la mano al la kolombo sur la tegmento. Fariĝu ILo unue la ilo de eŭropia identigo kaj interkompreniĝo.

Se "Eŭropio" akceptus Esperanton kiel sian komunan lingvon, eblus laŭ Helmar Frank fari iujn reformojn en la lingvo kaj doni al ĝi novan nomon. Poste iu alia variaĵo de Esperanto povus iĝi la monda lingvo.

- Arogu Eŭropio al si la rajton, fari la (certe malgrandajn) "deziritajn ŝanĝojn" en la Fundamento kaj nomi la lingvon tial "la Eŭropia". Daŭros sufiĉe multajn jarcentojn, ĝis sekvos la resto de la mondo, por ke dume la socia kaj kultura evoluo dezirigu kelkajn pluajn ŝanĝojn, tiel ke la Mondlingvo iom diferenciĝos disde la Eŭropia, sen bezonigi tradukadon inter ambaŭ variantoj de la Zamenhofa lingvo. Analoge ja nuntempe la britoj havas sian identigan "Oxford English", sed sufiĉe facile interkompreniĝas kun la parolantoj de la klare distingebla, ekstereŭropa  usona lingvo.

Unu el la plej konataj iniciatoj de Helmar Frank estas la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.  La oficialaj lingvoj de tiu akademio estas la itala, "la Internacia" (alivorte Esperanto), la angla, la franca kaj la germana. Tamen, en la nova "eŭropia universitato" LEUKAIS kiun li kunfondis aŭtune 2004 en Slovakio (apude foto de la inaŭguro) forfalis la itala, angla kaj la franca - restis nur la germana kaj Esperanto.

- Estante eŭropia universitato, LEUKAIS uzas por ĉiuj devigaj kursoj kiel instrulingvon aŭ ILon aŭ la eŭropian centran kaj relative plejmultan lingvon, do la germanan.

Por elekteblaj kursoj oni rajtos en la planata universitato uzi ankaŭ aliajn eŭropajn ("eŭropiajn") lingvojn. La tuta universitato ankoraŭ ĉefe restas sur papero, sed estas planoj peti projektsubvenciojn por "internacia, plurlingva, malcentra retbaziĝanta instruado". Laŭplane tiu nova institucio devus engluti la tutan nunan Akademion Internacian de la Sciencoj, rakontas Helmar Frank:

- LEUKAIS estas mallongigo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" - la 29-an de aŭgusto 2004 ĉe la Eŭropa Placo en Komárno (Slovakio) inaŭgurita neŝtata universitato, kiu kunlaboras kun la internacia fakultatdepartemento de AIS en la ŝtata universitato Lucian Blaga en Rumanio kaj strebas al la ŝtata agnosko laŭ leĝoj almenaŭ slovakaj, laŭeble ankaŭ hungaraj. En tiujn universitaton la tuta efektiva membraro de AIS "enkorpiĝos", alivorte fariĝos la docentaro de LEUKAIS.

arkivita en:
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2011-08-31 04:57
En 2006 mi kundeĵoris en la (apudUKa) Infana Kongreseto, kie ĉeestis i.a. filino de Helmar Frank. Kiam oni eksciis pri lia subita malsaniĝo, necesis ja trankviligi kaj apogi la knabinon. Mi ne povas imagi ke homo, kies ido tiel nature povas paroli esperanton eĉ en tia streĉa situacio, estas io alia ol esperantisto.

(Kontraste, mi konas plurajn homojn kies muzelo montriĝas sur Zfestaj fotoj kaj asociaj postenlistoj depost 1943 aŭ io tia — kaj kiuj tamen pigre ekkrokodilas tuj post la sidejsojla saluto, eĉ pri banalaĵoj. Tiuj verdstelizitaj propagandemaj “adeptoj” estas laŭ mi, malgraŭ memnomado, neniel esperantistoj.)