Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Forpasis Franko Luin, kreinto de e-librejo

Forpasis Franko Luin, kreinto de e-librejo

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-23 20:47
La 15-an de septembro, kelkajn tagojn post akuta malsaniĝo, en la aĝo de nur 64 jaroj, forpasis Franko Luin. Franko Luin estis vaste konata en Esperantujo pro sia elstara retejo de elektronikaj libroj, kiu interalie disponigis al vasta publiko multajn delonge elĉerpitajn verkojn.

Franko Luin denoveKrom sia E-librejo, Franko Luin estis konata pro sia laboro en la tipografia fako. Lia komerca entrepreno desegnis mondvaste uzatajn litertipojn, kaj por la esperantistoj li kreis multajn tiparojn kun la esperantaj literoj, jam longe antaŭ ol disvastiĝis la uzo de unikodo. Liaj solvoj kaj konsiloj estis aparte aprezataj inter uzantoj de Macintosh-komputiloj.

Li starigis kaj prizorgis la tre sukcesan retejon de Sveda Esperanto-Federacio, kaj kreis la retejon Kiosko, kie li kolektis informojn pri gazetoj el la tuta mondo. La retejo Kiosko ricevis grandan atenton precipe en Svedio, kie ĝi estis rekomendata de multaj bibliotekoj.

Dum multaj jaroj Franko Luin estis prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, kaj dum kelkaj jaroj li estis ankaŭ komitatano de Universala Esperanto-Asocio. Li loĝis en Svedio ekde 1961, sed li estis etna sloveno el Italio, kaj ankaŭ inter slovenoj li estis konata pro sia eldonado de elektronikaj libroj, en la slovena lingvo. Li ankaŭ elektronike reeldonis librojn de svedaj verkistoj el la 19-a jarcento.

Esperanton Franko Luin lernis jam en la aĝo de 15 jaroj. Lia edzino estis la konata sveda esperantisto Ulla Luin, nun estrarano de UEA. En mesaĝo sendita interalie al la redakcio de Libera Folio, ŝi skribas jene:

"Franko kaj mi estis kune dum pli ol 40 jaroj, kaj mi ĉiam memoros tiujn jarojn kun ĝojo. Mi petas vian komprenon, ke dum iom da tempo mi ne sukcesos akurate plenumi ĉiujn taskojn. Mi petas ankaŭ vian respekton al mia deziro, ke oni ne uzu retleterajn listojn aŭ grupojn da retaj adresoj por kondoleancoj kaj plusendo de la informo.  Se vi plueninformas per unuopa reta letero, bonvolu mencii tiun ĉi deziron. Nia filo Janko kaj mi volonte akceptos surpaperan saluton, se vi volas rakonti ion, kion vi memoras pri Franko."

Pri sia vivo Franko Luin mem rakontas en ĉi tiu retpaĝo. Franko Luin estas konata ankaŭ pro siaj tradukoj kaj kantotekstoj. Krome li verkis kelkajn poemojn en Esperanto. Jen unu el ili.


La reveno

La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj
 nur pli rondaj
 nur pli glataj
 de la multaj pluvoj
 la arboj kreskas sur la samaj lokoj
 eble pli grandaj
 ilia ombro pli vasta
 pli da birdoj en iliaj branĉoj
 la domoj la homoj la bestoj
 ĉio estas kiel antaŭe

 La homoj kun siaj voĉoj
 agrable afablaj
 la domo kiu iam estis hejmo
 la ŝtonoj kiuj iam sukcesis
 transdoni sian varmon
 al la nudaj piedoj
 la arboj kies branĉoj
 kutimis luli min
 kiam mi tion postulis de ili
 ne estas kiel antaŭe

 Miaj pensoj estas for de ili
 mia sopiro alie
 fremde rigardas ilin miaj okuloj
 la piedoj ne plu nudaj
 ne povas senti la varmon de la ŝtonoj
 nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon

Franko Luin


ztisljar
ztisljar diras:
2005-10-08 00:22

Franko Luin estis slovendevena italo, pro kio li aparte zorgis ankau pri eldonado de slovena literaturo. Krom la biblioteko en kiu trovighis elshuteblaj libroj en Esperanto li zorgis pri granda elektronika dosiero de literaturo en la slovena lingvo. Li faris tion antau iu ajn alia en Slovenio mem. Kiam mi laste longe parolis kun li en Vilno, li prezentis grandegajn planojn, kiujn li ankoru havis rilate eldonan planon en Esperanto kaj en la slovena. Ni parolis pri vizito al Maribor kaj li prelego. Mia tristo estas enorma. Liaj iniciatoj kaj kreado por nia Movado estis esceptegaj kaj ni povos konstrui plu sur la fundamento kiun li starigis. Zlatko Tišljar

pistike65
pistike65 diras:
2011-10-06 16:00
La duonpreta chielo

La senkuragho interrompas sian iron.
L’angoro interrompas sian iron.
La vulturo interrompas sian flugon.

Elfluas la fervora lumo,
ech la fantomoj prenas gluton.

Kaj niaj pentrajhoj malkashas sin,
la rughaj bestoj de niaj glaciepokaj pentrejoj.

Chio ekrigardas chirkauen.
Centope ni iras en la suno.

Chiu homo duone malfermita pordo
kondukanta al chambro por chiuj.

La senfina grundo sub ni.

La akvo brilas inter la arboj.

La lago estas fenestro al la mondo.

(trovita en La Espero, 2001/5-6, pdf-formate en la reto)

amike
István Ertl

pistike65
pistike65 diras:
2011-10-06 17:55
Kaj jen du "rapide faritaj provizoraĵoj", Tranströmer-poemoj tradukitaj de Sten Johansson:

C maĵora

Kiam li venis suben sur la straton post amrendevuo
neĝo kirliĝis enaere.
Vintro alvenis
dum ili kuŝis kune.
La nokto lumis blanke.
Li paŝis rapide pro ĝojo.
La tuta urbo deklivis.
Preterpasantaj ridetoj –
ĉiuj ridetis trans kuspitaj kolumoj.
Estis libere!
Kaj ĉiuj demandsignoj ekkantis pri la estado de Dio.
Tiel ŝajnis al li.

Muziko liberigis sin
kaj iris tra blovata neĝo
per longaj paŝoj.
Ĉio survojis al la tono C.

Tremanta kompaso direktita al C.
Unu horon super la turmentoj.
Estis facile!
Ĉiuj ridetis trans kuspitaj kolumoj.

- - -

Ŝtormo


el la debuta poemaro ”17 dikter” (17 poemoj), 1954

Jen subite piediranto renkontas maljunan
kverkegon, kvazaŭ ŝtoniĝintan alkon kun
mejlvasta korno-frondaro antaŭ la nigreverda
fortikaĵo de septembra maro.

Norda ŝtormo. En ĉi tempo maturiĝas
beraroj de sorpoj. Dum nokta maldormo oni aŭdas
konstelaciojn stamfantajn en siaj stalfakoj
alte super la arbo.

amike
István Ertl

simono
simono diras:
2011-10-06 18:39
"Ŝtormo" plaĉas al mi.
Joxemari
Joxemari diras:
2011-10-06 22:01
Ba! Kia fatraso! Evidente, ĝi belas nur, se oni konas la vortojn "alko" kaj "sorpo". Poemo, kiu tuj direktas la bedaŭrindan leganton piven vere malmulte taŭgas.(Mi ne havas pivon ĉemane.)

Eble oni iomete malpli sorpumu kaj alkumu kaj anstataŭe montru talenton baze de la lingvo jam ekzista. Cetere, ĉu iu iam vidis "konstelacion" "stamfi"? Laŭ mia analizo jen denove tipa ekzemplo, kie strangaj vortoj ŝajnigu superaveraĝan kleron kaj samtempe per konfuzado kamuflu la eblan mankon de poemkrea dotiteco ĉe la aŭtoro...
simono
simono diras:
2011-10-06 23:37
Nu, mi certe ne estas granda spertulo pri kapreoloj, cervoj kaj alkoj, sed ĉiuj estas sufiĉe oftaj bestoj kun ne pretervidebla grando. Do mi konas ilin.

Pri sorpoj, tja, el la kunteksto temas pri berspeco. Tiujn mi honeste tute ne konas. Fakte ĵus nun serĉinte, mi konas ilin nek Angle, nek Germane, nek France, sed ili evidente ekzistas.

Kial konstelacio "stamfas" en sia stala fako, nu, jen vera enigmo. Normalokaze ĉevaloj stamfas en stalo. Stranga verso. Aldone mi ne konas konstelacion "Ĉevalo". Estas multaj bestoj en la ĉielo, sed neniu el tiuj miaopinie stamfas.

Sed en tiu ĉi poemo la lingvaĵo ne ŝajnis al mi esti la problemo. Alko estas normala vorto kaj alko estu alko, oni ne povas nomi ĝin iel alie - ekz. kampomuso. Krom tio la alko ne "kortezas". OK, "sorpo" restas problemo.

Sed vi ne tute malpravas. Oni povus fakte apliki mian kritikon, se ne troviĝus plia diferenco. Temas pri traduko, ne pri originalaĵo.

Iomete alie status pri la poemo de Ertl - lia "muta dragomano". Sed jen enigmo, kiu ne vere estas lingvaĵa enigmo. Temas pri aludo al specifa sciencfikciaĵo.

Alivorte, se poemo prezentas eble unusolan enigmon, mi eltenas tion - specife, se la enigmo ne estas aŭtente lingvaĵa. Se poeme eble entenas solan vorton, kiun mi ne konas, kaj temas pri tradukaĵo, ankaŭ tion mi eltenas.

Sed se poemo entenas sciencan bestonomon anstataŭ ĉiutaga nomo kaj aldone uzas duan vorton plene nekonata - ĉio ene de kelklinia originalaĵo - jen por mi iomete tro.

Kaj mi ŝatus memorigi, ke pri dua poemo de Kamaĉo ankaŭ mi rimarkis "bela nur se oni konas tiun vorton kaj tiun vorton" aŭ simile. Sed jen denove, ne temis pri traduko.
edmundo
edmundo diras:
2011-10-07 10:22
La vorto estas fakte iom problema. Evidente temas pri fruktoj de la genro Sorbus, sed ĉu de iu specifa specio en tiu genro, aŭ ĉu de ĉiuj specioj escepte tiujn, kies fruktoj havas alian pli specifan nomon, kiel "alizo" kaj "kurmo"? Verŝajne oni celas la berojn de "Sorbus aucuparia". Certe vi konas tiun arbon. Ĝi kreskas sovaĝe, kaj oni ofte plantas ĝin en ĝardenoj.
simono
simono diras:
2011-10-07 12:02
Mi ne dubas, ke eble iam la bildo de iuspeco sorpujo ĵetiĝis tra mia okula lenso sur mian retinon.

Sed "koni" - jen io tute alia. :)

Krom tio, laŭ Vikio ĉe "sorpujo" temas pri genro kun 100-200 specioj de arboj kaj arbedoj. Do "sorpo" ne estas tre preciza priskribo de iuj beroj. Eĉ nur la koloro malcertas - en poemo iomete nekutima afero. Sed temis nur pri malnetaĵo, ne pri la fina traduko.

Eble niaj poetoj vere versu nur pri katoj kaj hundoj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-07 12:08
De kie venas tiu stranga ideo ke necesas "kompreni" poemon?
Poemo ne estas matematika problemo au lingva kvizo.

amike
István Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-10-07 13:13
Laŭ mia neeldonita vortaro Esperanta-angla, "sorpo" havas du sencojn, kaj "sorpujo" havas tri, el kiuj unu estas "sorbuso". Se vi volas paroli pri frukto de iu ajn planto el la genro, prefere parolu pri "sorbusofrukto". Praktike la vorto "sorpo" havas pli precizan sencon. Aŭ tiel ŝajnas al mi.
simono
simono diras:
2011-10-07 12:41
Vaken i mörkret hör man
stjärnbilderna stampa i sina spiltor
högt över trädet

(ur Storm i samlingen 17 dikter)

Mi trovis nur tiun elĉerpaĵon el la poemo "Stormo".

Evidente "la konstelacioj stampfas en siaj stalfakoj" en la orignalo, eĉ aŭdeble, kaj, sufiĉe strange, la Svedoj tre fieras pri tio. Nome oni trovas ĝuste tiun eltiraĵon ĉie. :)

Fakte, ŝajnas, ke "spiltor" = "spilta" kaj jen kesto aŭ fako tipe por ĉevalo - do ĉevalujo - Angle "box". Do la traduko - ĉi-punkte - ĝustas.

Do super Svedujo la stelaroj stamfas! Ĉu eble iu scias kial? :)
Alekso
Alekso diras:
2011-10-08 14:57
Mi konfesas, ke alko, sorpo kaj stamfi estas en miaj okuloj tute normalaj vortoj. Ĉu laŭ via logiko mi do estas fatrasulo. Ba!

>Cetere, ĉu iu iam vidis "konstelacion" "stamfi"?<
Mi ne vidis tion. Verŝajne neniu vidis tion (en sobra stato). Sed ni tute ne bezonus poetojn, se ili dirus al ni nur tion, kion ĉiu vidas.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-08 15:06
"Ĉu lin konvinki? Malfacila tasko
-- la vortoj ne penetras tra la kasko."
msandelin
msandelin diras:
2011-10-06 19:44
Dankon pro belaj esperantaj vestoj.
Sten
Sten diras:
2011-10-07 13:49
Interesa diskuto! Vere, la sorpoj ne estas facile tradukeblaj. Jes, temas pri Sorbus aucuparia L., kaj jen bildo: http://linnaeus.nrm.se/flora/di/rosa/sorbu/sorbauc1.jpg
Por svedo ĝi estas ĉiutageca sovaĝa bero kaj arbo, al kiu oni asocias diversajn aferojn. Rekrei tiujn asociadojn ĉe tutmonda legantareto ne facilas. Sed mi pensas, ke multaj el la bildoj Tranströmeraj pli universalas. Ĉe la alko mia ĉefa problemo estis, ke la sveda uzas saman vorton kaj por kornego de alko kaj por frondaro de arbo.
Dankon, Simono, pri "stelaro", tiun mi volonte adoptas. Vere temas nur pri provizoraj tradukoj faritaj dum la degstado de la novaĵo.
Sten
Sten diras:
2011-10-07 13:54
degstado => digestado
simono
simono diras:
2011-10-07 14:56
... uzas por "kornaro" de alko, ne "kornege", ĉu?

Se mi trovus la tutan tekston de la poemo Stormo, eble mi provus traduki-reverki.
simono
simono diras:
2011-10-07 15:01
Plötsligt möter vandraren här den gamla
jätteeken, lik en förstenad älg med
milsvid krona framför septemberhavets
svartgröna fästning.

Nordlig storm. Det är i den tid när rönnbärs-
klasar mognar. Vaken i mörkret hör man
stjärnbilderna stampa i sina spiltor
högt över träden.

Ho, mi trovis!
Sten
Sten diras:
2011-10-07 15:53
Per mesaĝo de P-A Fritzon mi ĵus ekkonsciis, ke la originalo estas regula Sapfa strofo. Tion mi eĉ ne rimarkis! Nu, jen io pli malfacile redonebla ol la simplaj sorpoj...
simono
simono diras:
2011-10-07 16:25
Ŝtormo

Vaganto ekrenkontas kverkon grandan, eone aĝan,
ŝtona alko kun folikornar',
silueto vasta vide al septembra fluso,
mallume verda ondomur'.

Ŝtorm' de nordo. Sezono via finkreskigas
ruĝajn berojn multgrapole. Kaj noktgvardie oni aŭdas eĉ
stelarojn stamfi siadome, vojaĝeme ien
transpinten de l' kverkeg'.

=========================

Sed mi ne estas tute certa, ke temas pri la sama poemo. :)
simono
simono diras:
2011-10-07 17:10
... de l' arbeg'.
msandelin
msandelin diras:
2011-10-07 18:16
Prave, ne temas pri la sama poemo ;-) Mi ne aprobas la sintenon ke tradukanto ekskludu / reformulu tion kion li / ŝi ne komprenas aŭ ne ŝatas("rŭgaj beroj" sen specifigo aŭ "siadome" por tio kio estas ĝuste "ĉevaluje").

La metaforon mi komprenas sonsimiliga. Mi opinias ĝin interesa, surpriza, origina.
simono
simono diras:
2011-10-07 18:50
Mi povus pretigi duan ĉevalujan sorpan provon, iuomete pli apuda al la originalo. :) Fakte ne estas tiel malfacile, ĉar la poemo havas nek rimon, nek regulan ritmon.

Sed mia versio estas almenaŭ iomete pli komprenebla - laŭ kolego Ertl sendube pro tio malpoezia - kaj evidente, se komprenebla, mi plene konscias, ke mi malkvalifikas min por iuj Nobelpremioj.

Cetere, la berojn oni laŭŝajne en Esperanto tute ne kapablas specifigi ĉi-momente, Latine jes, sed Esperante ne. :) Do unue necesos finesplori la berojn.
Sten
Sten diras:
2011-10-07 19:25
Se sekvi en traduko la regulan metron de Sapfa strofo, la poemo facile ŝtopiĝas, kio ne tre plaĉas al mi. Perdiĝas la facileco de la originalo. (Aliflanke mi aldonis aliteraciojn kiuj ne estas en la originalo, ĉu bone, mi ne scias.) Tamen, jem mia Sapfa provo:

Ŝtormo

Jen migranto trovas subite egan
kverkon, kvazaŭ iam ŝtoniĝus alko
kun mejlvasta korno ĉe nigreverda
marfortikaĵo.

Norda ŝtorm’. Ĉi-tempe ruĝiĝas sorpoj
Kaj dumnokte oni maldorme aŭdas
stelojn stamfi grege en la stalfakoj
super la arboj.

Alekso
Alekso diras:
2011-10-08 23:32
Ĉar iu skribis, ke tio ĝojigus Franko Luin, mi do ankaŭ aldonu propran naivan provon..

Ŝtormo

Migranton jen mirigas kverko ega
pro maljuno stoniĝinta alko kies
kornoj mejlojn larĝas antaŭ la tenebra
glaŭka burgo de l’ septembromaro

Norda ŝtormo, sorpoberoj
ruĝaj tra sendorma nokto sonas
stampadantaj stelfiguroj stale
alte super arboj
Alekso
Alekso diras:
2011-10-08 23:44
Ŝtamperaro: stampadantaj devas esti stamfadantaj.

Ŝtormo

Migranton jen mirigas kverko ega
pro maljuno stoniĝinta alko kies
kornoj mejlojn larĝas antaŭ la tenebra
glaŭka burgo de l’ septembromaro

Norda ŝtormo, sorpoberoj
ruĝaj tra sendorma nokto sonas
stamfadantaj stelfiguroj stale
alte super arboj
simono
simono diras:
2011-10-09 01:06
Pli konciza ol ĉe mi. Ĉiu linio jen po kvar ĝis ses piedoj, fine nur tri. Mi prenis 7 kaj stoffine 5 por ja povi inkludi ĉion.

"tenebra glaŭka burgo" plaĉas al mi. Pri "burgo" ankaŭ mi pensis, sed "fästning" iel ŝovis min tro en la direkto de la Germana "Festung" kaj tiel al "fortikaĵo".

Krom tio, "septembromaro" estas pli proksima al la orginala "septemberhavets".

Ankaŭ "sonas stamfadantaj stelfiguroj stale" ne estas malbone, kvankam la "siaj" iomete mankas.

Chapeau!
simono
simono diras:
2011-10-09 01:08
Damna mistajpo. Estu "stroffine".
simono
simono diras:
2011-10-07 19:26
Mi nun scias, kio estas sorpoj. Estas eĉ sorparbo antaŭ la fenestro de mia nova logejo. Germane temas pri "Vogelbeere", do "birdoberoj". Kaj la sorpujo estas evidente la tiel nomata "birdkaptista sorbuso".

Sed mi nun demandas al mi, entute kiu difinis la vortojn "sorpo" kaj "sorbuso".

Sorpojn oni povas manĝi - do la vulgara specio ne gustas - kaj ili estas bonaj kontraŭ fekŝtopiĝo (konstipiĝo). Multaj birdoj tre ŝatas ilin - pro tio la Germana nomo - "birdobero".
edmundo
edmundo diras:
2011-10-07 22:54
"Sorpo" estas en la Universala Vortaro de la Fundamento, evidente kun aro da malkongruaj nacilingvaj tradukoj. Eble vi povos traserĉi vortarojn kaj raporti por ni pri la diversaj signifoj. "Sorbuso" estas la scienca nomo kun O-finaĵo, kiel ĝenerale favorate de PIV. (La germanaj nomoj estas multe pli belaj kaj memoreblaj, ĉu ne?)

Ĉu vere multaj birdoj "tre ŝatas" la berojn? Ŝajne tiuj birdoj ne loĝas en Britio, ĉar mi konstatis, ke la beroj restas sur la arboj tra la tuta vintro. Eble oni nomas ilin "birdaj", ĉar nur birdoj ŝatas ilin. Aŭ eble temas pri la birdokaptado, kiun aludas la scienca nomo: diversloke oni legas, ke oni uzis la berojn por fari "birdogluon". Unu fonto asertas, ke sorpoj ebriigis la birdojn.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-10-08 08:47
En NPIV sorbuso estas la planto. Latine la planto estas sorbus, la frukto sorbum.
Supozeble ghuste char LLZ ne volis intermiksi la vorton kun sorb- / sorbi, en Fundamento li metis novan formon: sorpo, che kio la b / p estas parencaj sonoj.
La Angla traduko sorb klare ne estas la kutima vorto. En la 9-a eldono de la Fundamento, kiu enhavas multe da komento de A. Albault - 1963 - oni povas legi en la Akademiaj Korektoj: sorb-apple, kio lau mia Angla-Nederlanda vortaro referencas al ree alia, sed ja parenca planto. Che la Franca traduko sorbe shajne ne estas problemo, sed chu service taugus? La Germana Ebereschenbeere devas esti ghusta - laulitere apro-bero. Mi ne vidas tie la rilaton kun birdoj, supre menciita de Edmundo. Tamen la Nederlanda nomo rilatigas la beron al tute difinita birdo: lijsterbes - turdo-bero.
edmundo
edmundo diras:
2011-10-08 14:28
La scienca nomo "aucuparia" aludas birdokaptadon, laŭdire.

Ankaŭ la angla havas nomojn por la arbo, kiuj aludas birdojn. Do, se oni volus krei pilger-ecan komunan nomon por la specio, verŝajne estu "birdoberoj".

La anglaj tradukoj en la Universala Vortaro estas ĝenerale tre nefidindaj. Estas pli simple ignori ilin ol cerbumi pri Akademiaj (mis)korektoj ...
Jorge
Jorge diras:
2011-10-08 13:57
Kie PIV havis "sorpo", nun NPIV prezentas "sorpo" sed ankau "sorbuso". Simile okazis al la Fundamenta birdonomo "pirolo", difinita en PV kiel "birdo el fam. fringoj, kun bela kanto (pyrrhula)" (la herbonoman kaj la kemian kromsignifojn aldonis PIV), kiu nun aperas en NPIV apud la nova formo "pirulo". Same pri la novaj radikoj "kupreso", "vespertiliono" kma kie antaue (o)ni havis "cipreso", "vesperto" ktp.

Chi-rilate mi konsentas kun Wells:

<<Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o.>>

El http://vortaro-blogo.blogsp[…]d-el-la-antauparolo-ii.html
Sten
Sten diras:
2011-10-09 12:44
Nomoj de plantoj kaj bestoj en NPIV estas forgesindaj. Claude Roux traktis tiujn kiel nekultivitan kampon, kie li povas planti kaj sarki laŭ sia privata bontrovo, tute neglektante la ĝisnunan uzon. Per tio li kreis plian konfuzon, kiu certe daŭros jardekojn.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-09 15:46
Prave. Indus aperigi artikolon pri tio en BA. Sed kiu verku ĝin?
simono
simono diras:
2011-10-07 23:56
Ŝtormo

Vaganto ekrenkontas kverkon grandan, eone aĝan,
kvazaŭ alko ŝtona - nun kun frondoj por kornaro,
krono vasta frontas fortikaĵon nigreverdan
en septembre ŝaŭma maro.

Norda ŝtorm'. Sezonas sorpoj ruĝaj nun grapole.
Vekiĝinte nokte, oni aŭdas ie fore -
stelfigurojn stamfi - en siaj staloj, sia-ĉele,
alte super arboj sore.

==============

Pli proksima nun al la originalo. Kaj aldone mi reguligas la ritmon kaj iomete rimis. Sed ĉu ĝi estas pli bona?

Sed nun certe ĉeestas pli de la aŭtoro kaj malpli de mi.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-08 00:27
... jenan poezian omaghadon en la pagho kiu origine anoncis lian forpason.

rememore
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-10-08 09:12
Jes, supozas same mi.

Eble mi ataku ankaŭ "Nigra poŝtkarto", ĉar ankaŭ tiu ĉi poemo plaĉas al mi.
simono
simono diras:
2011-10-09 14:42
Ŝtormo

Dum vag' subite jen prakverko granda -
alko ŝtona, arbkrone kun kornar' -
kron' mejlvasta antaŭ nigreverda
fortikaĵo, la septembromar'.

Norda ŝtorm'. Sezonas sorpoj ruĝgrapole.
Maldorme nokte, oni aŭdas fore
stelfigurojn stamfi - en siaj staloj, sia-ĉele,
alte super arboj sore.

=====================

Mi komplete reverkis la unuan strofon kaj iomete koncizigis la tuton. Interalie, kverkoj ne havas frondojn, ili havas foliojn. Kaj en la poemo oni mencias nek foliojn nek frondojn. Nu, botaniko ne estas mia fako. :)

Aldone, en la poemo oni uzas "septemberhavets" laŭ mia analizo apozicie. Alivorte, temas pri, nialingve, "septembromara" kaj priskribas kune kun "nigreverda" la "fortikaĵon".

Lastvice, mi iomete pli diligente studis la Svedan pratekston kaj iomete malpli la jam ekzistantajn tradukojn.
simono
simono diras:
2011-10-09 19:22
Plötsligt /möter /vandraren /här den /gamla
-v -v -vv -v -v

jät/teeken, /lik en för/stenad /älg med
-? -V -vv -v -v "jatteeken" - ĉu eble /-/-v/ ?

milsvid /krona /framför sep/tember/havets
-v -v -vv -v -v

svartgröna /fästning.
-vv -v


Nordlig /storm. Det /är i den /tid när /rönnbärs-
-v -v -vv -v -v

klasar /mognar. /Vaken i /mörkret /hör man
-v -v -vv -v -v

stjärnbild/erna /stampa i /sina /spiltor
-v? -v? -vv -v -v "stjärbilderna" - ĉu eble /-/-vv/ ?

högt över /träden.
-vv -v

Do mi ne scias, kiel oni enpiedigu kaj akcentu "jarteeken" kaj "stjarnblerna".
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 19:58
plóts ligt/ mó ter/ vánd ra ren/ hár den/ gám la/
ját te/ é ken/ lík en for/ stén ad/ àlg med/
míls vid/ kró na/ frám for sep/ tém ber/ háv ets/
svárt grö na/ fást ning/

nórd lig/ stórm det/ ár i den/ tíd när/ rónn bärs/
klás ar/ móg nar/ vák en i/ mórk ret/ hór man/
stjárn bil/ dér na/ stám pa i/ sí na/ spíl tor/
hógt ov er/ trá den/
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 20:09
La skando de “stjärnbilderna” ĉi tie ja ne plene kongruas kun la ĉiutaga prozodio – la metro trudas al ĝi ian emfazan, kvazaŭ bremmse retenatan liveron antaŭ ol elruliĝas tiu fama metaforo.
simono
simono diras:
2011-10-09 22:26
Nigraj bildkartoj

Voje jen embuskas prakverko granda -
kvazaŭ alko ŝtona, kornaro kronas
mejlvastaĵon antaŭ septembro-mara
glaŭka kastelo.

Norda ŝtorm'. Sezono de ruĝaj sorpoj.
Se sendorma nokto, vi aŭdas kiel
sia-ĉele stamfas stelaroj stale,
volbe la arbojn.

=================

Tja, mankas nun finfajna polurado. Ambaŭpoeme.

Parenteze, mi iam asertis tie ĉi esti malferminta lernolibron pri la Sveda.
 Mensogite! Temis pri lernolibro por "la" Norvega (estas pluraj). Mi ĵus retrovis ĝin.

Cetere, tiu ĉi metrika aranĝo tute ne plaĉas al mi. Ĉiuokaze, ne por Esperanto. Kaj la kvara linio ĉi-metrike ĉiam speciale aĉas. Oni stumblas.

Dankon pro la skandado.
Alekso
Alekso diras:
2011-10-10 14:16
"Voje jen embuskas prakverko granda"

- tiu bela vortigo al mi plaĉas, kvankam ĝi estas iom libera redono de la originalo, kiu provokas diri: "eĉ pli bela ol la originalo" - kio ja bedaŭrinde por traduko ne estas laŭdo.
simono
simono diras:
2011-10-10 15:30
Jes, bele, ĉu? La finaj versioj de ĉio estas en la afiŝo "Dediĉe al Franko Luin ..."

Mi konfesu. Iam kaj iam mi trovas momenton de genio. :) Ne ofte. Sed eble unu fojon en jaro.

Pri la finfinfinaj dediĉitaj versioj mi estas sufiĉe kontenta. Kvinpiede devi fari ĉion evidente ne plu permesas ege intiman proksimecon al la originalo.

Persone plaĉas al mi mia stamfa solvo.
Alekso
Alekso diras:
2011-10-10 14:04
Plia provo:

Jen migranto venas al kverko olda,
ja simila al stoniĝinta alk‘ kun
korngigantoj antaŭ l‘ septembromara
burg’ nigraverda.

Norda ŝtorm‘ en tempo de sorpoberoj
maturiĝaj. Kuŝe tenebre aŭdu
stelfigurojn stamfi en siaj staloj
super la arboj.
Alekso
Alekso diras:
2011-10-10 14:08
aŭ:

"oni tenebre aŭdas"

(en la kvina linio)
simono
simono diras:
2011-10-12 18:56
C-Dur
- -

När han kom ner på gatan efter kärleksmötet
- v v - v -v -v -(v} -v
virvlade snö i luften.
-vv - v -v
Vintern hade kommit
-v -v -v
medan de låg hos varann.
-v v - v -v
natten lyste vit.
-v -v -
Han gick fort av glädje.
v v - v -v
Hela staden sluttade.
vv -v - vv
Förbipasserande leenden-
v- v-vv -vv
alla log bakom uppfällda kragar.
vv - -v - vv -v
Det var fritt!
v v -
Och alla frågetecken började sjunga om Guds tillvaro.
v -v -v-v -vv -v v - -vv
Så tyckte han.
- -v -

En musik gjorde sig lös
v v- -v v -
och gick genom yrande snö
v - v- v-v -
med långa steg.
v -v -
Allting på vandring mot ton C.
-v v -v v - -
En darrande kompass riktad mot C.
v -vv v- -v - -
En timme ovanför plågorna.
v -v -vv -vv
Det var lätt!
v v -
Alla log bakom uppfällda kragar.
vv - -v -vv -v

=================================

Ĉu mi ĝuste kaptis la akcentitajn silabojn?

Por mi tio estis iomete malfacila, ĉar Svedoj ne parolas, ili kantas siajn vortojn. Solene deklamanta Jutuba Svedo estas la kulmino de konfuzo por ne-Sveda orelo. :)

Ĉu iu ekkonas metrikan skemon?

Evidente, senigita de rigora Sapfa korseto - kun ĉiu linio ie meze inkmakulita de bela daktilo - mi ne plu sentas min vere feliĉa. :)

Eble mi faros ion, eble ne. Se temas pri libera verso, la traduko jam ĉi tie sufiĉas.
simono
simono diras:
2011-10-12 19:01
C maĵora memkompreneble.
simono
simono diras:
2011-10-12 21:43
Mi konstatas, ke la fraplinio:

Alla log bakom uppfällda kragar.
vv - -v -vv -v

fakte signifas:

"ĉiuj ridetis malantaŭ suprenfalditaj kolumoj."

kaj ne:

"... trans kuspitaj kolumoj."

Aparte de la diferenco inter "trans" kaj "malantaŭ", oni fakte devas malkuspi kolumon por suprenfaldi ĝin - do malfaldi ĝin, aŭ ĉu ne? Oni parolas pri "kuspitaj manikoj", do ankaŭ kolumo estas kuspita, alivorte kontraŭdirekte retrofaldita jam de la tajloro. Jen la normala pozicio de la plej multaj kolumoj. Nome, kuspitaj kaj tute ne umaj. Kiam malvarmas, oni malkuspas ĝin, aŭ ĉu ne?

Hmm. ;)
giuseppe
giuseppe diras:
2011-10-13 12:44
Mi plurfoje mislegis "kuspitaj kolumnoj" kaj miskomprenis "kuspitaj kolonoj". Tio grave malhelpis mian ghuadon de la poemo...

Mi supozas, ke la normala pozicio de kolumo estas laudifine nekuspita. "Kuspita" = "Faldita alidirekte ol normale".

Sed kio pri "levitaj kolumoj"? Chu ne pli klare kaj pli bele?
simono
simono diras:
2011-10-13 16:52
Strange, precize same mi mislegis - nome "kuspitaj kolonoj".

Jes, "levitaj kolumoj" estus bonega.

Ankaŭ io kiel "altigitaj kolumoj" eblus.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-10-07 15:54
"Foje venas morto en vivomezo
kaj mezuras nin. Poste chi viziton
ni forgesas, sed la kostumon kudras
li nur silente."

Mitt i livet händer att döden kommer
och tar mått på människan. Det besöket
glöms och livet fortsätter. Men kostymen
sys i det tysta.
msandelin
msandelin diras:
2011-10-07 18:37
Oni ofte vidas tiun duan parton aparte, sed ankaŭ la tuta poemo estas bela. Jen unue svede, poste en angla traduko de Robin Robertson

Svarta vykort

I
Almanackan fullskriven, framtid okänd.
Kabeln nynnar folkvisan utan hemland.
Snöfall i det blystilla havet. Skuggor brottas på kajen.

II
Mitt i livet händer att döden kommer och tar mått på människan. Det besöket glöms och livet fortsätter. Men kostymen sys i det tysta.




Black postcards
I
The calender is full but the future is blank.
The wire humes the folk-tune of some forgotten land.
Snow-fall on the lead still sea. Shadows
scrabble on the pier.
II
In the middle of life, death comes
To take your measurements. The visit
is forgotten and life goes on. But the suit
is being sewn on the sly.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-10-09 14:16
Problemo pri sapfa verso, kiel en ĉi tiu poemo, estas ke multaj legantoj - kaj eĉ kelkaj tradukistoj - ne rimarkas ke temas pri formo strikte metrika. La tri unuaj linioj estu trokeo-trokeo-daktilo-trokeo-trokeo, la kvara nur daktilo-trokeo. Anglalingvaj tradukistoj ofte - kiel ĉi tie - fajfas pri la metriko de la fontoteksto, kaj eĉ tradukas Homeron sen heksametroj, do ni ne tro zorgu pri ili.

Tranströmer cetere skribis ne nur sapfajn versojn sed ankaŭ hajkuojn, do tiel striktaj mallongaj versformoj ŝajnas gravaj al li.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-10-09 14:18
Kaj la korekta skriba prezentado de la unua strofo en la fontoteksto estas:

Almanackan fullskriven, framtid okänd.
Kabeln nynnar folkvisan utan hemland.
Snöfall i det blystilla havet. Skuggor
brottas på kajen.

Kvarlinia, ne trilinia.
simono
simono diras:
2011-10-09 17:42
Do:

Alma/nacken full/skriven, /framtid /okänd.
Kabeln /nynnar folk/visan /utan /hemland.
Snöfall/i det bly/stilla /havet. /Skuggor
brottas på /kajen

trok dakt trok trok trok
trok dakt trok trok trok
trok dakt trok trok trok
dakt trok

Ĉu mi ĝuste enpiedigis?

fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 18:43
Estu trifoje:
trokeo trokeo daktilo trokeo trokeo
poste fine:
daktilo trokeo

ál ma/ náck an/ fúll skri ven/ frám tid/ ó känd/
ká beln/ nýn nar/ fólk vis an/ ú tan/ hém land/
snó fall/ í det/ blý still a/ há vet/ skúgg or/
brótt as på/ káj en/
simono
simono diras:
2011-10-09 18:43
Se oni akceptas tiun korseton, tio kondukas al traduko kiel sekve:

==============

Nigraj bildkartoj

Kalendaro plenplena, onto nula.
Kablo zumas popolan kanton orfan.
Neĝo falas en maron mutan. Ombroj
luktas sur kajo.

Iam venas mezuri homon Morto.
Forgesite, ĉar vivo plu viviĝas.
Dume oni silente kudras kaŝe
vestokompleton.

==============

Tio ne plu estas tre bela kaj povas facile tro enigmi. Aldone oni devas ellasi tro multe de la orginala teksto.

Oni ne forgesu, ke la plej multaj vortoj en Esperanto estas amfibrakoj (v-v). Trokeoj(-v) estas maloftaj kaj daktiloj (-vv) tute ne ekzistas - kvankam ene de "vestokompleto". :)

Ĉu oni vere tiel traduku?
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 19:06
Ĉar la daktiloj ne bezonas kongrui kun la vortolimoj, ili ne estas aparte problemaj en Esperanto. (Kalocsay eĉ trovas la sapfan strofon “ideale taŭga skemo” por Esperanto! [http://donh.best.vwh.net/[…]/metriko.html])

Eĉ se via “korseta” versio laŭ via propra gusto estus pli ”malbela”, ĝi nun estas senkompare pli proksima al la originalo en ĉiu rilato. (Kvankam la piedoj en la versoj ja ankoraŭ venas en alia ordo.)

Koncerne formfidelon kaj enigmecon, kaj kiel oni traduku: Nu, mia persona opinio estas, ke oni memkompreneble strebu esti laŭeble fidela al la originalo forme kaj certe ne estu nek pli nek malpli ”enigma” ol ĝi enhave!
simono
simono diras:
2011-10-10 00:36
Ho jes, mi mismetis la aĉan damnan daktilon!

Nigraj bildkartoj

Kalendar' plenplena, estonto nula.
Kablo zumas kanton sen lando hejma.
Neĝas maren. Plumbas silento. Kaje
ombroj baraktas.

Vivomeze Morto mezuras homon.
Forgesitas, vivo viviĝas plue.
Sed kudrite kaŝe, atendas via
vestokompleto.
simono
simono diras:
2011-10-11 15:55
Min ne mirigas, ke Kaloĉajo ŝatis sapfojn kaj tiel ankaŭ daktilojn.

Lia propra nacilingva familia nomo estas daktilo!
edmundo
edmundo diras:
2011-10-11 16:25
Verŝajne tio dependas de la vidpunkto. Laŭ mia kompreno, oni unue aplikis la terminon "daktilo" al versoj en la antikva greka, en kiuj oni mezuris silabojn laŭ ilia pezo, ne laŭ la akcento. Ankaŭ en la moderna hungara eblas mezuri silabojn tiel. Supozeble la unua silabo de "Kalocsay" estas malpeza, kaj la lasta estas peza; pri la meza mi ne scias.
simono
simono diras:
2011-10-11 20:54
Ĝuste pro tiaj pripensoj - nome ke saproj uzas metrikon de pezo kaj ne de akcento, mi ne vere volis akurate kopii la ritmon de la originaloj de Ŝtormo kaj Nigraj Bildkartoj. Sed aliflanke mi fine tamen faris tion.
fritzon
fritzon diras:
2011-10-12 09:38
Mi simmple ne sukcesas kompreni la logikon de tiu rezonado. Ja neniel gravas, kiel oni *nomas* la metron de la originalo – en ĉi tiu okazo, ĉu Tranströmer pravis aŭ ne, kredante povi priskribi siajn proprajn versojn kiel “sapfajn”, eĉ se la piedoj estas akcentaj. Kio gravas, estas ke liaj versoj havas regulan kaj striktan metran strukturon, kaj ĝuste tiun metron – kaj ne iun alian, arbitre elektitan – serioza tradukanto memklare strebu reprodukti en la cellingvo, se entute nur eblas. Kaj svedajn akcentajn piedojn ja eblas imiti en Esperanto tute normale.
simono
simono diras:
2011-10-12 10:21
Kun nomo "Per" mi iel supozas, ke por vi la metriko de la poemoj estis evidenta.

Mi devis skandigi, mem skandi mi ne kapablis. Eble pro tio mia hezito. ;)

Fakte oni tute ne traduku poezion el lingvo, kiun oni ne mem scipovas. Normalokaze mi ne rompas tiun regulon. Kial mi tamen rompis ĝin tie ĉi, mi mem ne komprenas.

Egale kial, mi tre dankas al ĉiuj, kiuj helpis min, ĉar sen tia helpo - skande kaj pratraduke - miaj du tradukoj ne eblus.
fritzon
fritzon diras:
2011-10-12 11:02
Vi longe pensis, ke la svedaj originaloj fakte povus esti verkitaj per piedoj baziĝantaj sur longeco, laŭ strikte antikva modelo – ĉu tiel? Nu, en tiu okazo mi komprenas tujan rezignon! Tia metriko en la sveda estus same mortnaskita, kiel la tiudirektaj provoj de Kalocsay en Esperanto. Tro subtilaj kaj tro dependaj de individuaj elparolkutimoj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-11 23:11
Kalocsay prononcighas kvarsilabe, ka-lo-cha-i. Kvar mallongaj. En la hungara ni mezuras silabojn lau longo, efektive ne lau akcento. Chu ekzistas nomo por piedo kvarsilaba, kvarmoraa? Mi dubas, au ne memoras. Chiuokaze, la nomo Kalocsay ne estas metebla en hungaran heksametron.

amike
Istvan Ertl (spondeo plus trokheo)
Gerrit
Gerrit diras:
2011-10-12 13:33
Tiu piedo nomighas en la klasika metriko - Grekavorte - prokeleusmatikós: mallonga mallonga mallonga mallonga. Oni distingas en la versoj mem inter prokeleusmatikós en descenda formo: ekzemple Latina calefacit kun vortakcento sur la unua a [cálefacit], kaj prokeleusmatikós en ascenda formo: ekzemple beneficium, cxe kio la unuaj kvar silaboj -benefici- estas cxiuj mallongaj kun vortakcento sur la unua i [benefíci]um.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-10-12 13:43
pardonu la x-ojn. Mi tro haste forsendis.
La versformon mi trovis en Friedrich Crusius - Römische Metrik - eine Einfürung (ENKONDUKO!!!!) de 148 paghoj! Libro el 1961, München.
simono
simono diras:
2011-10-12 14:53
Por esti honesta, mi poeziemulo havas jam sufiĉe da problemoj memori la nomojn de la pli popularaj piedoj. Nun venas la inspirdona "proceleŭsmatiko". Kaj eĉ dudirekte - monten kaj valen.

Ho ne!
Gerrit
Gerrit diras:
2011-10-12 16:54
Imagu, ke tiu libro pri Latina poeziarto sin titolas nur Enkonduko... La Greka klasika metriko estas pli komplika.
Esperantistoj jam konfuzighis de la simpliga "Parnasa Gvidlibro" de Kalocsay kaj Waringhien
Nu, chio sialime...
simono
simono diras:
2011-10-12 20:01
Oni ne supertaksu sian limmon. :) De la "Parnasa Gvidlibro" mi lernis multe.

Ĉe mi du libroj estas en plene kaduka kaj jam disfala stato. Temas pri PG - tiam antaŭ dek jaroj pro la inversa vortaro - kaj la tiama PIV. Ambaŭ estas pli kiel aroj de paĝoj ol libroformaj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-12 16:47
Koran dankon pro la klerigo, Gerrit!

amike
István Ertl
simono
simono diras:
2011-10-08 11:36
Nigra bildkarto

Almanaĥoj plenskribitaj, estonto nekonata.
Dratoj zumas popolkantojn orfe sen hejmlando.
Neĝo maren fale ŝvebas, ondas plumbo-mute.
Ombroj luktas flagre sur la kajo.

Venas iam Mort' vizite, meze de la vivo,
Mezuradas mortemulojn, tamen forgesiĝas.
Vivovojo daŭras plu, sed fone silenteme
Vestkompleton finan - preta oni tajlas.

=======

Nu jes. Eblus. Evidente ĝi havas tro da piedoj. :)






gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-10-09 14:17
Kaj vi forgesis la sapfan metrikon.
simono
simono diras:
2011-10-09 14:45
Fakte mi ignoris ĝin. Aldone mi legis, ke temas pri metriko bazanta sur longeco, ne akcento. Iomete malfacila afero en lingvo, kie ĉiuj vokaloj estas - almenaŭ teorie - samlongaj.
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 16:44
La originalo de Tranströmer en siaj sapfaj strofoj aplikas piedojn akcentajn, kiel normale en la sveda kaj en Esperanto. Serioza tradukanto do trankvile povas fari same en nia lingvo, kiel Sten Johansson jam faris en sia laŭ mi tre sukcesa lasta versio de “Ŝtormo”, legebla en tiu ĉi fadeno.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-08 13:01
Mi komencas travidi eblan manieron atingi brilan tradukon de iu ajn teksto: oni traduku ĝin (la poemon, la mallongan prozaĵon...) iel ajn (ne tro zorgu pri gramatiko) k poste kvazaŭ preterpase publikigu ĝin ene de komento de LF.

Tuj amaso da lertaj (tiu adjektivo malhavas ironion) homoj ĵetos sin al polurado aŭ kompleta retradukado - k jen, vi havos "vian" brilan tradukon!
simono
simono diras:
2011-10-08 14:58
Ne, ne estas precize tiel simpla afero, kiel vi priskribas tion. Oni bezonas kiel ekirbazon tre akuratan kaj precizan unuan tradukon - specife tiam, kiam la fintradukanto ne scipovas la lingvon de la originalo. Fakte oni bezonas aldone vere vortopan, do vorton post vorto, tradukon. Aldone oni bezonas komentojn pri la emociojn, kiujn specifa vorto eble alvokas.

Okaze de la Svedaĵoj ni havis tion nur parte. Fakte mi devis konsulti vortaron por praktike ĉiu Sveda vorto ĉeestanta en la poemoj, kvankam unuaj tradukoj jam estis. Alivorte, traduke, la ĝenerala signifo estis havebla, sed ne nepre la signifojn kaj eblaj emociajn efikojn de la unuopaj vortoj.

Okaze de la Sveda mi povis pretigi poluritan tradukon. Sed la lingvo parencas iomete al la Germana kaj aldone, mi iam almenaŭ malfermis lernolibron pri la Sveda. Aldone la alfabeto ne kreis iujn problemojn. Mi povis serĉi la Svedajn vortojn en sufiĉe bona kaj ampleksa ĉelinea vortaro.

(Se temus ekzemple pri la Japana, status tre alie.)

Aldoniĝis kelkaj problemoj pri Esperanto mem - "sorpoj" ktp.

Lastvice, ĉi-momente mi transloĝiĝas kaj - eble strange - havas ege multe da tempo. Aliflanke, mi ne havas solan E-libron ĉemane. Ĉio troviĝas en iuj kestoj kaj sakoj staplitaj en garaĝo sub amaso da aliaj kestoj. Do mi survojas senpive - danĝerega vojaĝado.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-08 16:51
> Ne, ne estas precize tiel simpla afero, kiel vi priskribas tion.

Mia komento evidente estis nur ŝerca - aŭ duone ŝerca.
simono
simono diras:
2011-10-08 19:09
Sed tion ni jam iomete konas el s.c.e. Se iu petas pri traduko deko da homoj okupiĝos pri ĝi.
Sten
Sten diras:
2011-10-09 12:49
Simono: > mi iam almenaŭ malfermis lernolibron pri la Sveda

Kara Simono. Se vi iam havos okazon refoje malfermi ĝin, vi eble rimarkos, ke la finaĵo -n ĉe la plej multaj vortoj markas difinitan formon de singularo. Nur ĉe vortoj neŭtraj ĝi markas difinitan formon de pluralo, sed tia kazo ne aperas en ĉi poemo.
simono
simono diras:
2011-10-09 15:06
Bonvolu diri prefere, kie mi erare metis pluralojn.

En miaj "finaj versioj" de "Ŝtromo" kaj de "Bildkarto nigra".

Evidente, jen simpla korektaĵo.

Cetere, iu diris, ke almenaŭ "Ŝtormo" estu Sapfa metriko.

"Bildkarto nigra" tamen laŭŝajne ne.




simono
simono diras:
2011-10-09 15:22
Ŝajnas ke mia plurala misaĵo trafas nur "Bildkarto nigra".

Almanaĥoj
Dratoj
Popolkantoj

Ĉu?

En "Ŝtormo" ĉiuj miaj pluraloj estas ĝustaj, ĉu?

Stelfiguroj
Arboj
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 16:30
Kiel Gunnar Gällmo jam atentigis supre, ankaŭ “Svarta vykort” estas verkita strikte laŭ sapfa metro, kio evidentiĝas per la jena versaranĝo:

I
Almanackan fullskriven, framtid okänd.
Kabeln nynnar folkvisan utan hemland.
Snöfall i det blystilla havet. Skuggor
brottas på kajen.

II
Mitt i livet händer att döden kommer
och tar mått på människan. Det besöket
glöms och livet fortsätter. Men kostymen
sys i det tysta.
simono
simono diras:
2011-10-09 16:36
Do:

trok trok dakt trok trok
trok trok dakt trok trok
trok trok dakt trok trok
dakt trok

Do mi havas iomete da laboro ankoraŭ antaŭ mi. :) Ne sciante la Svedan, mi ne ekkonis la ritmon.
Jorge
Jorge diras:
2011-10-08 15:02
Oni ankaŭ anstataŭigu oficialan vorton kiel "almanako" (de jardekoj sidantan en la vortaro de Kabe, PV, PIV kaj NPIV) per "*almanaĥo".
simono
simono diras:
2011-10-08 18:59
Multaj k-vortoj estas efektive ĥ-vortoj. Al tiuj apartenas almanaĥo. La PIV-istoj simple tro maldiligentis por registri ĉiujn.

Kaj honeste, vi ne kredas, post kiam mi antaŭ 10 jaroj eltrovis por miaj tiamaj tiparoj novspecan tipon "ĥ" kun la ĉapelo pli malsupre rekte super la "n" kaj ne plu supre super la "|", ke mi nun emos rezigni pri tiu ĉi litero! Vere. Ne post pretigo de 120 ĥ-oj en 30 tiparoj kun 4 fasonoj. Tion vi komprenu! :)

Mi defendos niajn ĥ-ojn ankoraŭ el la ĉerko!
Jorge
Jorge diras:
2011-10-09 15:49
Fatraso. La vorto "almanako" kun _k_ estas oficiala kaj tia ĝi sidas de epokoj (ne de *epoĥoj), kiel menciite, en la vortaro de Kabe, PV, PIV kaj NPIV.
akueck
akueck diras:
2011-10-09 22:26
Prave, Jorge. Al la oficiala "almanak'" estas "*almanahh'" formo nova, kiu estas pravigebla nek per ia Akademia aprobo nek per internacieco. Tial (kaj ne pro ies maldiligenteco) tiu formo nova ne aperas en vortaroj kaj ne estu uzata.

Alie statas pri aliaj vortoj, kiuj estis oficialigitaj kiel paralelaj formoj, ekzemple "arhhiv'"/"arkiv'" kaj "tehhnik'"/"teknik'", au al kiuj estis oficialigita poste paralela formo, ekzemple "kemi'" (al la Fundamenta "hhemi'"). Tiajn hh-ojn oni prave povas defendi el la cherko au el kio ajn.
simono
simono diras:
2011-10-09 22:46
Ŝtormo en tetaso! La almanaĥo - laŭkonsile - ĵus kalendariĝis.
Sed mi mem ne scias kie.

De du poemoj mi havas intertempe tri versiojn - unuan, duan, "finan" - kaj nun eĉ du pliajn - malnetaj ankoraŭ, sed prefekte laŭ la metriko de la originalaĵoj. Post finpolurado estos du pliaj, supozeble vere finfinaj.

Mi ne plu tiom certas, ke Franko aprezos ĉion ĉi. Mi jam rubaĵigas lian kondolencan paĝon. Speciale pro tio, ke unu versio firtas pluralojn, kie ili ne ekzistu! Kaj okaze de unu titolo - jen la malo. Mi metis singularon, kie apartenas pluralo!

Estas eble iomete tro ambicie traduki poemon el lingvo, kiun oni plenperfekte NE regas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-08 15:13
Vikitraduko!

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-10-08 14:27
Bildkarto nigra

Almanaĥoj plenskribitaj, estonto nekonata.
Dratoj zumas popolkantojn, orfoj sen hejmlando.
Neĝo maren fale ŝvebas, ondas plumbo-mute.
Ombroj luktas sur la kaj', flagre ĉe marrando.

Venas iam Mort' tajlore, meze de la vivo,
elmezuri siajn homojn - baldaŭ forgesiĝas.
Vivo plu viviĝas nun, sed dume silenteme,
vestkompleto nur por vi - sekrete finkudriĝas.

=================

Iom tro da piedoj, sed proksima al la originalo. Denove laŭ la recepto, kiun mi jam uzis por "Ŝtormo". Mi esperas per tiom da ritma reguleco ne esti banaliganta la poemon.
simono
simono diras:
2011-10-09 12:12
Bildkarto nigra

Almanaĥoj plenskribitaj, estonto nekonata.
Dratoj zumas popolkantojn, orfoj sen hejmlando.
Neĝo falas maren ŝvebe, plumbe peze mutas.
Ombroj luktas sur la kaj'.

Vivmeze, iam, venas Mort' vizite
almezuri vestojn. Forgesiĝas la tajlor',
Vivo plu viviĝas. Sed dume silenteme
vestkompleto kudre kompletiĝas.

================

Iom da polurado, iomete malpli da piedoj, flue pli libera, kaj kompromiso inter vortopa traduko de la originalo kaj la esprima povo aŭ nepovo de Esperanto.

Nun ĝi plaĉas al mi.
simono
simono diras:
2011-10-09 15:31
Bildkarto nigra

Almanaĥo plenskribita, estonto nekonata.
Drato zumas popolkanton, orfo sen hejmlando.
Neĝo falas maren ŝvebe, plumbe peze mutas.
Ombroj luktas sur la kaj'.

Vivmeze, iam, venas Mort' vizite
almezuri veston. Forgesiĝas la tajlor',
Vivo plu viviĝas. Sed dume silenteme
vestkompleto kudre kompletiĝas.

================

Cetere, ĉu "människan" estas pluralo?
Jorge
Jorge diras:
2011-10-09 15:52
Fatraso!
simono
simono diras:
2011-10-09 16:19
Kio estas fatraso? Ĉu la traduko aŭ ĉu la originalo?
Alekso
Alekso diras:
2011-10-10 14:42
Fatraso - bela vorto
- kiom mi ĝin ĝuas,
se ĝi serpentosible
tra dentfendoj bruas

Ĝojas mi interne;
vere vorto bela
por recenz' preciza:
"Fi; fatras' sencela!"
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 16:08
La titolo “Svarta vykort” estas plurala = “Nigraj bildkartoj”. (Ĉiu el la du strofoj do reprezentas po unu bildkarton.)

“Människan” = ”La homo”
simono
simono diras:
2011-10-09 16:23
Interese.

Kiel tekstus la singularo de "Svarta vykort"?

Mi konfesu. Mi ne scipovas la Svedan. :)
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 16:25
Nigra bildkarto = Ett svart vykort
simono
simono diras:
2011-10-09 16:31
Cetere, ĉu temas pri "almanako"? Aŭ ĉu pri simpla kalendaro aŭ rendevuaro aŭ io alia moderna?

Mi prenis "almanako", ĉar ĝi pli bone respondas al "estonto". la Sveda vorto signifas laŭŝajne kaj "almanako" kaj "kalendaro".

Cetere, mi iomete miris pri "kablo". Fakte zumas nur superteraj dratoj streĉitaj inter mastoj.
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 17:12
Mi tradukus per (poŝ)kalendaro, ĉar tiu estas la kutima kaj ĉiutaga signifo de la sveda “almanacka”. Ĝi do ŝajne estas plennotita per ontaj rendevuoj kaj farotaĵoj, do intencoj por la estonteco.

Koncerne la kablon, ĉu ne eble povus temi pri blanka bruo el ia aparato, aŭ io tia?
simono
simono diras:
2011-10-09 17:24
Jen hiso, ne zumo, ĉu?
fritzon
fritzon diras:
2011-10-09 18:06
“Nynna” estas kanteti sen vortoj. Certe, ke tio ja ofte tradukiĝas per “zumi”, sed ... Ekzakte kion Tranströmer konkrete aludis, tion mi ne scias. Mi povas nur diri, ke la blankbrua interpreto de tiu metaforo tute ne ŝajnas malebla al mi, denaska parolanto de la sveda.
simono
simono diras:
2011-10-12 10:47
Ĉu povas esti ankaŭ fona kantado de popmuzika ĥoro - "oo-ii-aa" aŭ "dubi-duba" aŭ "la-la-la" aŭ simile?

Se ne, supozeble "zumi" estas ĝusta.

"hisi" estas certe serpenta afero.

"Kablo zumas" memorigas min pri itala vilaĝo, kie oni ĉie muntis laŭtparolilojn.

Antaŭe mi havis "Drato zumas" kaj pensis pri superteraj telefondratoj. La vento zumigas ilin. Sed ili vere nur zumas, melodion ili ne kapablas.

Evidente "muĝi" estus tro leonece forta.

Sed, repense, "Kablo blekas" ne estus malbone. La leganto povus poste mem cerbumi pri tio, kiel kabloj, tute ĝenarale, kutimas bleki. :) Sed "bleki" entenus ĉi-okaze eble ion negativan, aĉigan.

Cetere, kiel Svedlingvano kaj Esperantlingvano, ĉu vi taksas miajn du tradukojn sufiĉe aŭtentaj?
simono
simono diras:
2011-10-12 10:53
Kriĉ! Mi denove tajpas tro rapide.

... "tute ĝenerale" ...
simono
simono diras:
2011-10-12 11:03
Cetere, al mi mem ne vere plaĉas "glaŭka kastelo". Eble "burgo verdnigra" estus pli bone.
fritzon
fritzon diras:
2011-10-12 11:43
Mi pensas, ke “hisi” estas suprenigi flagojn kaj velojn, dum serpentoj ktp “siblas”.

Mi dirus, ke viaj finfinaj versioj estas tute respektindaj alproksimiĝoj, forme kaj enhave. Mi ne pretendus povi fari pli bone mem.

Mi persone preferus “burgo verdnigra” en la koncerna loko.
 
simono
simono diras:
2011-10-12 13:00
"hisi flagon", "hisi flagon", "hisi flagon"!
"siblas serpento", "siblas serpento", "siblas serpento"!

Eble nun mi lernis tion. Fakte mi hontas pri mia mensa "blackaŭto". Evidente mia denaska Angla iel dereligis min.

Mi metos "burgo verdnigra".
simono
simono diras:
2011-10-09 16:17
Bildkartoj nigraj

Almanaĥo plenskribita, estonto nekonata.
Drato zumas popolkanton, orfo sen hejmlando.
Neĝo falas maren ŝvebe, plumbe peze mutas.
Ombroj luktas sur la kaj'.

Vivmeze, iam, venas Mort' tajlore
elmezuri homon. Forgesiĝas la vizit',
vivo plu viviĝas. Sed dume silenteme
vestkompleto kudre kompletiĝas.
simono
simono diras:
2011-10-09 19:43
"li nur silente" estu

"-vv / -v"

sed fakte oni emas legi

"v- / v-v"

eĉ kun cezuro post "nur".

Hmm. :)

Sed ĝi bele fluas.
msandelin
msandelin diras:
2011-10-08 21:49
Legu mian ĵus publikigitan blogaĵon, inspiritan de la okazaĵoj de la lastaj tagoj kaj de tiu ĉi diskuto

http://mariasandelin.wordpress.com/[…]/
simono
simono diras:
2011-10-08 23:00
Cetere, mi donas principe al ĉiuj plenan kopirajton pri ĉiu ajn Esperantaĵo de mi. Oni menciu nur mian nomon. Evidente, okaze de traduko oni devas ankaŭ atenti pri la kopirajta situacio de la praversio.
simono
simono diras:
2011-10-12 13:05
Ŝtormo

Voje jen embuskas prakverko granda -
kvazaŭ alko ŝtona, kornaro kronas
mejlvastaĵon antaŭ septembro-mara
burgo verdnigra.

Norda ŝtorm'. Sezono de ruĝaj sorpoj.
Se sendorma nokto, vi aŭdas kiel
sia-ĉele stamfas stelaroj stale,
volbe la arbojn.


Nigraj Bildkartoj

Kalendar' plenplena, estont' vakua.
Kablo zumas kanton sen lando hejma.
Neĝas maren. Plumbas silento. Kaje
ombroj baraktas.

Vivomeze Morto colprenas homon.
Forgesitas, vivo viviĝas plue.
Sed kudrite kaŝe, atendas via
vesto-kompleto.

===============================

Storm

Plötsligt möter vandraren här den gamla
jätteeken, lik en förstenad älg med
milsvid krona framför septemberhavets
svartgröna fästning.

Nordlig storm. Det är i den tid när rönnbärs-
klasar mognar. Vaken i mörkret hör man
stjärnbilderna stampa i sina spiltor
högt över träden.


Svarta vykort

Almanackan fullskriven, framtid okänd.
Kabeln nynnar folkvisan utan hemland.
Snöfall i det blystilla havet. Skuggor
brottas på kajen.

Mitt i livet händer att döden kommer
och tar mått på människan. Det besöket
glöms och livet fortsätter. Men kostymen
sys i det tysta.