Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Ligoj / E-planedo: retaj taglibroj en unu loko

E-planedo: retaj taglibroj en unu loko

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-05 21:47
Ĉiun tagojn en la reto aperas dekmiloj da novaj blogoj - retaj taglibroj. Laŭ freŝa statistiko, jam pli ol tri mil el tiuj estas en Esperanto. La statistiko ne ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna. Tamen estas evidente, ke apenaŭ iu plu havas tempon regule legi ĉiujn esperantlingvajn blogojn. Iuj el la plej interesaj esperantlingvaj blogoj nun estas legeblaj en unu loko, en E-planedo. En la nova planedo oni povas vagi de pluva Irano tra suda Koreio al suna Kolombio - kaj kompreneble legi novaĵojn de Libera Folio.

La ligoadreso estas: http://e-planedo.kerno.org/

arkivita en: