Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Ligoj / Interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Mickiewicz

Interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Mickiewicz

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-09 11:47
La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) regule aranĝas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startis en la vintra semestro de la studjaro 1998/99. La unuaj studentoj finis siajn studojn en septembro 2002. Ĉiun trian jaron eblas komenci la studojn. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto.