Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Saluton - ĉampiono de jardeko!

Saluton - ĉampiono de jardeko!

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-15 12:11 Osmo Buller
Dum la jaroj 1989-2000 la klientoj de la Libroservo de UEA povis elekti inter pli ol 5 000 titoloj. UEA statistikis, kiujn el ili plej ofte trafis la elekto. Plej multe estis venditaj vortaroj, lernolibroj kaj nefikciaj verkoj pri Esperanto. Kun permeso de la aŭtoro, ni republikigas la artikolon el la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto de la jaro 2001.
Ĉiujare nia revuo publikigas la furorliston de la Libroservo de UEA pri la vendoj dum la antaŭa jaro. Tiu tradicio daŭras de jardekoj. Longe la jaraj listoj konsistis nur el titoloj en ordo de ilia populareco. Ekde 1992 aperas ankaŭ la venditaj nombroj, kio certe faris la listojn multe pli informdonaj. Espereble la nombroj ankaŭ orientas la eldonistojn, precipe komencantajn, pri la dimensioj de la merkato. UEA estas la plej granda librejo en Esperantujo, okupante almenaŭ trionon de la tuta merkato. Tial ĝi sentas ankaŭ apartan respondecon pri la merkato, ekde la momento, kiam eldonistoj faras siajn decidojn. UEA ne povas rekte influi la decidojn de aliaj, sed ĝi liveras i.a. statistikajn informojn, kiujn la aliaj devus zorge studi.

La farado de furorlistoj estis temporaba laboro, kiam oni ankoraŭ notis mane ĉiun vendon sur la karton de la koncerna titolo. Por statistiki necesis adicii la ciferojn de ĉiu karto. En 1989 la administrado ekokazis komputile. Kiam oni fakturas mendon, la komputilo registras ĉiun unuopan vendon en la “konto” de la varo. Post la jarfino la komputilo kompilas jaran vendostatistikon, sed ĉar ĉiuj indikoj restas en ĝia memoro, eblas statistiki ankaŭ pli longan periodon. Sekve ni uzis tiun eblecon kaj nun prezentas liston de 100 plej furoraj libroj kaj 12 plej furoraj diskoj kaj kasedoj dum la 12-jara periodo 1989-2000. Ni lasis ekster la kalkulo insignojn, glumarkojn k.a. etaĵojn, kaj libretojn kun prezo sub 1 eŭro.

La jaraj listoj ĉiam estas du: pri totalaj vendoj kaj pri unuekzempleraj vendoj. Tio celas doni iom pli bonan bildon pri la efektiva populareco de la titoloj. La listoj de totalaj vendoj estas iom misgvidaj, ĉar parto de la varoj plur-ekzemplere venditaj al aliaj libroservoj ne estas jam samjare pluvenditaj al individuaj klientoj. Unuekzempleraj aĉetoj de individuoj donas pli bonan ideon pri la verŝajna furor-ordo en la tuta merkato dum la jaro. Pri longa periodo tia “helpstatistiko” ne necesas, ĉar la proporcio de ekzempleroj, kiuj restis en la stoko de aliaj libroservoj post la periodo, estas neglektinda.

Lerniloj en ĉefa rolo. La ĉampiono de la lastaj 12 jaroj estas la lernolibro Saluton! Esperanto aŭtodidakte de Audrey Childs-Mee. La vendita nombro, 3233, konsistis el tri sinsekvaj eldonoj. Same ankaŭ ĉe aliaj libroj, de kiuj oni vendis el pli ol unu eldono, ni adiciis ĉion en unu nombron, ĉar nun interesas nin la populareco de titoloj kaj ne de unuopaj eldonoj. Problema tiurilate estas Pasporta Servo de TEJO. Ĝiaj jaraj eldonoj fakte estas malsamaj libroj enhave kaj paĝonombre, kaj ili ĉiuj devus esti aparte listigitaj. Anstataŭ montri aparte dekon da ĝiaj eldonoj en nia listo, ĉiu kun 300-400 ekz., ni preferis kunigi ankaŭ ilin en unu eron.

Eblus longe komentarii la liston kaj filozofumi pri apartaj trajtoj kaj problemoj de la Esperantaj eldonado kaj merkato. Tio restu por alia okazo. Mi rezistas ankaŭ la tenton dispartigi la liston laŭ kategorioj kaj lasas tion al la interesitoj mem. Tamen, eĉ ne necesas nombri por konstati, ke lerniloj, legolibroj, vortaroj k.a. prilingvaj libroj abunde reprezentiĝas. Tiel ankaŭ devas esti, ĉar tiu parto de nia libromerkato bazas la estontecon de nia lingvo. Cetere, en naciaj lingvoj aperis vortaroj kaj lerniloj, kiuj en siaj landoj vendiĝis en iom grandaj kvantoj sed de kiuj en nia listo aperas nur kelkaj, nome tiuj kiuj trovis aĉetantojn internacie.

UEA estas la eldonisto kun plej multe da titoloj en la listo de libroj: 38 el 100. Inter la diskoj kaj kasedoj estas nur unu de UEA, kasedo por Saluton!, kiu certigis duoblan ĉampionecon por tiu brila lernilo. La proporcio de UEA ĉe libroj estus iom malpli granda, se eblus statistiki la vendojn de ĉiuj libroservoj kune. La ciferoj de la UEA-libroj montras komplete, kiom da ili vendiĝis dum la tuta periodo, sed tiuj de la aliaj nur la parton, kiun vendis UEA. Komuna statistiko de ĉiuj vendistoj bedaŭrinde ne estas farebla, sed eĉ se ĝi estus, la unua duono de la nuna statistiko apenaŭ ŝanĝiĝus. Granda plimulto de la nuna listo troviĝus ankaŭ en la komuna listo.

Malrapida merkato. Malrapideco estas apartaĵo de nia merkato. Komercaj vendejoj ne tenus sur siaj bretoj samajn varojn same longe kiel ni. En nia 12-jara listo la plej aĝa estas La vivo de la plantoj, eldonita de Stafeto en 1957. (Kaj 103 ekz. de ĝi plu atendas aĉetonton!) Ses estis eldonitaj en la 60-aj jaroj: la Zamenhofa Hamleto (1964), Karlo (1968), kaj la Stafeto-libroj Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962), 33 rakontoj (1964), Norda naturo (1967) kaj Libro de amo (1969). Kelkaj titoloj de Stafeto cetere troviĝas en la listo pro tio, ke en la 80-aj jaroj ili longe restis ekster la merkato, ĝis UEA en 1989 aĉetis de J. Régulo lian tutan stokon kaj povis resurmerkatigi ilin. Longan foreston sekvis vigla vendo-ondo.

UEA daŭre vendas ankaŭ librojn de antaŭ la dua mondmilito. Finnlando havas la duban honoron de devenlando de la plej malnovaj: la teatraĵo La botistoj (A. Kivi) kaj la romano La batalo pri la domo Heikkilä (J. Linnankoski) el 1919. Kun resp. 19 kaj 24 ekzempleroj ili ne povis revi pri loko en la plej furora cento, sed ili ankaŭ ne bezonas honti: ĉirkaŭ 300 titoloj trovis eĉ ne unu aĉetemulon.

Fine: la mona sumo de la vendoj en 1989-2000 estis 1 479 895 eŭroj (3 261 260 guldenoj).

Osmo Buller


La furor-listo de la jaroj 1989-2000


Libroj
(ekzempleroj-titolo-prezo en eŭroj)
3233 Saluton! lernolibro de A. Childs-Mee r 10,80
3138 Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO r 10,80
2075 Gerda malaperis! Claude Piron 3,90
1532 Plena Analiza Gramatiko de E-o, Waringhien/Kalocsay r elĉ.
1490 Faktoj kaj fantazioj, legolibro, M. Boulton r 13,80
1448 Nova Esperanta krestomatio, red. William Auld r 12,30
1398 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, gvidilo r 3,00
1142 Proverbaro esperanta, L.L. Zamenhof 7,50
1069 Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo r 7,20
1049 Winnie-la-Pu, A.A. Milne r 12,30
1011 Monumente pri Esperanto, Hugo Röllinger r 7,50
988 La danĝera lingvo, Ulrich Lins 24,00
937 La fenomeno Esperanto, William Auld r 7,20
922 Esperanto for beginners, Montagu C. Butler 1,80
902 Diccionario de bolsillo, J. Paluzie-Borrell 6,00
842 La Sankta Biblio elĉ.
833 Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt r 7,50
785 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny/Uderzo 9,00
780 Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, John Wells r 5,70
752 Asteriks kaj Kleopatra, Goscinny/Uderzo 9,00
742 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, Tibor Sekelj r 4,80
722 Esperanto: lingvo, literaturo, movado, P. Janton r 7,20
714 Vivo de Zamenhof, Edmond Privat 9,60
705 Lingvo kaj vivo, eseoj de Gaston Waringhien r 12,30
684 Fundamenta krestomatio, L.L. Zamenhof r 12,30
671 La bona lingvo, Claude Piron 12,00
653 Originala Esperanta bildvortaro, Sylla Chaves 9,90
652 Tendaraj tagoj I, lernolibro, Stefan MacGill 5,70
600 Dictionnaire de poche, poŝvortaro franca 5,40
595 La nigra insulo, bildrakonto de Hergé 10,20
595 Esperanta antologio, red. William Auld r 12,30
584 Metodiko de la Esperanto-instruado, R. Raku«a r 6,00
558 Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, M. Boulton elĉ.
555 Esperanta Bildvortaro, R. Eichholz elĉ.
552 Lasu min paroli plu! Claude Piron 9,00
519 Kiel diskonigi vian asocion, red. Mark Fettes r 2,15
515 El la vivo de bervala sentaŭgulo, Louis Beaucaire 6,90
512 Paŝoj al plena posedo, legolibro, William Auld 12,00
508 Jubileo, memorlibro pri la Jubilea Jaro, red. M. Fettes r 3,00
500 Concise Esperanto and English Dictionary, J. Wells 25,80
492 La aboco de tempoplanado, Lothar J. Seiwert r 2,10
473 Kio ni estas kaj kion ni celas? pri Praga Manifesto r 5,40
470 Asteriks kaj la normanoj, Goscinny/Uderzo 9,00
461 La eta princo, A. de Saint-Exupéry elĉ.
458 Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, Leah Levin r 9,90
458 Vere aŭ fantazie, Claude Piron 12,90
444 De vilaĝo al ĉefurbo, Gbeglo Koffi r 3,60
441 Tendaraj tagoj II, lernolibro, Stefan MacGill 6,90
435 Plena vortaro de Esperanto kun suplemento 24,00
430 Fundamento de Esperanto, L.L. Zamenhof 12,00
433 Nova testamento de… Jesuo 3,90
412 ...kun siaspeca spico! Raymond Schwartz 9,00
401 Plena Ilustrita Vortaro de E-o, G. Waringhien 75,00
399 Mil unuaj vortoj en Esperanto, Heather Amery 12,00
398 Vivo de d-ro L.L. Zamenhof en bildoj, H. Thien 12,00
388 Kalevala 12,30
379 Ĉu li venis trakosme? Johán Valano 7,80
371 Laŭdo de l' stulteco, Erasmo de Roterdamo r 9,00
371 Vortaro Esperanto-suahila, Jan Knappert r 7,50
366 Norda naturo, poemaro, Hilda Dresen 3,90
355 Pajleroj kaj stoploj, William Auld r 16,50
353 Ili kaptis Elzan! Johán Valano 9,30
349 La tuta Esperanto, Henrik Seppik 7,50
349 Al lingva demokratio, Nitobe-aktoj, red. Fettes/Bolduc r 10,20
329 Libro de amo, P. Peneter k G.P. Peneter 6,00
317 Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun r 6,30
311 Hamleto, reĝido de Danujo, Shakespeare 9,00
310 Ĉu vi parolas tendare? lernolibro, Corsetti/La Torre r 4,80
309 Vetero kaj klimato de la mondo, D. Riley/L. Spolton r 7,80
306 Praktika bildvortaro de Esperanto elĉ.
300 Pocket Esperanto Dictionary, Andrew McLinen 15,00
299 Aventuroj de pioniro, Edmond Privat 13,50
299 The Nixon Esperanto vocabulary 5,40
297 Aktoj de la Akademio III: 1975-1991 6,00
297 La vivo de la plantoj, Paul Neergaard 6,90
292 Viktimoj, romano, Julio Baghy 9,00
288 33 rakontoj, E-a novelarto, red. Rossetti/Szilágyi 21,00
287 Cigana romancaro, F. García Lorca 3,00
281 Esperanto; Textbook of the International Language 4,50
281 Patrina koro, rakontaro, Nevena Nedelĉeva 1,80
277 Muminvalo, Tove Jansson 12,00
275 La granda Meaulnes, Alain Fournier 4,80
273 Lingva arto, festlibro Auld/Boulton, red. V. Benczik r 16,50
273 Nederlands-Esperanto-Nederlands, A.J. Middelkoop 12,00
271 Kulturo kaj teknologio, Andrew O. Urevbu r 6,90
271 Liza kaj Paŭlo, Reto Rossetti 7,50
269 Divenu do, kion mi faras! bildlibro de Unesko 11,70
265 Infoduktoj, Luc De Brabandere r 2,70
262 Al nova internacia lingvopolitiko, Edward Symoens r 3,30
261 Esperanto: language, literature, community, P. Janton 13,50
257 Marta, Eliza Orzeszko, trad. L.L. Zamenhof 12,00
253 Lito apud la fenestro, rakontoj de Betty Salt r 4,80
253 Oportuna vortaro de ordinara E-o, V. Setälä 6,00
252 Ĉu ŝi mortu tra-fike? seksa krimromano, J. Balano 9,90
247 Nepivaj vortoj, André Cherpillod 15,30
245 Asteriks, la gladiatoro, Goscinny/Uderzo elĉ.
245 Knedu min sinjorino! komp. R. Corsetti k.a. 3,60
244 Karlo, Edmond Privat 1,20
235 Terminologia gvidilo, Heidi Suonuuti r 5,40
234 Bibliografio de disertacioj pri Eo k interlingvistiko r 9,60

Kasedoj kaj kompaktdiskoj
(ekzempleroj-titolo-prezo en eŭroj)
823 Saluton! kasedo de la lernolibro r 6,00
636 Kajto, kasedo/KD 10,20/9,90
393 Procesio multkolora, Kajto, kasedo/KD 9,85/9,90
388 Tohuvabohuo, Kajto, kasedo/KD 8,85/9,90
166 Muzik-pluvo, Akordo, KD 13,60
151 Esperanto: Tutmonda muziko, kasedo/KD 9,60/15,00
150 Vinilkosmo-kompil' 1, kasedo/KD 10,50/19,50
148 Liza kaj Paŭlo, kasedo de la samnoma libro 1,50
128 Team' en Esperanto, kasedo 9,90
121 Kantoj de l' popolo, Ĥoro Cantica, kasedo/KD 6,00/9,00
105 Israelo ne ĉesas kanti, Tova Ben-Cvi, kasedo 9,00
93 Jacques Yvart kantas Georges Brassens, KD 15,00

r indikas proprajn eldonaĵojn de UEA/TEJO. elĉ. = elĉerpita

arkivita en: