Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco

La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-06 13:28
Vladimír Váňa faris admirindan laboron tradukante la genian verkon pri idiotismo. Tamen ne senriproĉan, opinias nia recenzanto. "Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo", skribas Sten Johansson.
Jaroslav Hašek (1883-1923): Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. Tradukis Vladimír Váňa. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2004. 711 paĝoj. Ilustraĵoj de Josef Lada. 39 eŭroj ĉe la libroservo de UEA, 39,90 eŭroj ĉe la retbutiko de FEL.

Jam kiel adoleskulo mi konatiĝis kun Ŝvejk, kaj dum la paso de jardekoj mi plurfoje relegis la romanon de Hašek. Ĝi estas verko per kiu eblas konsoli sin, se la mondo ŝajnas eĉ pli freneza ol kutime. Laŭ mi, ĉi tiu romano estas funde tre optimisma verko. Tio eble povas ŝajni memkontraŭdiro. Kiel povas esprimi optimismon verko pri la senlima idioteco kaj senhomeco de milito, burokratio, hierarkio, socia aroganteco kaj prestiĝo?

La klarigo sendube troviĝas en tio, ke la persono Ŝvejk restas homo netuŝita de ĉiuj frenezaĵoj ĉirkaŭ li. Li kvazaŭ turnas al ili la postaĵon kaj restas homo. Ne pli bona ol aliaj, nur pli homa.

Ofte en romanoj kun unu protagonisto oni ekkonas la pensojn, sentojn, motivojn kaj intencojn de tiu. Ĉe Ŝvejk ne estas tiel. Male, jen kaj jen ni ekscias la pensojn kaj intencojn de flankaj figuroj. Sed Ŝvejkon ni konas nur de ekstere, per liaj agoj kaj diroj, per la situacioj en kiujn li senĉese faladas, per liaj senfinaj kaj sennombraj anekdotoj. Ĝuste en tio kaŝiĝas la sekreto de Hašek. Se li donus al ni ankaŭ la internon, la animon de sia figuro, tiu ne iĝus same fascina kaj senmorta. Nun ni, la legantoj, devas mem interpreti kaj diveni, koncepti la personecon de Ŝvejk. Ĉu li estas – laŭ siaj propraj vortoj – oficiala idioto? Ĉu li estas ruzulo, kiu nur ŝajnigas naivon? Ne eblas scii. Ĝuste pro tio li vivos plu.

Mi iam vizitis lian bierejon ”Ĉe la kaliko” en Prago kaj konstatis, ke eblas aĉeti Ŝvejkon en formo de bierkruĉo, ŝlosilingo ktp. Sed eĉ tiaj atencoj ne influas lin. Eĉ male ili iĝas kvazaŭ nova ĉapitro pri idiotaĵoj de nia epoko.

La romano de Hašek estas
satiro pri la militarismo de la kaduka Aŭstri-Hungaria monarkio en la unua mondmilito. Sed ĝia grandeco troviĝas en la fakto, ke ĝi senmaskigas ĉiun militarismon, ĉiun naciismon, ĉiun ideologion kiu volas fari el la homoj rimedon por io. La naiveco aŭ ruzeco de Ŝvejk ĉefe rolas por montri socion, kiu idiotigas normalajn kondutojn kaj normaligas idiotecon.

La romano komenciĝas en Prago je la militkomenco, kaj ni sekvas la ege kurban vojon de Ŝvejk en soldatservon, dum epizodoj ”en la ariero”, survoje al la fronto en Galicio, kaj en la tuja proksimo de tiu fronto. La aŭtoro mortis apenaŭ kvardekjara en 1923, antaŭ ol fini sian verkon, sed lia intenco estis, ke Ŝvejk travivu la militon kaj revenu al sia hejmurbo kaj ĝiaj bierejoj. Laŭ sia vojo Ŝvejk spertas amason da incidentoj, ĉar ”jam de mia naskiĝo mi havas tian misŝancon. Ĉiam mi volas ion korekti, fari bone, kaj neniam rezultas el tio io alia ol malagrablaĵo por mi kaj la ĉirkaŭuloj.” (p. 166)  Tiel li klarigas al sia estro, ĉefleŭtenanto Lukaš, ke ties kato mortigis kanarion, kiam Ŝvejk volis konatigi la du bestojn.

Efektive ne nur Ŝvejk mem eterniĝas per la rakonto. Gravuriĝas en la memoron ankaŭ pluraj el la personoj ĉirkaŭ li. Kelkaj el ili estas unudimensiaj ŝablonfiguroj, sed pluraj – kiel la menciita Lukaš – estas homoj kun individueco kaj nuancoj, kvankam la stilo ja estas burleska, ne realisma.

Esperantistoj ofte asertas,
ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Estas vero, ke per tio rezultas malpli da stultaj miskomprenoj pri aferoj en la originalo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo. Tro multaj Esperantaj tradukoj ne plenumas tiun postulon.

Troviĝas tri ĉefaj kaŭzoj de tiu manko. Unue: la Esperantaj tradukistoj tradukas al fremda lingvo, kiun kelkaj el ili regas nur meze bone. Due: kelkaj el ili tradukas ne en la lingvon de la legantoj, sed en sian favoratan variaĵon de Esperanto. Trie: ili estas amatoroj, kaj kelkaj el ili suferas de granda miskompreno pri la naturo de beletra tradukado. Tiu miskompreno konsistas el tradukado de vortoj. Tro multaj Esperantaj tradukoj averias pro tio, ke oni klopodis ”fidele” traduki vortojn anstataŭ ideojn, des pli ĉar tiuj vortoj en la gepatra lingvo katenas la Esperantan pensadon de la tradukanto.

Jam en 1934 aperis la dek unuaj ĉapitroj de Ŝvejk en Esperanta traduko de Jozefo Ŝtadler. Ties stilo nature estas iom malpli moderna ol tiu de Váňa, eventuale iomete pli nacilingve influita, ekzemple koncerne vortordon. Ĝi tamen flue legeblas, almenaŭ se juĝi laŭ tiu deko da paĝoj, kiujn mi komparis.

Vladimír Váňa vere faris admirindan laboron tradukante komplete la ampleksan verkon de Hašek. Mi tamen sentas certan ambiguon je la legado. Pliparte la stilo estas plaĉa, la lingvaĵo natura kaj la teksto legiĝas flue kaj senĝene. Sed troviĝas multaj detaloj, kiuj ŝajnas strangetaj kaj iom stumbligas min dum la legado. Kredeble pluraj el ili estas kaŭzitaj de tro forta influo de la ĉeĥa originala lingvaĵo.

Komparante la version de Váňa kun la sveda traduko, mi trovis grandajn diferencojn. Unue, la sveda traduko baziĝas sur versio, kie mankas multaj epizodoj kun ampleksoj de unu-du alineoj ĝis pluraj paĝoj. Ankaŭ kelkaj diferencoj ne povas esti kaŭzitaj de tradukaj misoj, sed de problemoj interpreti la manuskripton. Ekz. Esperante ”regiono apud Sázava” (p. 128) estas svede ”pejzaĝo en Saharo”, ”fritbulkoj” (p. 194) estas ”ĉevalinoj” kaj ”mamoj de diboĉkaduka ĉiesulino” (p. 310) estas ”lacegaj pleŭronektoj”! En aliaj kazoj tamen ŝajnas, ke kie Váňa volis traduki detale kaj laŭvorte, la sveda versio pli emas eviti malfacilaĵojn per ia ĝenerala kaj flue legebla solvo.

Krom kie temas pri evidentaj miskomprenoj, mi persone preferas la stilon de la sveda traduko. Ekz. kie ĉe Váňa oni legas ”feldkurato” la sveda vorto respondas al Esperanta ”militpastro”, ĉe ”sabeliko” (p. 96) oni trovas svede simple ”brasiko”, ĉe ”ondatro” (p. 313) aperas ”rato” kaj ĉe ”kanimuro” (p. 650) proksimume ”etulino”. La esprimo ”Malgranda, mava, banko hejmen” (p. 152), preskaŭ nekomprenebla al mi, en la sveda traduko estas ”prenu malaltvaloran karton”. Ĉe Váňa oni pafas per ”haregoj” (p. 259), dum svede temas pri normalaj ”plumberoj”. En multaj lokoj, kie la frazoj de Váňa ŝajnis al mi enigmaj, mi trovis glatan esprimon en la sveda. Ofte tiun glatecon oni pagas per malplia precizeco, sed tion mi emas akcepti, almenaŭ en multaj okazoj.

Legante la tradukon de Váňa mi notis nur jen kaj jen, kiam io ĝenis mian fluan legadon, tamen fininte la romanon mi havis jam pli ol centon da notoj. Mi ne prezentos tedan listegon, sed mencios ekzemplojn pri tipaj aferoj, kiuj ripetiĝas.

1. La parola lingvaĵo de Ŝvejk kaj aliaj plenas de aldonaj tia, tio, tiu ktp. Ili ja donas parolan karakteron al la stilo, tamen mi iom tediĝis. Kaj iufoje ŝajnas, kvazaŭ Váňa forgesis, ke Esperanto posedas ankaŭ la vorteton ”la”. Ni faris tion nian kaj pri tio cetera ni havis nenian zorgon. Tie estis tio tute facila. (p. 364). Kaj mi ricevis pro tio tian katenpunon, ĝojo tion vidi. (p. 402). Vi konas min eble de tiu bona flanko, sed kiam vi ekkonos min de tiu malbona flanko! (p. 490).

2. Anstataŭ kutima, normale uzata Esperanta vorto, Váňa trovis, konstruis aŭ inventis ion nekutiman aŭ strangan, supozeble por esti ”fidela” al iu ĉeĥa vorto. Jen kelkaj ekzemploj: ”opodeldoko” (p. 11, = io simila al linimento), ”perkelto” (p. 30, = gulaŝo), ofte aperanta ”feldkurato” (= militpastro), aro da aliaj vortoj kun ”feld-” (= milit-), ”apuntato” (p. 243, 278, = proksimume subkaporalo), ”malvirtigaĉi” (p. 568, = delogi), ”alkreskaĵo” (p, 359, 682, eble = superfluo, aldonaĵo), ”ultrakolego” (p. 673).

3. Li uzas vortojn kaj esprimojn erare aŭ nekutime. ”Viraro” (= simplaj soldatoj), ”estis ĉemane al” (p. 93, = estis helpanto de), ”alfalas” (p. 119, = okazas), ”la vojo [...] ne orfiĝis” (p. 253, = ne iĝis senhoma), ”fari lian akompananton” (p. 268, = akompani lin), ”inĝenierino” (p. 287, = inĝenieredzino), ”fine vi iras” (p. 334, = venas), ”abundas” (p. 335, = troas), ”konfiski” (p. 351, = cenzuri), ”plena da” (p. 358, = plena je), ”bontrovo” (p. 406, 607, = prijuĝo), ”lerni sin” (p. 443, = lerni), ”malodori” (p. 465, = fetori), ”kumino” (p. 555, = karvio), ”kaŭcio” (p. 609, = doto), ”staturo” (p. 625, = figuro),  ”kontinue” (p. 680, = kohere), ”mieno” (p. 681, = aspekto).

4. Kiel aliaj ĉeĥaj verkistoj li iom strange uzas infinitivojn: ”Havi ĉi tie...” (p. 323, = se ni havus ĉi tie...). ”Tiu – kaj scii, kio estas ’kepo’?” (p. 533). ”Malgranda aŭ mava ne kaj ne veni” (p. 152).

5. Kie aperas bibliaj citaĵoj kaj aludoj, Váňa ne elserĉis ilin en la Esperanta Biblio, sed tradukis la ĉeĥan version (p. 529 k.a.). Same, kie aperas proverboj, li ofte ne uzis Zamenhofan proverbon aŭ alian konatan esprimon, sed simple tradukis la ĉeĥan: ”teni la langon malantaŭ la dentoj” (p. 70, = teni sian langon en la buŝo), ”kiun atendas pendumilo, tiu ne dronos” (p. 340, = pendonto ne dronos), ”hom’ ion aranĝas, Dio tion ŝanĝas” (p. 340, = homo proponas, Dio disponas).

6. Aliajn idiomaĵojn ĉeĥajn li ŝajne tradukis laŭvorte, ne zorgante ĉu eblas kompreni ilin: ”ne lasu pendigi ion de iu al sia nazo” (p. 616, = ne lasu trompi sin), ”kuŝis en la stomako de la majoro” (p. 661, eble = ĝenis, tedis, staris al li en la gorĝo), ”vi suĉas mian sangon” (p. 668, eble = vi incitas min).

7. Diversaj alispecaj fuŝoj:
akuzativo post ”al” (p. 67, 553), ”kio signifas” (p. 138, = kion signifas), ”subskribita” (p. 198, = subskribinta), ”komencas neĝoblovado” (p. 260, = komenciĝas...), ”neniu neniam” (p. 527, = neniu iam), ”ĉirkaŭigita” (p. 552, 553, = ĉirkaŭata).
Nu, mi petas pardonon, ĉar pro la diverseco de malglataĵoj mi tamen produktis listegon...  Malgraŭ tiuj plendoj, mi do ripetu, ke pliparte la lingvo tamen fluas nature kaj ebligas ĝuan legadon de la sepcent paĝoj. La dialogoj, el kio konsistas granda parto de la verko, plej ofte estas viglaj kaj naturaj. La nerezistebla ĉarmo de la plumpa, ŝajne naiva soldato Ŝvejk aperas tre klare ankaŭ en la Esperanta versio de Váňa, kaj same elstaras la idioteco de socia sistemo, kiu idiotigas siajn civitanojn. Al nekonantoj de Ŝvejk mi proponas uzi la jenan okazon por konatiĝi kun li en ĉi tiu internacia vesto. Liaj konantoj jam scias, kiel ĉefleŭtenanto Lukaš, ke ne facilas disiĝi de li...

Sten Johansson

P.S. La eldono de Kava-Pech estas ĉiurilate bela kaj inkluzivas la klasikajn ilustraĵojn de Josef Lada, kiuj kontribuis krei la ĝeneralan imagon de Ŝvejk.
arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-02-07 11:47
Váňa ne havis sufiĉe da tempo por tralabori la tradukon, ĉar li mortis nur kelkajn monatojn post la fintraduko, antaŭ ol kontrolantoj povis tralegi la tekston. Tamen oni povas vidi evoluon, ĉar en la libro "Ne nur soldato Ŝvejk" (KAVA-PECH 1994) aperis la unua ĉapitro en traduko de Váňa kaj la kvina en traduko de Kníchal, la fina rezulto tre diferencas.

Sincere dirite, ankaŭ min iom surprizas troa uzo de "tio", kiu estas karakteriza por ĉeĥaj slangoj, sed en Esperanto estas diskutebla.

Kio koncernas elekton de vortoj, kun kelkaj kritikoj de la recenzinto mi konsentus, sed kial anstataŭ "ondatro" diri "rato", se en la originalo estas "ondatro"? Plie "rato" elvokas kroman efikon en multaj lingvoj (insidulo, kanajlo), kiun Hašek ne celis. "Opodeldoko, feldkurato" ankaŭ en la ĉeĥa originalo efikas fremde, ili elvokas la etoson de la malnova Aŭstrio, tial ilin la tradukisto konservis. "Kumino" estas por mi normala vorto, sed tute nekutima "karvio". "Konfiski" ne estas "cenzuri" kaj "perkelto" ne estas "gulaŝo".

Pri la idiomaĵoj mi konsentas, sed mi miras, ke alilingvaj kontrolantoj ne sentis ilin nekutimaj.

La esprimo "Malgranda, mava, banko hejmen" devis imiti kriojn de kartludantoj (tri kriojn, ne unu), aŭdeblajn de alia tablo. Ili devis estis kurtaj, fakte nur krioj, ne kelkvorta klarigo. Sed se ĝi ne estas komprenebla, la tradukinto tion eble ŝanĝus, se li vivus kaj estus atentigita.

La akuzativo post "al" estis preterlaso. Verŝajne estis skribite "en ĉerko en soldatan tombejon", la tradukinto poste rimarkis la ripeton de "en" kaj la duan ŝanĝis al "al", sed forgesis forigi la akuzativon.

La recenzo estas por nia tradukado tre utila, ĉar ĝi montras, kiel diference povas esperantistoj de diversaj nacioj kompreni la internaciecon kaj kiel delikate do oni devas prijuĝi tiklajn detalojn.

Miroslav Malovec
Sten
Sten diras:
2005-02-09 11:47
M Malovec diras: >>"Opodeldoko, feldkurato" ankaŭ en la ĉeĥa originalo efikas fremde, ili elvokas la etoson de la malnova Aŭstrio, tial ilin la tradukisto konservis. <<

Tre bone, sed la demando, kiun devis fari al si la tradukinto kaj la reviziintoj, estas "kion ili elvokas en Esperanto al internacia hodiaŭa legantaro?"

Al mi ili elvokas nenion, krom la bezono konsulti la glosaron.

Mi ne proponis >>anstataŭ "ondatro" diri "rato", se en la originalo estas "ondatro"<<

Mi nur atentigis pri du tradukantoj kun malsamaj strategioj, kaj klopodis ekzempli la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tiuj malsamaj strategioj.

Ĉiu tradukanto devas senĉese pesi laŭvortan fidelecon kontrau flueco kaj facila kompreneblo. Laŭ mia sperto kaj opinio, Esperantaj tradukantoj ofte donas tro fortan prioritaton al la unua, sendube pro tio, ke ili malfacile liberigas sin de la nacilingva influo.

Amike
/Sten J
Cezar
Cezar diras:
2005-02-08 17:26
Cxu Sxvejk estas idoto? Kompreneble ne!

Ke Kava Pech eldonis la libron „La brava soldato Sxvejk“ , mi ekscias nur nun, tre strange cxu? Mi mendos gxin en la retbutiko. La 39 euxrojn la libro nepre valoras. Cxar mi estas certe unu el tiuj malmultaj, necxehxoj, kiuj legis la verkon dufoje en la cxehxa lingvo, mi povas diri, ke la traduko de Vana estas bonega, se oni legas, kion Sten en Libera Folio skribas, oni eble povus havi la impreson, ke ne estas tiel. Do, mi ripetas cxi tie ankorauxfoje, ke tiu libro estas unu el la plej bonaj tradukoj, kiujn ni havas en Esperantio, certa in fluiteco kaj kaptiteco en la cxehxa mi konsentas kaj komprenas Sten, ke li stumblis pri tio kiel svedo, eble ankaux mi estas tro bona konanto de la cxehxa por permesi al mi jugxon. Tamen, en la komparo al la germana traduko tiom fama, mi preferas en multaj okazaj tiun de Vana. Li montras pli klare- ke Sxvejk ne estis idioto -ol la germana versio, tiu falsa tono ankaux fusxigis la germanan filmon, tiu el Auxtrio estas multe pli bona ol tiu kun Rühmann. Kiam mi legis en NUN, ke estas libro pri idiotismo, mi jam pensis pri la plej malbona, sed Sten gxuste karakterizas la libron, cxu liaj lingvaj rimarkoj trafas cxiam la kernon, mi ne povas diri, mi devus kontroli tion antauxe. Sed mi pensas, ke ofte jes. Nur pri „feldkurato“ li tute eraras, en la monarkia Auxstrio neniu estus dirinta „miltpastro“, sen retrovi sin en la prizono. Do, estas tute neeble traduki „feldkurato“ per „militpastro“. Tiel perdigxas la gusto de la tempo kaj el euxfemismo farigxas iu sobra plumpa senmaskigo. Do, mi estas en tiu kazo por tio lasis stari „feldkurato“ kaj klarigi tiun aferon en piednoto. Kiel jam dirite, entute mi trovas la rimarkojn de Sten trafaj kaj bonaj, sed oni ne miskomprenu lin! La traduko entute estas bonega, tre precize pri la spirito de la libro, foje lingve eble iom tro preciza, tro lauxcxehxa, povus esti.
En cxiu kazo mi rekomendas al cxiu, nepre acxetu tiun genian libron, vi legos gxin en tre inda traduko de Vana. Estas gxuo, Sten pravas, legi tiun tradukon, mi faris tion jam en eLibrejo, kelkaj cxapitroj kun Frank kaj Donjo en nia klubo Karapaco. Multe da plezuro cxe la legado, kaj ne forgesu, Sxvejk tute ne estas idioto, sed la malo, li estas sagxulo kaj en kelkaj cxapitroj ecx vera anarkiisto, kio ne estas miraklo, cxar Hasxek kun Kafka kune frekventis en Prago la saman anarkiisman klubon, tie ili lernis gravajn aferojn por la laboro kiel verkistoj. Ambaux, la germanocxehxo Kafka kaj Hasxek, estas formitaj el la sama ligno, kvankam tio ne tuj ekkoneblas, oni devas okupigxi pri tio por eltrovi tion. La humuro de Kafka estis pli sardona, tiu de Hasxek pli popolkultura, sed ambaux havis la saman celon, montri en kia absurda mondo ni vivas. Kafka montras la absurdan mondon de la burokratio en la oficejoj, kaj Hasxek tiun de la militmasxino armeo. Do, gxuu la libron „La brava soldato Sxvejk“, kaj ne pensu ke tio estas eble nur humura verko ridiga, tio estas mondliteraturo laux Rabelais, laux Voltaire, laux Strigspegulo kaj Diogeno, tio estas genia verko de genia homo el la cxehxa popolo, tiu Sxvejk farigxis ecx popolfiguro, kio estas miriga, se oni pripensas, kia tipo tiu brava soldato estas, la vera subfosanto de cxiu militmasxino. Tio estis ja la genia artifikajxo, ke Hasxek verkis tiun figuron tiel, ke gxi ecx igxis popolfiguro, unu el la plej simpatiaj, kiun mi povas imagi, la cxehxaj glaichokejistoj ankoraux nun faras la Sxvejk-saluton post cxiu golo. Por montri al ni, vidu, ankaux ni povas trafi vin:)
Se Sxvejk estis idioto, ankaux mi volonte estas idioto:) Tia idioto mi volonte estus, por tiel suverene kiel li marsxi tra la mondo, tiel stari super cxiuj tiuj fiaj friponoj, kiuj cxiam nur povas pensi: milito, mono, potenco, milito, mono, milito, potenco, mono...ktp... nia brava soldato vidis tion gxis la grundo, tial li estis fiera esti atetista idioto, jes, jen la pruvo, ke li NE estis freneza, kiel tiu morbida ordo, kiu per la murdado de homoj volas fari profitojn. Li ludis la idioton, cxar estis lia taktiko transvivi tiel en tiu dangxera ordo.. Sten bone ekkonis tion, ke tiu figuro malfacile kapteblas, li ne lasas rigardi en la kartojn al si, li ne montris la alian vangon, se la alia jam ricevis baton, bona sxafa homo tiu Sxvejk vere ne estis, liaj sxercoj estas foje tre drastaj. Li prenas al si tion, kion li volas havi, la hundojn de la strato, kaj se estas la okazo ankaux la amikinon de leuxtenanto Lukasx:) Hasxek volis diri per tio: Ni povas ankaux alie agi, viaj bravaj dorlotbestetoj kaj porbucxaj sxafoj ni ne estas. La brava soldato Sxvejk tute ne estis brava, sed la malo...li estas ribelulo. Multe da plezuro cxe la legado. Se vi mallernis ridi, cxe tiu libro vi relernos gxin, certu!

Kore, Cez!