Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Fabienne Berthelot: "Ne legi estas rajto"

Fabienne Berthelot: "Ne legi estas rajto"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-11-22 13:54
En intervjuo farita de István Ertl, la soci-psikologo Fabienne Berthelot diagnozas la ekstreman literaturemon de multaj esperantistoj kiel iaspecan emon kompensi la mankon de aliaj eroj en la esperantlingva kulturo, eroj kiuj kutime estas gravaj por la identeco. Samtempe ŝi indigne refutas la tezon, ke nur literaturemuloj estas veraj esperantistoj.
Libera Folio: Fabienne Berthelot, vi estas soci-psikologo. Kion vi diagnozas en la esperanta komunumo: ĉu literaturo estas pli grava por nia sento de identeco ol ĝi estas ĉe alilingvaj komunumoj?

- Jes, ĉar ĉe la esperantistoj multaj el la kutimaj identec-eroj ne ekzistas: mankas ekzemple identiĝo kun iu teritorio, alpreno de iu vivmaniero, aŭ komunaj manĝ-kutimoj... Sed tre forte kunligas la komuna lingvo, kaj literaturo estas ĝuste ties grava manifestiĝo.

Sekve, ni nomu nur tiun vera esperantisto kiu legas esperantan literaturon?

- Tio estas absolute malĝusta! Tio estas elitismo kaj diskriminacio! Ĝuste tiu kiu asertus tion, estus, laŭ la vera senco de "esperantismo", neesperantisto, pro tio ke la plej grava eco de esperantisto estas toleremo. Por mi, toleremo estas la "interna ideo" mem.

Sed esperantistoj ne estas ĉiuj kaj ĉiam toleremaj...

- Iuj venas al Esperanto ĉar ili ŝatas kontaktiĝi kun alilingvanoj, kaj do estas jam anticipe toleremaj. Aliajn allogas ne tiu uz-eblo de Esperanto, sed la ilo Esperanto mem, la lingvo. Temas pri tiuj "matematikaj mensoj" kiuj aprezas la logikecon de Esperanto kaj la raciecon de la solvo kiun ĝi alportas al la lingvoproblemoj. (Ne estas hazarde ke en Esperantujo tiel multas komputilistoj kaj -antoj!) Mi ne diras ke la homoj el la dua kategorio ne estas toleremaj - sed ilia motiviĝo estas alia ol tiu de la unuaj.

Esperanto estas lingvo ankoraŭ plie skribata ol parolata. Preskaŭ ĉiuj venas al ĝi pere de teksto. La esperanta kulturo konsistas 90-procente el tekstoj. Estas do nature atribui al ili grandan gravecon.


- Jes, oni honoru niajn bonajn verkistojn. Sed ne nur ilin! Estas centoj kaj miloj da tiel nomataj "simplaj esperantistoj" - certe ne pli simplaj ol multaj verkemuloj - kiuj ne ricevas premiojn kaj ne estas nekrologitaj en la revuo Esperanto, ĉar ili postlasas nenion tuŝeblan - sed ili kreas interhomajn kontaktojn, intense vivas sian esperantistecon. Mi protestas kontraŭ la tirаneco de iuj beletremuloj kiuj prenas en konsideron nur la verkantojn kaj, eventuale, la legantojn. Ne legi estas rajto!

Sed ne legi ankaŭ signifas maltrafi valorojn. Oni devas instigi la homojn legi en Esperanto.

- Tamen, la bona maniero por tio ne estas deklari legadon iaspeca morala devo. Multaj jam forgesis sian komencantecon, kiam estis malfacile legi esperantan tekston. Fakte, krom por eta malplimulto, tio ĉiam restas malfacila, almenaŭ pli malfacila ol legi en sia propra lingvo. Mi mem, kvankam mi ĉiutage praktikas Esperanton, ofte flankenmetas esperantan libron pro la logo de franclingva verko.

Mi konscias ke oni devas fari fortostreĉon por akiri la kapablon ĝue legi en Esperanto, sed tio ja valoras la penon.

- Konsentite. Ankaŭ mi havis tiajn legoplezurojn ke mi forgesis en kiu lingvo mi legas: ekzemple ĉe la romano Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec aŭ ĉe la aŭtobiografia Aventuroj de Pioniro de Edmond Privat. Interese verkita historio povas instigi kiun ajn al legado, kaj tiel al lingva perfektiĝo. Sed mi mem neniam legas libron nur pro ties bela stilo aŭ bela lingvaĵo.

Do ni popularigu legadon per interesaj historioj ekde la eklerno, ĉu? Tiel okazas kiam oni uzas la rakonton Gerda malaperis, per bildrakonto de Asteriks aŭ Tinĉjo...


- Jes. Siatempe mi volonte lernis la anglan pro la ekscita felietono revenanta en ĉiu leciono. Ankaŭ poste, ĉe Esperanto, mia instruisto André Frangeul ofte legigis mallongajn historiojn.

- Por la popularigo de literaturo oni ankaŭ aranĝu dum la Esperanto-renkontiĝoj malstreĉajn babiladojn kun kaj pri verkistoj. Eĉ nelegantoj venos tien se la verkisto estas interesa persono, se la temo tuŝas ilin. Tiel mi spertis ekzemple en la IS de 1990-91, kiam oni diskutis en plenplena salono pri la libro Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias.

- Kaj anstataŭ ripetadi, ke legado estas gravega por la esperanta movado, oni apliku la metodojn de moderna merkatado!

Intervjuis: István Ertl

La intervjuo aperis en TEJO tutmonde en la jaro 1993.
arkivita en: