Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato

Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-15 19:42
La konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu interalie financis kelkajn grandajn anonckampanjojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj, lanĉis novan projekton. Li subvencias la eldonon de la verko "Zamenhof-strato" de Roman Dobrzyński en ses eŭropaj lingvoj.

La japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, lanĉas novan projekton  pri Esperanto en Eŭropa Unio. Kadre de la projekto estos eldonitaj novaj tradukoj de la verko Zamenhof-strato, sed kiel oni uzos la librojn ankoraŭ ne estas konate.

La libro konsistas el diskutoj kun la nepo de Ludoviko Zamenhof, Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. En sia recenzo, Ulrich Lins skribis interalie: " Tra la tuta libro historiaĵoj reviviĝas, akirante gravecon por la nuntempo. Kion la avo iam celis, tio laŭ la nepo konservas validon."

Pozitive recenzas la libron ankaŭ Dirk Bindmann en La Ondo de Esperanto. "Same kiel la nepo de Ludoviko Zamenhof modeste ne emas al gvida rolo en la movado, li verŝajne neniam mem estus verkinta libron pri sia propra vivo. Sed feliĉe li konvinkiĝis, ke la aventuroj de lia vivo sufiĉus por pluraj romanoj, kaj konsentis kunlabori kun Roman Dobrzyński, kiu faris el interparoloj dum dek jaroj interesegan libron en dialoga formo."

La partnero por efektivigo de la traduk-projekto estas Kroata Esperanto-Ligo kaj la aŭspicianto  estas  Esperantlingva Verkista Asocio - EVA. La eldonisto kiu pretas eldoni la libron Zamenhof- Strato en la estona, hungara kaj latva lingvoj ricevos financan helpon de 1.350 eŭroj por la eldono de la libro.

La libro aperis ĝis nun en la lingvoj Esperanto, pola, litova, japana, kroata. Pliaj tri eldonoj jam estas preparataj.

- La slovenan eldonon preparas Inter-Kulturo el maribor. Tradukisto estas Vinko
Ošlak. La  ĉeĥan eldonon preparas Kava-Pech de Petro Chrdle. La slovakan eldonon prizorgas Stano Marček. Pri hungara, latva kaj estona eldonoj mi ankoraŭ traktas, rakontas la respondeculo de Kroata Esperanto-Ligo, Spomenka Štimec.

Etsuo Miyoshi uzos la nacilingvajn librojn por nova projekto kadre de Eŭropa Parlamento. Spomenka Štimec tamen ne multe scias pri la projekto.

- Min interesis la fakto ke tiu libro povus aperi en pliaj 6 lingvoj kaj tial mi proponis mian helpon. Pri la detaloj de la eŭropa projekto de la sponsoro mi ne estas bone informita.
arkivita en: