Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / "La danĝera lingvo" aperis litove

"La danĝera lingvo" aperis litove

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-17 16:37
Ĵus aperis litova traduko de la fama libro de Ulrich Lins, "La danĝera lingvo". La libro temas pri persekutoj kontraŭ esperantistoj ĉefe en nazia Germanio kaj en Sovetio. Dum la soveta tempo estis malpermesite enporti la esperantlingvan libron en Sovetion.
Jam pli frue aperis konciza germana versio kaj plenaj tradukoj de la verko al la rusa kaj la itala. Krome ekzistas pola traduko, kiu ankoraŭ ne estis eldonita libroforme, sed legeblas en la reto ĉe esperantol.pl. Japana traduko de pli frua versio aperis jam en 1975, tradukite de Kurisu Kei.

Nun la renoma litova eldonejo Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj ĵus en litova lingvo aperigis la konatan libron de Ulrich LINS La danĝera lingvo. Studo pri persekutoj kontrau Esperanto (en la litova Pavojingoji kalba. Esperantininku persekiojimai).

La libro kun partopreno de la autoro estis prezentita dum la 6-a internacia Vilniusa librofoiro la 12-an de Februaro, 2005. Ĝi estas akirebla en ordinaraj librovendejoj en Litovio, en oficejoj de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas kaj en Vilnius kaj ĉe la libroservo de UEA.

Al litova lingvo ĝin tradukis Vytautas RINKEVICIUS, la tradukon kontrollegis (la ĵus forpasinta) Laurynas Algimantas SKUPAS. La libro estas 462-paĝa, fortike bindita, abunde ilustrita. Ĝin redaktis Adomas Mecislovas GRIKPEDIS. La libro aperis kun eldonkvanto de 1000 ekzempleroj.

Tiu ĉi libro estas jam la sesa el speciala "verda" serio de tiu ĉi eldonejo, eldonata renkonte al la 90-a jubilea UK en Vilnius ĉi-jare. Ĝia aspekto estas la sama kiel de antaŭaj kvin libroj de tiu serio. Sur la dorso estas foto de la aŭtoro kaj mallonga biografio. La kovrilpaĝo kaj titolpaĝoj estas dulingvaj (en la litova kaj en Esperanto).La sekva libro en tiu serio estos "La defio de lingvoj" de Claude PIRON.

La aŭtoro verkis specialan antaŭparolon por la litova eldono de tiu ĉi libro, estis faritaj ankaŭ kelkaj negravaj korektoj kaj ĝisdatigoj. Krom la enhavo fine de la libro estas listo de pli gravaj datoj de la Esperanto-movado, listo de mallongigoj, indekso de nomoj, dulingva teksto pri la aŭtoro.

[laŭ informoj de Povilas JEGOROVAS]