Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Femina - mikspoto kun civita stampo

Femina - mikspoto kun civita stampo

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-04 16:36
En marto aperis la unua numero de Femina, revuo kiun laŭdire posedas Feminisma Esperanta Movado kaj eldonas LF-koop. La ĉefredaktoro Agneta Emanuelsson nenion verkis en la unua numero, kaj al peto de Libera Folio pri recenz-ekzemplero respondis, ke ŝi ne havas ekzempleron. Male ol la ĉefredaktoro, nia aŭtoro Cecilia Gülich sukcesis ricevi ekzempleron. Laŭ ŝi temas pri miksaĵo de iuj interesaj artikoloj kaj aliaj, stampitaj de civita retoriko aŭ simple enhave kaj intelekte malaltnivelaj kaj apenaŭ feminismaj.

Antaŭ multaj jaroj mi aŭdis Giorgion Silfer laŭtlegi el la esperanta traduko de la finna nacia epopeo Kalevala. Lige al tio iu finna konato menciis ke Silfer estas indignita ĉar oni rifuzis al li skribi antaŭparolon al la eldono. "Kio estus malbona pri tio?" mi demandis. "Sed ĉu vi ne komprenas", diris mia konato, "tio estus ja kiel skribi antaŭparolon al la Biblio". Per tio mi ekomprenis ion gravan pri Kalevala. Kaj pri la membildo de Giorgio Silfer.

Mi opinias ke foje estas akcepteble esti malica, nome se oni traktas stultecon, arogantecon aŭ alian malicon. Cetere ne, kaj precipe ne estas akcepteble uzi tiel infere malican retorikon, inkluzive de falsaĵoj, kiel faras la civitanoj. Krome estas neakcepteble eluzi homojn, ekzemple kiel marionetojn. Sed oni miras ja, ĉu ne, pri la blindeco de homoj. La nova feminisma revuo de FEM, Femina, estas, kvankam grandparte interesa, ankaŭ civita gazeto. Mi ne abonas ĝin, sed ricevis ĝin de amikino, al kiu oni trudis ĝin reklamcele.

Por komenco, la enpaĝigo estas preskaŭ profesieca - pro ĝi meritas laŭdon Perla Martinelli kaj Malvina Monteggia. La ĉefartikolo de Kep Enderby estas sufiĉe interesa kaj pli-malpli komprenebla, kvankam la aŭtoro faras kion li povas por igi siajn pensojn ŝajni pli komplikaj ol ili vere estas. Li kunprenas la leganton al odiseado tra la historio de diskriminacio kontraŭ  virinoj komencante  de Aristotelo, plue al Sankta Paŭlo, John Stuart Mill kaj post iom da tempo finas per rezolucio de UN. Mi pensis ke la rezonado eble surteriĝos en la kuirejoj aŭ dormoĉambroj de kutimaj homoj, sed la artikolo ja ne estas ĉiutageca, sed restas sur pli alta nivelo.

La akcento de la numero estas ĉe "virinoj kaj islamo". Tre interesa temo ja, sed ĉu ne pli proksima kaj natura temo ĝuste por la unua numero estus "virinoj kaj Esperantujo"? La aro de priislamaj artikoloj, verkitaj de diversaj aŭtoroj, estas zorge farita, kaj strebas montri multflankan bildon pri virinoj ene de islamo. Tre interesa estas ekzemple "'La islamano' ne ekzistas" de Leendert Cornelis Deij.

Interesa estas interalie ankaŭ artikolo  de Helga Konrad pri sklavkomercado per virinoj kaj knabinoj. Sed ie tie finiĝas la legindeco de la revuo.

Se mi poste komencu de la fundo, do tie troviĝas artikolo pri la personeco de Edmond Privat, analizita surbaze de lia manskribo. La artikolon verkis Alga Guernieri, prezidanto de FEM. Ĉu la teksto rilatas al feminismo ne tute klaras, sed eble temas pri ĉi tiuj linioj:

Ĉefe kun personoj de alia sekso li emis renkontiĝi, amike konversacii, kaj spirite kaj voluptame de ili lasis sin allogi. Liaj pasioj ege influis lin dum la elekto de objektoj indaj pri konsidero, ĝis sublimado kaj mistiko.


Nu, la aŭtoro mencias ankaŭ la tri amatinojn de Privat, el kiuj Yvonne Bouvier estis feministo. Pri ŝi ni ekscias nur, ke ŝi "sindone helpis la edzon kaj ideologie kaj organize". Feminisme, ĉu ne? (Kaj ĉu necesas rimarkigi ke Femina per tio subtenas  ne tre feminisman tradicion, laŭ kiu ĉiam estis plej facile al virino famiĝi kiel amatino aŭ muzo?)

Proksime al la fundo troviĝas ankaŭ artikolo kun la titolo  "Kiel ŝirmi sin eksterlande?" La titolo unue konfuzis min – ĉu ne "eksterlande" estas ĉiu lando, el ies vidpunkto? Poste mi ekpensis ke la vidangulo estas tiu kutima okcidenta, kaj ke temas pri similaj aferoj kiujn pritraktas iuj anglalingvaj vojaĝlibroj sub la titolo "women travellers" (virinaj vojaĝantoj): ke en iuj landoj oni evitu montri nudajn brakojn aŭ rigardi virojn en la okulojn. Sed ho ne, temas pri io tute alia, nome pri virinoj kiuj edziniĝas al alilanda viro kaj ekloĝas en lia lando.  En la artikolo estas eĉ ne unu vorto pri la ebleco de mala alternativo. Ne tre feminisme, laŭ mi.

La demandon pri "kiel ŝirmi sin eksterlande" laŭdire starigis iu Juliette el Madagaskar, kaj respondas la pseŭdonimo "Klara", kiu nomas sin tiel "omaĝe al Lazaro Ludoviko", al kiu (do ne al Klara Silbernik) ŝin ligas admiro. Feminisme, ĉu ne? Klara donas saĝajn konsilojn, ekzemple al kubaninoj en eksterlando, al kiuj ŝi rekomendas zorgi ke oni traktu ilin respekte:

Kubanino en sabatvespera dancejo estas vidata kiel ebla predo por nokta aventuro; kubanino instruanta en renoma danclernejo regas la situacion, ĉar rigardata kiel respektinda instruistino, do pli ol nura ĉarmulino.


Alivorte: kubaninoj scias danci kaj estas sekse allogaj.  Kaj cetere temas pri tiu eterna, ne tre feminisma vidpunkto, ke virinoj respondecu pri la sekseco de viroj.  La viroj ja ĉiam povas danci kie ili volas.

La malico, kun la kutima uzo
de senrilata persona pikado, kontraŭ Anna Löwenstein en ŝia rolo kiel feministo antaŭ dudek kvin jaroj igis min malbonfarta. Kun kiu rajto la aŭtoro permesas al si komenti tiel privatajn aferojn kiel la nomon aŭ patriniĝon de Löwenstein?  La artikolon verkis Henriette Beaupaul, kiu laŭ Jorge Camacho estas pseŭdonimo de Perla Martinelli.

La memfido de la feminismaj civitaninoj ĉiukaze estas bona. En komento al ilia pasintjara deklaro okaze de la oka de marto, ili alprenas al si la honoron de pozitiva evoluo:

Sed eble la deklaro efikis por ke la UEA-Estraro estu majoritate ina, unuafoje en sia historio; por fondi la Feminisman Esperantan Movadon; kaj por senmaskigi skandalgazetiston.

Kiu estas la skandalgazetisto kaj kiel tiu persono estis senmaskigita tamen ne klaras.

Vigliga estas aliflanke poemo de Jarlo Martelmonto. Mi ne scias ĉu ĝi estas feminisma, sed ĝi ŝajnas almenaŭ erotika. Aŭ ĉu mi ion miskomprenis? Jen peceto, tamen sen la aldonaj grafikaĵoj:

/…/ ĴUS; DIS; DUM; JEN: JES; JES; JES; JES; SUR-SUR-SUR, INTERNE; ENE


La rolo de la ĉefredaktoro
Agneta Emanuelsson restas al mi nebula. Laŭ mia vido ŝi skribas eĉ ne unu vorton en la revuo, almenaŭ ne en propra nomo. Eĉ la ĉefartikolon ŝi ja transdonis al (la viro) Kep Enderby. Mi volonte legus en la unua numero ĝuste la pensojn de la ĉefredaktoro – kiuj estas la streboj kaj esperoj de la revuo. Krome volonte ian difinon de la koncepto "feminismo", ĉar mi daŭre supozas ke temas pri feminisma revuo – ĝi ja apartenas al FEM. La sola difino de la gazeto estas la subtitolo: "revuo en Esperanto, ne nur por virinoj", kio kompreneble povus signifi kion ajn.

Alivorte,  Femina estas miksaĵo de interesaj artikoloj kaj aliaj, stampitaj de civita retoriko aŭ simple enhave kaj intelekte malaltnivelaj kaj apenaŭ feminismaj.

Cetere, Giorgio Silfer, ankaŭ min akompanas nigra kato, kiu estas tamen multege pli afabla ol tiu nigra katego, vi scias – Behemoto - en la romano de Bulgakov, aŭ ĉu estis…?

Cecilia Gülich

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-04-05 18:28
Via nova kunlaborantino Cecilia Gülich, estiel eŭropanino, malfeliĉe ne rimarkis, ke la unua numero de "Femina" nomas sin "printempa" numero. Per tio la eldonisto manifestas sian malvastan eŭropecon. Restas por diveni, ĉu tion rimarkas la aŭtoro de la enkonduko, kiun nun vipas aŭtunaj ventoj...

Tapani Kuivala
Peter
Peter diras:
2005-04-23 18:18
Estas iom malkutime, ke la cxefredaktorino ne verkas ion ajn ecx en la unua numero. Ankaux mi, ricevante novan revuon, sercxus mencion pri la intencoj de persono, kiu submetas sin al la temporaba kaj pena laboro redakti jxurnalon. Despli strange, ke oni disdonas ekzemplerojn varbcele, sed ne al interesatoj.

Levigxas la demando, cxu persono kun la nomo de la menciita cxefredaktorino entute ekzistas (ja devus esti konata al ceteraj geesperantistoj?) resp. kiu kasxas sin malantaux eventuala pseuxdonimo.
Ne miskompreni min: mi ne konsideras hontiga, verki sub pseuxdonimo, se oni ne misuzas tion por damagxi al aliaj personoj. Sed redakti jxurnalon sub pseuxdonimo, estas eksterordinara.

Do la eldono estas "printempa", ni vidu cxi tie, cxu kaj kiam sekvos cetera.

Peter