Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Kroata verko al la ĉina tra Esperanto jam en 1931

Kroata verko al la ĉina tra Esperanto jam en 1931

de Redakcio Laste modifita: 2005-01-31 13:14
La unua traduko el la kroata al la ĉina lingvo estis farita jam en 1931, kvin jarojn pli frue ol oni antaŭe kredis. La traduko estis farita de Wang Luyan en Ŝanhajo. Pri la malkovro rakontis granda kroata gazeto la 28-an de januaro.
La kroata gazeto Slobodna Dalmacija ("Libera Dalmatio") vendrede la 28-an de januaro raportis pri malkovro de plia peresperanta traduko en Ĉinio. Temas pri "Konfeso" de la kroata autorino Milka Pogačić (1860-1936). La verko estis esperantigita de instruistino Antonija Jozičić (partopreninto de la 12-a UK en Krakovo) kaj publikigita en la ĉina lingvo de Wang Luyan en Ŝanhajo en 1931.

La artikolo en "Slobodna Dalmacija" estas ilustrita per la Esperantlingva titolpaĝo de la verko el 1913. Ĝis nun oni kredis ke la unua verko el la kroata literaturo al la ĉina aperis en 1936. Tamen la verko "Konciza historio pri la ĉina Esperanto-Movado", aperinta sojle de la Pekina Universala Kongreso de 2004 helpis spuri tiun ĉi eĉ pli fruan tradukon. La prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo, s-ino Tan Xiuzhu, poste sukcesis malkovri la verkon en la pekina biblioteko kaj ricevis dankojn de Kroata Esperanto-Ligo pro sia helpo.

[Laŭ informoj de Davor Grgat kaj Spomenka Štimec]
arkivita en: