Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Ĉeĥov en Esperanto sur 352 paĝoj

Ĉeĥov en Esperanto sur 352 paĝoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-09-15 14:57
Ĵus aperis jubilea kolekto de rakontoj, noveloj kaj dramoj de la klasika rusa verkisto Anton Ĉeĥov en Esperanto. La verkon eldonis Sezonoj en Kaliningrado.
Ekde la jaro 2000 la ruslanda eldonejo Sezonoj ĉiujare eldonas unu libron el la rusa klasika literaturo en Esperanto. En la jaro 2000 aperis la romano Resurekto de Tolstoj, poste Malvivaj animoj de Gogol (2001), Blankaj noktoj de Dostojevskij (2002) kaj  en 2003 Rusa novelaro.

Ĉi-jare aperis, okaze de la 100-a mortodato de Anton Ĉeĥov, jubilea kolekto de Ĉeĥov  kun la titolo Ĉeriza ĝardeno. Ĝi enhavas 36 rakontojn, novelojn kaj dramojn. La libro havas 352 paĝojn kaj ĝi estis lanĉita en la 40-a Balta Esperanto-Tendaro en Litovio precize je la centa mortodato de Anton Ĉeĥov, la 15-an de julio 2004. La libro estos baldaŭ mendebla ĉe la libroservo de UEA kaj aliaj libroservoj kontraŭ 27 eŭroj.

De Anton Ĉeĥov en Esperanto dum la lastaj 75 jaroj libroforme aperis nur la novelaro La Sveda alumeto, kiun eldonis Sezonoj en 1991. Krome aperis kelkaj tradukitaj rakontoj aliloke.

arkivita en: