Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Baghy - la plej esperanta verkisto el ĉiuj

Baghy - la plej esperanta verkisto el ĉiuj

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-08 10:47
Julio Baghy estis eble la plej amata kaj certe la plej popola el ĉiuj esperantlingvaj verkistoj. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Siberio. Poste li verkis lernolibrojn, popularigis Esperanton en multaj landoj, instruis, aktoris kaj reĝisoris. Liaj poemoj kaj romanoj estas idealismaj, sed havas ankaŭ pli profundajn dimensiojn.
Unu el la plej fekundaj kaj multflankaj verkistoj en Esperanto dum la intermilitaj kaj postmilitaj jaroj estas la hungaro Julio Baghy. Li naskiĝis en 1891. Lia familio havis longan tradicion de la teatra profesio kaj kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Li eklernis Esperanton en 1911 kaj baldaŭ poste partoprenis Esperantan aktivadon. Sed venis la milito kaj Baghy devis soldatiĝi. En septembro 1915 li estis kaptita kaj poste devis pasigi jarojn en diversaj rusaj militkaptitejoj. Tiuj spertoj donis gravan materialon al multaj liaj poemoj kaj al du el liaj romanoj.

En la fino de 1920 Baghy revenis al sia hejmlando. Li fariĝis kunfondanto de la grava literatura revuo Literatura Mondo kaj komencis vojaĝadon por gvidi kursojn, prelegi kaj helpi la Esperanto-movadon en multaj landoj. La periodo 1939-1954 estis malfacila, sed poste Baghy denove komencis okupi sin pri Esperanta laboro kaj verkado. Tion li faris fruktodone ĝis sia morto en 1967.

Baghy aŭtoris
verkojn de ĉiuj ĝenroj: poezio, romanoj, noveloj, dramoj. Sian verkistan karieron li komencis per poemlibro Preter la vivo (1922). Pliajn kvar poemarojn li verkis: Pilgrimo (1926), La vagabondo kantas (1933), Ĉielarko (1966) kaj Aŭtuna foliaro (1970).

Lirikemo kaj elokvento karakterizas la poemojn de Julio Baghy. Li ne celis ellaboritan artan rafinitecon aŭ poezian lingvaĵon. Tial liaj poemoj estas ĝenerale facile legeblaj kaj tial taŭge enkondukas junajn legantojn en la Esperantan poezion. Baghy parolas al siaj legantoj pri vivrealaj temoj, ofte intime ligitaj al liaj propraj vivo-spertoj kaj memoroj, iafoje melankoliaj kiel la sekvanta (Ĉe samovaro), kiu estas unu el liaj plej konataj poemoj.

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:
"Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan ...
Ĉu vi konas pli kruelan?"
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
"Havi landon, sed perditan ..."
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.
                (el Pilgrimo).

Baghy ofte uzas simplajn strofo-formojn kiel la ĉi-suprajn, sed ankaŭ malpli simplajn. Efektive la varieco estas nekredeble granda. Laŭ kalkulo (de Marjorie Boulton) oni povas distingi 174 diversajn strofo-formojn inter la 322 poemoj en la kvin poemlibroj de Baghy. Li ne emis enfermi siajn sentojn en formulojn antaŭe pretajn, la rilato inter enhavo kaj formo havas memsekvan karakteron.

Julio Baghy verkis ankaŭ kelkajn romanojn. Liaj romanoj, Viktimoj (1925) kaj ĝia daŭrigo Sur sanga tero (1933), estas bazitaj sur liaj spertoj kiel miltkaptito en Siberio. Ili havas tie siajn temajn radikojn kaj tiel havas dokumentan valoron. Iliaj priskriboj de la krueliĝo de homoj al homoj, kiam ili fariĝas viktimoj de malhomecaj kaj ideologiaj cirkonstancoj, havas tamen pli vastan signifon. Viktimoj estas ne nur la suferantoj, sed ankaŭ la suferigantoj. La temo de tiuj du libroj havas sekve universalan validon. La stilo de la du libroj estas grandparte dialoga, preskaŭ teatreca. Tiu stilo estis tiam io nova en la Esperanta literaturo kaj havis tiom pli gravan valoron.

Ankaŭ lia plej granda romano, Hura (1930), temas pri suferoj, sed estas pli komplika verko, unuflanke satira, aliflanke romantika. Tiu mikso tamen havas realecan impreson, eble atendeblan, ĉar kritikemo kaj sentemo ofte kuniras en la vivo mem. Optimismo kaj pesimismo, emocioj kaj inteligento interluktas en la romano, kaj la verkisto klopodas trovi ekvilibron inter ĉiuj kontraŭaj  fortoj. Vivaj dialogoj ecigas tiun romanon same kiel la siberiajn romanojn, la dialogoj dramigas la stilon, kvankam ili ofte havas filozofian karakteron. Tiu granda romano, ampleksanta 466 paĝojn, estas sendube la plej interesa verko de Baghy.

Ankaŭ la noveloj kaj teatraĵoj de Baghy meritas atenton. Lia teatraĵa ĉefverko estas la versodramo Sonĝe sub poemarbo (1958). Tie la verkisto kunigas la genezan miton pri Adamo kaj Eva kaj scienc-fikciajn elementojn.

Entute, aperis de Julio Baghy 18 libroj. La varieco de ĝenroj atestas lian verkistan multflankecon. Stile li estas majstro de la dialogo. Siatempe li, la homo mem, estis kvazaŭ idolo de la ĝenerala esperantistaro. Lia samlandano, la Esperanto-verkisto Tárkony, eĉ nomis lin en verso "paĉjo de la tuta mondo Esperanta". Tiu kulto estas forgesita, sed la plej bonaj verkoj de Julio Baghy daŭre vivos inter la plej gravaj kreaĵoj en la internacia lingvo.

Baldur Ragnarsson
aperis en Juna Amiko

Pli pri Baghy en la retejo de Sten Johansson
arkivita en: