Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto

Zamenhof - la unua grava verkisto en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-16 10:49
La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.
Esperanto naskiĝis kiel skriba lingvo. Dum pli ol cent jaroj, esperantistoj dise, tra la mondo, uzadis la lingvon en korespondado, en revuoj, en libroj. Ankoraŭ hodiaŭ la ĉefa uzo estas skriba, lastatempe per nova tekniko, elektronika poŝto, en kreskanta grado. Tamen, jam en la komenco, oni uzis la lingvon ankaŭ en parolo. Laŭdire la unua konversacio en Esperanto okazis inter ĝia aŭtoro, d-ro Zamenhof kaj lia samurbano Anton Grabowski (sur la foto kun Zamenhof) jam en 1887. Poste, ankaŭ la parola uzo de la lingvo ludis ĉiam pli gravan rolon.

Kiel literatura lingvo Esperanto havas siajn radikojn en la kultura tradicio de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Do, kiel atendeble, la originala literaturo de Esperanto estis kaj daŭre estas sub forta influo de tiu tradicio. Granda plimulto de esperantistaj verkistoj estas eŭropaj aŭ parolantaj eŭrop-devenajn lingvojn. En Esperanta Antologio, ekzemple, granda kolekto de poemoj originale verkitaj en Esperanto (2-a eldono 1984), 163 poetoj estas prezentataj, el kiuj nur 9 estas japanaj kaj 2 ĉinaj. Tamen, la ekstereŭropaj influoj en la Esperanta literaturo kreskis en la lastaj jardekoj. La Esperanta literaturo nehaltigeble progresas al universaleco.

La unua grava verkisto en Esperanto estis Zamenhof mem, la aŭtoro de la lingvo. Liaj kongresaj paroladoj kaj eseoj estas majstroverkoj de klara stilo kaj profunda enhavo. Ili nepre meritas zorgan studadon de ĉiu serioza esperantisto.

Zamenhof aperigis ankaŭ
kelkajn poemojn. Inter tiuj La Espero estas la plej konata, ĉar tradicie ĝi fariĝis ia oficiala himno esperantista laŭ la muziko de F. de Ménil. Tiu poemo kun kvar aliaj: La Vojo, Al la Fratoj, Preĝo sub la verda standardo kaj Al la "Esperantisto" havas ĉiuj universalan karakteron en tiu senco, ke tie Zamenhof alparolas ĝenerale la internacian esperantistaron en simplaj, universale kompreneblaj metaforoj kaj simboloj.

El tiuj poemoj La Vojo elstaras kiel metafora esprimado; la titolo mem estas metaforo, signifanta la kuraĝan iradon de la esperantistoj al la celo, tio estas la fina venko aŭ akcepto de Esperanto kiel internacia komunikilo kaj pacigilo de la homaro. La poeto klare konscias la malfacilaĵojn, kiuj atendas la laboron de la esperantistoj, necesas ne flankiĝi de la celita vojo, malgraŭ malrapida progreso, ĉar

eĉ guto malgranda konstante frapante
traboras la monton granitan.


Li komparas la voj-irantojn al semantoj, kiuj ne laciĝas, kvankam "cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas". Se "longa sekeco aŭ ventoj subitaj" deŝiras "velkantajn foliojn", la semantaj vojaĝantoj rigardu tion kiel repuriĝon, kiu donas pli freŝan forton. La poemo havas ja romantikan karakteron, sed ankaŭ instigan forton, kiu ankoraŭ nun havas sian validon.

Tiuj poemoj de Zamenhof (La Espero, La Vojo, Al la Fratoj, Preĝo sub la verda standardo, Al la "Esperantisto") diras al ni multon pri lia persono, pri lia idealismo, lia fido al sia kreaĵo, la lingvo mem, kaj la servo, kiun ĝi povus fari al la homaro.

Tamen, tiuj kvin poemoj estas publikaj, iel oficialaj, ilin karakterizas optimismo, kiu celas instigi la adeptojn de la lingvo al plia kaj daŭra laboro. Sed li verkis ankaŭ tri pliajn poemojn, kiuj pli rekte, pli intime esprimas la sentojn de lia koro. Tiuj estas Ho, mia kor', Mia Penso kaj Pluvo.

En la unua li esprimas sian angoron pro dubo, kiu ronĝas lian koron:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor' !


Ĉu Zamenhof verkis
tiun poemon ĝuste antaŭ la publikigo de Esperanto, oni ne scias, sed ekzistas tradicio, ke tiel estis. Ekzistas informo de Zamenhof mem (en lia letero al rusa esperantisto N. A. Borovko pri la deveno de Esperanto), ke en tiu tempo li verkis poemojn en la nova lingvo. Li mencias aparte la poemon Mia Penso kiun li aperigis kun Ho, mia kor' en la Unua Libro (1887).

Mia Penso esprimas senton de perdiĝo, en kvar strofoj la poeto bedaŭras la perditan junecon, kiun simbolas parolado "kun fraŭlino ripozanta / post somera promenado", li parolas pri sia junaĝo, kiun li "ploranta" metis "sur la altaron  / de la devo ordonanta".

Kio estis tiu devo? Probable lia obseda, temporaba laboro en la kreado de la lingvo, lia penso mem:

Mia penso kaj turmento
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!


La poemo Pluvo diferencas de la ceteraj poemoj de Zamenhof. Ĝi ne koncernas Esperanton, sed nur lian propran personon. La sonoj de la senĉese falantaj pluvogutoj, frapiĝantaj sur la strato, malfermas al la poeto aliron al rememoroj, kaj la pasinta tempo reviviĝas en lia menso.

La poeto ne esprimas angoron aŭ internan konflikton, nur mildan melankolion, kiu tamen ne sentiĝas negative, la poeto resentas la freŝon de sia junaĝo, li spiras:

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.


Zamenhof abunde
kaj kristalklare pruvis per siaj prozaj verkoj, ke Esperanto estas taŭga lingvo por esprimi profundan kaj logikan pensadon. Sed jam en la komenco li ankaŭ volis montri, ke la nova lingvo estas ankaŭ kapabla esprimi intimajn sentojn en la fomo de poezio.

Li tamen, verŝajne, ne rigardis sin kiel poeton, li volis nur montri la vojon al tiuj, kiuj pli sindone deziros pluiri sur tiu vojo. Kaj la atendo ne estis longa, la Esperanta poezio jam akiris siajn flugilojn kaj baldaŭ levos sin al flugo de esploro malfermonta novajn perspektivojn.

Baldur Ragnarsson
[Juna Amiko 1999]
arkivita en: ,