Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Raymond Schwartz - la serioza humuristo

Raymond Schwartz - la serioza humuristo

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-20 12:41
Jam laŭ la nomo oni povas supozi, ke Raymond Schwartz devenas de la lim-regiono de Francio kaj Germanio. Lia naskiĝurbo Metz apartenis al Germanio, kiam li naskiĝis en 1894. Post la unua mondmilito la urbo apartenas al Francio. Ĉe la limo inter Francio kaj Germanio komenciĝas ankaŭ unu el la grandaj esperantaj romanoj, "Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz. Sed sian verkistan karieron la ne tute serioza bank-direktoro komencis per verkado de amuzaj kaj fojfoje maldecetaj poemoj kaj noveloj.
En la jaro 1926 aperis en Parizo malgranda libro, titolita Verdkata testamento. La titolo estas aludo al Esperanto-kabaredo, nomita Verda Kato, kiu tiutempe floris en Parizo sub la gvido de la verkinto Raymond Schwartz. La libreto enhavas pli ol sepdek humurajn versaĵojn, lerte ritmajn kaj rimajn, kio faras ilin eminente taŭgaj por kabareda prezento. La Esperanta literaturo ekhavis sian unuan humuriston.

Raymond Schwartz naskiĝis en 1894 en la urbo Metz en la provinco Loreno, kiu en tiu tempo estis sub germana rego. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj fondis esperantistan societon en Metz, tiam nur 19-jara. Baldaŭ poste li translokiĝis al Parizo kaj fariĝis unu el la ĉefaj portantoj de vigla esperantista vivo en tiu urbo. Per siaj sprito-riĉaj verkoj, poeziaj kaj prozaj, li donis novan dimension al la Esperanto-kulturo en la intermilitaj jaroj. Al tiuj verkoj kaj la kabaredista aktivado de Schwartz ŝuldiĝas la siatempaj kliŝaj ideoj pri li kiel epikuristo, t.e. malserioza vivĝuanto kun vinbotelo, mokpikema kaj karikaturema. Sendube, multe kontribuis al tiu mito la rimporeteto, kiun verkis pri li Kalocsay:

Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
la ĉarma an´ de Epikur´ ...

Sed tia karakter-skizo trosimpligas la veron pri tiu rimarkinda homo. Li estis esence serioza pensulo, kiu laŭnature ŝatis simplan neartefaritan vivon.

La verkista agado de Schwartz estas dividebla en du partojn: la "kabaredistan", grandparte poezian, kaj la pli seriozan, prozan parton. Post Verdkata testamento sekvis pliaj humurecaj libroj: La stranga butiko, La ĝoja podio,  . . . kun siaspeca spico. La celo de tiuj verkoj estas amuzi. Pri La ĝoja podio la aŭtoro anoncas antaŭparole: "Nur unu ambicion ĝi havas: Amuzi vin, por juste meriti sian nomon."

La proza parto de la verkista agado de Schwartz konsistas ĉefe el lia novelaro kaj du romanoj. La romano Anni kaj Montmartre (1930) rakontas la aventurojn de germana knabino en Montmartre, kvartalo en Parizo, fama pro siaj kafejoj kaj noktokluboj. La junulino sentas sin forlasita kaj iom perdiĝinta, tiel ke la aventuroj de la junulino estas iom malgajaj. La rakonto tamen estas sprita kaj esprime eltrovema, kiel ĉiam ĉe Schwartz. Fakte la "aventuroj" de la germanino estas, unuavice, okazo por priskribi la vivon en tiu fama kvartalo dum la jaroj 1920-1930.

La ĉefverko de Schwartz estas la granda romano Kiel akvo de l' rivero, kiu aperis en 1963, dek jarojn antaŭ lia morto. La titolo simbolas tiun vidpunkton de la aŭtoro, ke ordinaraj homoj neeviteble devas iri sian vojon, destinitan de la cirkonstancoj, kiel la fluanta akvo de rivero. Iom pli precize, la intrigo de la romano rakontas la sorton de ordinara homo, kiu nevole devas partopreni du militojn. Li sekvas la fluon, ne klopodas, fakte ne kapablas naĝi kontraŭ ĝin. La rakonto trovas sian ekmovan forton kaj la okazajn sekvojn en la siatempa situacio de la naskiĝa regiono de la verkisto, kie francaj kaj germanaj influoj estas intermiksitaj en la vivo de la homoj. La rakonto estas realisma, sed ĝi profitas ankaŭ el la bonhumora spriteco de la aŭtoro, kiel validas ja pri ĉiuj liaj verkoj.

Kredeble la noveloj de la Schwartz estas legmaterialo pli alirebla por junaj esperantistoj sur la lingva vojo de progreso. Kompleta kolekto de liaj noveloj aperis en 1971 sub la titolo Vole . . . Novele, ĝi enhavas 35 novelojn. Stile perfektaj, lingve sukaj, teme malenuigaj, estas tiuj noveletoj. Antaŭtekste la aŭturo citas konatan sentencon de la franca poeto kaj kritikisto Boileau, ke "en literaturo ĉiuj specoj estas bonaj, ĉiuj krom la . . . enuiga", kaj li anoncas, ke li ne havis alian celon ol eviti tiun lastan. Kaj precize  tiaj estas la noveloj de Schwartz: malenuigaj - sekve bonaj. Efektive, tia mallonga priskribo validas ĝenerale pri la tuta verkaro de Raymond Schwartz, la serioza humuristo.

Baldur Ragnarsson
aperis pli frue en Juna Amiko


Pli pri la temo:





arkivita en:
denizo
denizo diras:
2007-06-08 20:48
mi trovis en la arkivo:
http://web.archive.org/web/20060113062322/http://www.esperanto.cc/kabareto/
Robert_Weemeyer
Robert_Weemeyer diras:
2007-06-10 22:17
http://kabareto.esperanto.cc/