Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Esperantista pioniro de la ĉina literaturo

Esperantista pioniro de la ĉina literaturo

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:34
Forpasis la granda ĉina verkisto Bakin. Li lernis Esperanton en Nankino jam en la 1920-aj jaroj, kaj pere de Esperanto tradukis literaturon al la ĉina. En la 1930-aj li verkis unu el la fruaj majstroverkoj de la ĉina realisma prozo, la romanon "La Familio". Tiu verko poste estis tradukita al multegaj lingvoj. Dum la kultura revolucio en la 1960-aj jaroj la aŭtoro estis kruele persekutata. Poste, en 1980, aperis en Ĉinio esperanta traduko de lia romano "Aŭtuno en printempo", kies titolo estis inspirita de la romano "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. En la sama jaro Bakin mem unuafoje povis partopreni Universalan Kongreson de Esperanto, en Stokholmo.

BakinEn la aĝo de preskaŭ 101 jaroj, la 17-an de oktobro  forpasis la granda esperantisto Bakin (Ba Jin, 巴金), unu el la plej konataj ĉinaj verkistoj de la pasinta jarcento, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, membro de la honora patrona komitato de UEA. Pli frue Bakin estis interalie prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo.

En Esperanto aperis pluraj verkoj de Bakin, inter tiuj la granda romano La Familio kaj la romaneto Aŭtuno en printempo, kies titolo estis inspirita de la romano Printempo en aŭtuno de Julio Baghy. Tiun originale esperantlingvan romanon Bakin tradukis al la ĉina jam en 1932.

La nomo Bakin
(foje transskribata kiel Ba Jin, Pa Jin aŭ Pa Chin) efektive estis pseŭdonimo. La vera nomo de Bakin estis Li Feigan. Li naskiĝis la 25-an de novembro 1904 en Chengdu en centra Ĉinio en bonstata familio, kaj ricevis bonan edukon, studante interalie la anglan.

Jam en 1921 li verkis artikolon kun la titolo "Karakterizaĵoj de Esperanto". Tiam li konis nur la elementojn de Esperanto, sed jam klopodis disvastigi ĝin, ĉar al li plaĉis la idealoj de Zamenhof. En 1923 li translokiĝis unue al Ŝanhajo kaj poste al Nankino, kie li daŭrigis siajn studojn, bone lernis ankaŭ Esperanton, kaj legis ĉiujn troveblajn librojn en Esperanto. Poste, en 1928, li studis en Parizo, kaj tie konatiĝis kun alia granda veterano de la ĉina Esperanto-movado,  Hujucz.

La plumnomon "Bakin" Li Feigan elektis laŭ du silaboj el la ĉinaj nomoj de siaj du korifeoj, la rusaj anarkiistoj Bakunin kaj Kropotkin. Li admiris radikalajn rusajn verkistojn kaj sopiris iĝi profesia revoluciulo en la kamparo. Sian grandan romanon kun la titolo La Familio li finverkis en Ŝanhajo en 1933.

Bakin junaĝeDum la milito kontraŭ la japana okupacio en 1937-1945, Bakin migris de loko al loko sed neniam ĉesis verki. Li helpe de esperantaj tradukoj tradukis literaturon al la ĉina, kaj li ankaŭ planis traduki al Esperanto sian romanon La Familio, sed tiun intencon li neniam realigis.

Jam dum la milito alia konata ĉina esperantisto Chen Yuan komencis traduki la romanon. En artikolo pri Bakin li skribas: "Emociita kaj edifita de "Familio", mi tradukis kelkdek paĝojn dum milita periodo. S-ro Ĵelezo kuraĝigis min tion daŭrigi kaj promesis, ke li helpos publikigi la tradukon. Sed bomboj de japanaj invadintoj detruis mian hejmon kaj ankaŭ mian tradukon."

Dum la kultura revolucio (1966-1976) Bakin estis persekutata kaj sendita al "reedukado per laboro" laŭ la ordonoj de Maŭ Zedong. Dum tiu periodo, kiun li pasigis en la Kadra lernejo de la 7-a de majo, alinome "La bovinejo",  li hazarde trovis la Dian Komedion de Dante. Nokte en "la bovinejo" li sekrete kopiadis la tekston mane, kaj tage, laborante en la kampoj aŭ ricevante kolektivan kritikon, li silente recitis al si la poemojn de Dante.

En 1982, kiam jam pasis la teruroj de la kultura revolucio, kaj en Ĉinio povis aperi liaj verkoj en esperanta traduko, li diris: "Pasis pli ol 40 jaroj, dum kiuj mi travivis la ok-jaran Kontraŭjapanan Rezistmiliton kaj la dek-jaran Kulturan Revolucion, tamen mi neniam perdis amon al Esperanto."

Jam pli frue, en 1980, Bakin flugis al Stokholmo por unuafoje partopreni Universalan Kongreson. Tiam li diris: "Antau mia vojaĝo miaj amikoj admonis min, ke en tiel granda aĝo mi ne partoprenu tian kongreson. Ili ne sciis, ke en la pasintaj jaroj mi neniam perdis intereson pri la internacia lingvo. Kaj post la kongreso mi havas pli grandan fidon al Esperanto. Esperanto certe fariĝos komuna lingvo de la homaro."

Laŭ la ĉina kutimo
oni festis la centjaran jubileon de Bakin jam en novembro 2003, kiam komenciĝis la centa vivojaro de Bakin. Tiam en Ŝanhajo estis prezentitaj kvar diversaj scenaj versioj de lia romano La Familio: kiel tri diversstilaj klasikaj ĉinaj operoj, kaj kiel modernstila teatraĵo. En la naskiĝloko de Bakin, Chengdu, jam en 1987 estis konstruita tuta ĝardeno kun la nomo Huiyuan. La ĝardeno prezentas la scenojn de la konata romano de Bakin.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2005-10-31 14:45

Ŝajnas regi sufiĉe granda konfuzo pri la vera fono de la plumnomo ”Bakin”, eĉ senkonsidere pri la transskriba ĥaoso kiu regis pri ĉinaj nomoj antaŭ la fina adopto de Pinyin. Okcidente regas la aserto ke ĝi estas kombino de _Ba_kunin kaj Kropotkin, sed efektive tion inventis ”La Bando de Kvar” por misfamigi Bakin dum la t.n. Kultura Revolucio. Reale Li Feigan elektis la silabon ”Ba” memore al Baranpo, samlandano de li kiu dronigis sin dum ili ambaŭ studis en Francio, kaj la silabo ”kin” estis ŝerca sugesto de tiu sama Baranpo, kiam al Bakin malfacilis trovi titolon al iu el liaj verkoj. La memmortigo de Baranpo tre impresis al Bakin, kvankam li fakte ne tre proksime konis lin (laŭ Ba Jin: Autumn in Spring and other stories. – Beijing : Panda Books, 1981).