Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / La membraro de UEA kreskis je 500

La membraro de UEA kreskis je 500

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-24 00:13
La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Dum du jaroj la membraro de UEA kreskis je 500.
Ĝis la 31-a de majo UEA estis registritaj 5.424 individuaj membroj, kio estas je 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare. En 2004 la tutjara kresko estis 142. Parte la pli forta kresko en la maja statistiko verŝajne rezultas el pli efika administrado de kotizoj en la Centra Oficejo, sed ĉefe temas pri efektiva kresko.

Komence de junio la Centra Oficejo dissendis memorigan leteron al tiuj pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ ne kotizis por la nuna jaro. Tiu dissendo ĉiujare rezultigas novan ondon de aliĝoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĉi-jare la fina nombro de individuaj membroj denove superos 6000, unuafoje post la jaro 2001.

[Gazetaraj komunikoj de UEA]





arkivita en: