Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj

Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-23 22:44
En junio 2005 festas sian centjariĝon la revuo Esperanto, nuntempe la oficiala organo de UEA. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson sekvis la revuon pli ol duonon el ĝia ĝisnuna vojo. La unua numero, kiun li ricevis januare 1953 entuziasmigis lin per artikolo de Ivo Lapenna. Tamen dum la lastaj jaroj li preskaŭ ĉesis legi la revuon. "Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere kaj grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj", li demandas sin.
Laŭ Enciklopedio de Esperanto la 18-a de junio 1905 estas la naskiĝdato de la gazeto Esperanto. Ĝin fondis 23-jara franca esperantisto, Paul Berthelot. Kelkajn informojn pri Berthelot oni povas legi sub lia nomo en Enciklopedio de Esperanto kaj ion plian oni povas diveni.  Li lernis Esperanton en la jaro 1900, tiam 18-jara liceano.  Dum la sekvantaj kvar jaroj li kunlaboris kun konataj francaj esperantistoj pri diversaj prilingvaj aferoj, i.a. vortaraj. Laŭdire li faris la unuan provon verki Esperantan vortaron kun Esperantaj difinoj.

Li devis ĉesigi la eldonon
de la gazeto Esperanto post du jaroj, eble pro manko de mono aŭ pro malsaniĝo. Li tiam transdonis la gazeton al Hector Hodler. Ĉu li donacis ĝin aŭ vendis ne estas klare, sed almenaŭ post tio Hodler estis ĝia posedanto kaj redaktoro ĝis 1920. Post la fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio en 1908 la gazeto fariĝis ĝia oficiala organo, kia ĝi estis ĝis nun. Aŭ tiel mi komprenas. Kiam oni ĉesis nomi ĝin revuo kaj ne gazeto, mi ne scias. Kiam mi komencis ricevi la revuon en 1953 ĝia titolo estis Revuo Esperanto Internacia, dum jaroj ĝi estis simple Esperanto, nun - kaj ja sufiĉe delonge - Revuo Esperanto. Fakte, ne gravas. Tamen, la lasta ŝajnas bona kompromiso.

Sed, jes, pli pri Berthelot. Tiu eksterordinara fervorulo meritas pli ol admiran primemoron. Kiam li transdonis la gazeton al Hodler post dujara "baraktado" (laŭ la Enciklopedio) restis al li nur tri vivojaroj. Li forvojaĝis al Brazilo kaj tie li mortis nur 28-jara pro tuberkulozo. Ĉu li infektiĝis jam en Francio? Eble jes, tuberkulozo estas tia malsano, kiu ofte havas longdaŭran inkubacion. Lia fervoro propagandi la lingvon tamen ne malkreskis. Estas dirite, ke li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin. Laŭ tio li mortis en monaĥeja malsanulejo.

Paul Berthelot evidente estis unu el tiuj fervoraj junuloj, kiuj aperis - kaj, feliĉe, ankoraŭ aperas - de tempo al tempo, pretaj dediĉi malavare tempon kaj energion por lerni, propagandi, instrui kaj labori por antaŭenigo de Esperanto kiel interpopola lingvo kaj humanisma ideo. Honoron al lia memoro.

En la jaro 1953 mi fariĝis membro de UEA kaj ricevis la revuon ekde la januara numero de tiu jaro. Mi diru tion tuj: tiu numero estas por mi la plej memorinda el ĉiuj numeroj poste ricevitaj dum tiuj 52 jaroj.  Antaŭ nelonge mi ĝin trafoliumis denove post jardekoj. Aspekte ĝi estas mizera laŭ moderne moda kriterio, etformata kun grizaj fotoj malgrandaj kaj malmultaj, enhave ĝi estas eksterordinara, ĉar ĝi publikiga la rezolucion de Unesko pri Esperanto akceptitan en decembro 1952.

Akompana artikolo de Ivo Lapenna celas klarigi la signifon de la rezolucio, kiun Lapenna konsideras "grandega". Ni scias nun, pli ol duonjarcenton poste, ke la efiko de tiu rezolucio estis minimuma kaj ĉefe nur surpapera. Sed por mi kiel nova membro de UEA en tiu tempopunkto tia informo estis kvazaŭ klariona signo pri definitiva ekmarŝo de Esperanto sur la oficialan internacian kampon. Tamen la aspekta prezento de tiu gravaĵo ne povis esti pli modesta. La redaktoro Hans Jakob evidente ne estis homo paradema.

La artikolo de Lapenna estas modela mikso de triumfo, konvinko, optimismo - kaj fiero. Eĉ ankoraŭ hodiaŭ mi povas resenti la malnovan tremeton ĉe la spino legante la jenajn vortojn de Lapenna: "Ni portu kun fiero nian kvinpintan verdan stelon kaj ni tenu alte nian kapon, ĉar nia celo estas pli ol justa kaj niaj vojoj estas ĝustaj." Jarojn poste Lapenna tamen malkonsilis tro trudan elmontron de la verda stelo. Ŝanĝiĝis la modo.

Sed ne estas nur la informa gravo kiu donis substancon al la januara numero 1953 de la revuo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn tekstojn literaturajn kaj edukajn. Tuj apud la parolado de Lapenna farita en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO oni povas legi tradukitan  poemon, Vi ĉiuj, kiujn premas sort'. Artikolojn pri la tiujara kongresurbo Zagreb sekvas pliaj literaturaĵoj: rakonto kaj  teatraĵo, ambaŭ originale verkitaj en Esperanto, ankaŭ kelkaj artikoloj pri tiel diversaj temoj kiel ekzemple Portland-cemento kaj la rilato inter poezio kaj muziko. Trafoliumante la tutan jarkolekton oni konstatas precize la jenon: bonan komprenon ĉe la redaktoro pri la neceso malefemere substancigi la revuon per literaturaj kaj edukaj legaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. Tiun tradicion daŭrigis eĉ pli emfaze William Auld kiel redaktoro kaj liaj sekvantoj ĝis lastatempe.

Jes, ĝis lastatempe. Kiel fidela leganto de la revuo dum pli ol kvindek jaroj mi bedaŭras diri, ke mi preskaŭ ĉesis legi ĝin. Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere kaj  grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj? Ĉu mi ne kapablas rekoni la atentokaptan efikon de optikaj rimedoj?

Nu, mi lasu tion, mi ja povas kompreni la sintenon de la redaktoro kaj supozeble mi ne plendus pro tiu tendenco imiti turismajn broŝurojn, se la enhavo estus pli laŭ mia gusto. Trafoliumo de la du-tri lastaj jarkolektoj rivelas strangan vakon - mankon de tekstoj, prozaj kaj poeziaj, kiaj ĉiam donis al la revuo tion kion mi nomas malefemera substanco. Kontraŭe al la opinio de la redaktoro mi estas absolute certa pri tio, ke la "averaĝa esperantisto" volas, ke la organo de la plej grava Esperanto-organizaĵo respegulu ne nur esperantistajn eventojn kaj aranĝojn, sed ankaŭ la krean laboron de niaj verkistoj kaj tradukantoj.

Per tio mi celas ne la pasintecon kiel faras la angulo (fakte anguleto) de Esperantlingva Verkista Asocio, lastatempe aperinta en la revuo (strange neatentiga male al la ĝenerala stilo de la revuo), sed aktualan krean laboron de niaj verkistoj. Kaj mi ne partoprenas la opinion de la redaktoro pri elito kaj simpluloj, ke la revuo fariĝis frandaĵo por tiu elito kaj ne tiom por simplaj esperantistoj. Feliĉe ĉiuj konvinkitaj esperantistoj estas simplaj, pli-malpli, alie "nia afero" jam antaŭ longe forfalus.

Cetere mi opinias, ke anstataŭ la tradicia novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA aperu ĉiam nova grava poemo. La prezidanto havas ajnatempe sufiĉe da loko por si en la revuo, se li volas.

Baldur Ragnarsson



Noto de la redakcio: La oficiala nomo de la revuo de UEA daure estis "Esperanto". Dum la skisma periodo 1936-1947, kiam Internacia Esperanto-Ligo ekzistis, ĝia organo nomiĝis Esperanto InternaciaEsperanto ĉiam estis la organo de UEA kaj ĝi restis la nomo de la organo de UEA ankau post la unuiĝo en 1947, sed tiam sub la nomo Esperanto ekaperis la subtitolo "Internacia Revuo Esperantista". En 1951, kiam la revua formato estis malgrandigita, efektive aspektis, kvazau la nomo ŝanĝiĝis al Revuo Esperanto Internacia, sed ne estis tiel. Tion ilustras ankau la grafika aranĝo: la vortoj "Revuo" kaj "Internacia" estis presitaj malpli grande ol "Esperanto".  En 1960 la kromaj vortoj ne plu aperis sur la kovrilo sed nur en la kolofono.

Fotoj de la revuo Esperanto de la jaroj 1905 kaj 1953 estis afable disponigitaj de Biblioteko Hector Hodler de UEA.
redakcio
redakcio diras:
2005-06-02 09:28
Estas strange, en la artikolo estas skribite, ke la rezolucio de UNESKO pri E-o estas akceptita en la jaro 1952, sed reale ĝi estis akceptita en la jaro 1954 laŭ la jarlibro de UEA. Do kies 50-jariĝon (jubileon) ni festis pasintdecembre? Ĉu la redakcio de "Libera Folio" kontrolas la faktojn, kiuj aperas en ties artikoloj?
Bondezire, Vladimir MININ
redakcio
redakcio diras:
2005-06-04 09:09
Vladimir Minin pravas pri tio, ke la "fama" rezolucio estis akceptita en decembro 1954, sed en decembro 1952 estis akceptita alia rezolucio, pri kiu multaj ne plu konscias. Por savi la pli fruan rezolucion de plena forgeso, ni republikigas ĝian tekston kaj kelkajn pliajn fragmentojn el la revuo Esperanto.

La redakcio de Libera Folio

----

Esperanto
1953:1, p.2

La Ĝenerala Konferenco de UNESKO,

Konsiderante,

(a) ke Internacia Petskribo favore al Esperanto, subskribita de 492 organizaĵoj kun entute 15.454.780 membroj kaj de 895.432 individuaj personoj, estis prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transdonita fare de la Sekretario de tiu ĉi Organizaĵo al la Sekretariaro de UNESKO;

(b) ke UNESKO havas bonan kaŭzon atenti la rezultojn atingitajn per Esperanto por la evoluigo de la intelektaj rilatoj kaj interkompreniĝo inter la popoloj,

INVITAS la Ĝeneralan Direktoron komuniki la Petskribon al la ŝtatoj-membroj kaj entrepreni, kiel parton de la normalaj aktivecoj de la Sekretariaro, la necesajn preparlaborojn por ebligi al la Ĝenerala Konferenco decidi, dum ĝia Oka Kunveno, pri la agoj farotaj je tiu ĉi Petskribo.

(Fino)

Noto: La supran Rezolucion ĵus akceptis Laborgrupo de la Programkomisiono ĉe la Sepa Kunveno de la Ĝenerala Kunveno -- la supera organo de UNESKO -- okazinta en Parizo de la 12-a de novembro ĝis la 10-a de decembro 1952, kun la jena amendo: "ke la prepara laboro estu bazita sur la respondoj kiujn UNESKO ricevos de la registaroj" (laŭ propono de la brita delegacio). La publikigita teksto estas traduko el la angla lingvo.

----

LASTMOMENTE laŭ letero ricevita de UNESKO la Ĝenerala Konferenco akceptis je la 10-a de decembro 1952 la supran rezolucion en jena mallongigita formo:

"La Ĝenerala Direktoro estas rajtigita komuniki al Membroj-Ŝtatoj la Internacian Petskribon favore al Esperanto, kiu estas prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transsendita de tiu Organizaĵo al UNESKO, kaj entrepreni, konforme al komentoj ricevitaj, la necesan preparlaboron por ebligi al la Ĝenerala Konferenco decidi, dum ĝia Oka Kunveno, pri la agoj farotaj je tiu ĉi Petskribo."

----

Sur p. 3 sekvas artikolo de Lapenna, "La signifo de la UNESKO-rezolucio", kaj sur p. 7 "Parolado de Prof. I. Lapenna en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO".

Jen la enkonduketo de prezidanto Ernfrid Malmgren al la artikolo de Lapenna:

"En novembro kaj decembro 1952 okazis la Sepa Kunveno de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo. Ĉar la problemo pri la internacia lingvo estis en la tagordo, UNESKO invitis al UEA sendi observantojn. Dum 3 semajnoj nia estrarano Prof. Ivo Lapenna restis en Parizo, kie li entreprenis sennombrajn rendevuojn kaj traktadojn kun la UNESKO-delegitoj. Li kaj S-ro Durrant, nia konstanta UNESKO-komisiito, kiu ankaŭ ĉeestis je la fintraktadoj en Parizo, meritas grandan laŭdon. La ĉi suba artikolo montras la rezultojn atingitajn kaj donas samtempe imagon pri la laboro farita.

E. Malmgren, Prezidanto de UEA"

Komence de la parolado de Lapenna estas aldonita jena redakcia enkonduko:

"Prof. I. Lapenna kaj S-ro E.D. Durrant partoprenis kiel reprezentantoj kaj observantoj de UEA la Sepan Kunvenon de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, ĵus okazinta en Parizo. La 27-an de novembro posttagmeze Prof. Lapenna faris en la Konferenco paroladon, en kiu li precizigis la starpunkton de nia Asocio kaj kiu multe kontribuis al la fina sukceso. Jen la Esperanta traduko de la parolado, kiun li faris en la franca lingvo."
Lu
Lu diras:
2005-06-02 19:01
En la artikolo okaze de la centjara jubileo ne trovighas rimarko pri la eldonkvanto de la revuo - sed eble tio interesos ankau aliajn legantojn. Lau la "Enciklopedio de Esperanto" en 1925 presighis 96.000 ekzempleroj, en 1932 estis 72.000. Hodiau estas malpli ol dekono - okazis do falo de pli ol 90 procentoj. Kiam okazis la chefa falo? Kiujn eldonkvantojn la revuo havis en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj post la dua mondmilito?
redakcio
redakcio diras:
2005-06-02 21:44
En 2004 la revuo Esperanto havis 4.118 pagitajn abonojn. La revuo aperas 11-foje jare. Sekve en la pasinta jaro estis presitaj minimume 45.298 ekzempleroj, kredeble iom pli, ĉar estas ankaŭ kelke da senpagaj abonoj. Tio estas kompreneble klare malpli ol la raportitaj 72.000 ekzempleroj en 1932. Tamen ne temas pri malkresko je 90 procentoj. La malkresko estas proksimume 37 procentoj.
mfettes
mfettes diras:
2005-06-03 21:42
Mi konsentas kun Baldur. Dum la kvin jaroj, en kiuj mi redaktis la revuon, mi chiam strebis al ekvilibro de kultura, organiza, kaj movadpolitika enhavo. Lau mi la revuo havas gravan edukan rolon: ghi devas provoki, inspiri, analizi, kaj provizi forumon por plej diversaj ideoj kaj tendencoj en la movado. Ghi devas ankau doni etan fenestron al la kulturaj bonoj de Esperanto, inkluzive de poezio, rakontarto, muziko, kaj tradukarto. Por multaj legantoj la revuo estas ilia sola kontakto kun la internacia movado. Se en ghi oni vidas nur spegulon de la loka kluba vivo, oni ne ricevas ghustan impreson pri la mirinda vivanteco kaj bunteco de la esperantista mondo.

Kiel Baldur, mi devas konfesi ke che mi nuntempe la revuo plej ofte kushas nelegite sub staplo de pli interesaj periodajhoj.
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-06-21 20:16
Dankon, Baldur (kaj Mark!) pro tio ke vi laŭtis tion, kion mi grumbladas jam iom longe. Kolora sengajne (enspeziga al la presejo, tamen…), nia revuo fariĝis puca grafike, malprofunda enhave, kaj naiva stile. Kia kontrasto ĉe la antaŭaj epokoj!

Cetere (kurioze kaj eĉ alarme), samo iam okazis kun Kontakto, kies kvalito faladis ĉiam depost la Vehuthey-epoko… Plie, la samo ŝajnas nun trafi Tt-n, laŭ malaperas la influo de Rick Newsum.

Kien do la oficialaj periodaĵoj de UEA/TEJO? Kiuj favoras fuŝecon, kiujn favoras ĝi?…
redakcio
redakcio diras:
2005-06-22 07:52
Lastatempe en la revuo Esperanto preskaŭ nur la nekrologa rubriko estas leginda. Ĉu do la sola maniero altigi la nivelon de la revuo estas, ke pli da esperantistoj mortu?
[anonima komento ricevita de la redakcio]
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-06-22 19:26
Jorge Camacho, verkisto, eksakademiano: «ŝanĝojn en revuo Esperanto. Ĉi tiu, en redakto de Stano Marček, regresis kvalite kompare kun la redaktoperiodoj de Értl kaj Fettes. Tiom, ke mi ne emas legi ion ajn pri la nuna agado de UEA, kaj fakte ne legas. Tiom, ke mi turnas la paĝojn kun fulma rapido kaj legas el tuta numero preskaŭ neniom.» Tion ĉi en 2003, al Libera Folio (http://www.liberafolio.org/UEA/Demisioj/Document.2004-02-21.9489059924).
redakcio
redakcio diras:
2005-06-23 09:28
Mia respondo estas simpla: mi invitas ankau tiujn, kiuj ne estas kontentaj pri la revuo, al kunlaboro: bonvolu helpi plibonigi ĝin. Mi estas malfermita al ĉiuj bonintencaj iniciatoj.
Stano Marček