Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio

Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-15 00:41
UEA estas neŭtrala rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, diras la statuto de la asocio. Tamen la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, elektis sian flankon en la elekta kampanjo en Ukrainio, kie la novembre okazintaj elektoj de prezidanto laŭ la supera kortumo de la lando estas nevalidaj pro amasa falsado. Laŭ li, la elektojn fuŝis ne la ukrainaj aŭtoritatoj sed Usono. "Mi neniam kaŝis miajn opiniojn, ĉar mi ja pensas, ke ĉiu el ni rajtas havi siajn opiniojn, kaj miaj opinioj estas tre malsimilaj ol tiuj de Bush", li diras al Libera Folio.
La supera kortumo de Ukrainio decidis, ke devas okazi nova voĉdonado pri prezidanto la 26-an de decembro, ĉar la oficiala rezulto de la pli frue okazinta voĉdonado - marĝene favora al la kandidato Viktor Janukoviĉ kiun malferme subtenas Rusio - estis falsita. Tamen laŭ Corsetti en Ukrainio okazas amasa enmiksiĝo de Usono, sed ne de Rusio.

En la reta diskut-listo La Balta Ondo iu "Valentin" el Sankt-Peterburgo (Rusio) opiniis, ke la elektoj en Ukrainio estas manipulataj de Usono. Tiun priskribon Renato Corsetti opiniis tre trafa.

"La internacia terorismo ĝenerale ŝajnas speciale generata fenomeno por kaŝe atingi, preteksti k pravigi uzurpadon de la energiozaj naturaj fontoj. Ĉar la problemo de ekzistebligaj naturkrudaĵoj estas tergloba, ne restas senatencataj ankaŭ la slavoj, kiuj nun kontrolas signifan parton de la monda naturtrezoro. Do, ĉio, aktuale okazanta en Ukrainio havas nenion komunan kun la deklarataj balotsloganoj de la kandidatoj pri la libereco, civilizigo kaj demokratiigo", skribis "Valentin".

Al tio respondis Renato Corsetti: "Mi sentas la bezonon gratuli Valentin pro la bonega priskribo de tio, kio estas okazanta en Ukrainujo. La fakto ke la tutmonda televidaro disvastigas la malan rakonton devas nur pensigi pri la irakaj amasdetruaj armiloj, kaj kiel la tutmonda televidaro sukcesis prezenti la pruvojn pri ili."

Ni petis lin rakonti,
kion li celis. Jen kion li respondis:

- Fakte mi klarigu unue, ke mi toleris ĉiam pli malfacile la okcidentajn televidojn, kiujn mi vidis en tiuj tagoj kaj en Italujo kaj en eksterlando. Al mi iliaj rakontoj ŝajnis tute unuflankaj, kiam, ekzemple, ili daŭre parolis pri la enmiksiĝo de Rusujo kaj nenion diris pri la enmiksiĝo de Usono kaj de EU.  Mi laŭdis la raporton de Valentin, ĉar unuafoje mi havis la homan rajton vidi ankaŭ la alian flankon de la rakonto. Mi dankas tion al Esperanto sed certe ne al la okcidentaj amas-komunikiloj.

- Pri la falsado de la elektoj mi persone scias nenion. Nur aŭdis raportojn kaj mi eĉ emas kredi ke tio okazis sed en situacio de lukto por kontroli de la ekstero ankoraŭ unu landon. Tion oni ne devas forgesi. Eble teoria demokratio kaj la volo de la ukraina popolo estas la lasta zorgo kaj de la rusa kaj de la usona registaroj (kaj ankaŭ de EU, kiu ludas sian kutiman rolon).

Ĉu ne ekzistas risko, ke viaj eldiraĵoj povas influi la publikan bildon pri la neŭtraleco de UEA?

- "Omnia munda mundis" (= ĉio estas pura por la puruloj)! Mi volas nur diri, ke UEA ne estas koncernata pri tio, ĉar ne temas pri lingvaj homaj rajtoj aŭ pri Esperanto. Mi neniam kaŝis miajn opiniojn, ĉar mi ja pensas, ke ĉiu el ni rajtas havi siajn opiniojn, kaj miaj opinioj estas tre malsimilaj ol tiuj de Bush!

- Aliflanke mi konstatas kun bedaŭro, ke tia stato de la mondo, en kiu la tiel nomebla imperio de la bono, kaptas unu landon post la alia, ne estas tre favora al Esperanto. Bonvolu kompreni ke ĉi tiu lukto por regi la mondon tute ne temas pri demokratio kaj homaj rajtoj. Ĝi estas farata nome de tiuj noblaj idealoj, sed en la realo ili estas nur komfortaj ŝirmiloj.

Ankaŭ la antaŭuloj de Renato Corsetti sur la plej alta posteno sendube havis politikajn opiniojn, sed la publiko ial havis malpli da okazoj por forte konscii pri tio, diras István Ertl, komitatano B de UEA.

- Renato, kiel ni ĉiuj, rajtas havi siajn opiniojn - sed li ne forgesu ke li estas, malgraŭ ĉio, ankaŭ prezidanto de UEA, konstatas István Ertl.

- Laŭ mia impreso Renato Corsetti emas al maniĥeisma mondrigardo, en kiu la malbonulon neŝanĝeble rolas Usono. Nu, certe oni ne havu iluziojn pri la hipokrita konduto de grandpotencoj (kaj ĝenerale de ŝtatoj). Tamen, mi persone ial, iom preferas politikan influon de Usono al tiu de Rusio, Ĉinio, aŭ - horrribile dictu - Kubo aŭ Norda Koreujo.

Alia malbonulo kiun ŝatas kritiki Renato Corsetti estas la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiukampe li trovas iom pli da kompreno ĉe István Ertl.

- Mi konsentas kun Renato pri tio ke la "okcidentaj" amaskomunikiloj ne nepre donas multflankan prezenton pri eventoj. Sed ĉu la "neokcidentaj" amaskomunikiloj estas tiom pli bonaj? Certe ne, se juĝi laŭ ilia prezento en la amaskomunikiloj "okcidentaj", ekz. laŭ la bonega semajngazeto Courrier International (la "neesperantista Monato").

Ertl opinias ke gravas bone pripensi kion oni faras, antaŭ ol oni tuŝas la neŭtralecon de UEA.

- Preskaŭ 60 jarojn post kiam Lapenna redifinis neŭtralecon kiel respekton de homaj rajtoj kaj kiel sintenon aktivan, eventuale venis tempo por denove revizii la UEA-neŭtralecon, adaptindan al la nuna realo de tutmondigo. Tiu revizio povus enteni pli emfazan okupiĝon pri lingvaj rajtoj kaj lingva demokratio - kion la Statuto de UEA ĉiuokaze antaŭvidas kiel escepton al neŭtraleco. Sed, kiel ajn oni eventuale reformulu nian neŭtralecon, tio devas okazi pere de publika debato, kaj ne per ia subkompreno de la maldekstrema naturo de esperantismo, sinteno foje spertebla ĉe niaj samideanoj, diras István Ertl.

Renato Corsetti mem tamen en la reta diskutejo uea-membroj replikis, ke pli grave ol diskuti la neŭtralecon de UEA estas diskuti pri la atento de UEA al skolta ĵamboreo en Argentino.

Jam pli frue dum la aŭtuno Renato Corsetti kaŭzis diskuton per siaj akraj politikaj opinioj. En sia komentario verkita por la reta bulteno Ĝangalo li implicite komparis la prezidanton de Usono kun Hitler:

"Kiu estas la nuna Hitlero kaj kiuj estas la nunaj judoj? Estas tre malfacile kompreni kaj diri, ankaŭ ĉar la komunik-kanaloj de la nuna Hitlero diras al vi 24 horojn tage, ke Hitlero estas iu alia..."

Ankaŭ tiam la politikaj komentarioj de Corsetti agacis István Ertl, kiu en la komitata listo skribis:

 "Renato kiel individuo principe rajtas esprimi eĉ plej ekstremajn opiniojn pri nuntempaj Hitleroj kaj la minacgrado de Norda Koreio al la mondo, sed li ne rajtas forgesi ke oni ligos tiujn individuajn eldirojn al lia statuso de UEA-prezidanto. Jen kio minacas la neŭtralecon de UEA, kaj ne nur je iu teoria nivelo, sed tute praktike."

Male ol oni povus atendi, la eldiraĵoj de Renato Corsetti ne kaŭzis ian indigniĝon en la komitato de UEA. Indigniĝon aliflanke ja spronis la kritiko kontraŭ la prezidanto. Reagis interalie la ĝenerala sekretario de UEA, Ulla Luin:

"La tono de István Ertl estas ne nur malafabla, malĝentila, akuzema, sed simple neakceptebla", ŝi skribis.

Same akre reagis kontraŭ István Ertl ankaŭ William Harmon:

"Leginte vian akran atakon kontraŭ li, mi ekopinias ke estas tiaj koleraj kaj probleminstigaj voĉoj kiaj la via kiu devus esti bremsitaj, li opiniis.

Kaj Mireille Grosjean, komitatano A por Svisio:

"Mi estis ege ŝokita per la mesaĝo de István pri la laboro de nia prezidanto. La tono ŝokis min. Tono malafabla, malĝentila, akuzema."

Preskaŭ ĉiuj komitatanoj, kiuj iel reagis al la temo, rapidis defendi sian prezidanton. Laŭ Edwige Tantin Ackermann, la politikaj opinioj de Renato Corsetti estas bone konataj, kaj nenia novaĵo sub la suno.

"Krei etoson konfliktan, batalan staton inter gvidantoj kaj membroj, ne helpas plifortigon de la Asocio, sed iras ĝuste en la kontraŭa direkto", ŝi opiniis.

Unu el la malmultaj komitatanoj, kiuj ne tuj kondamnis la kritikojn de István Ertl, estis Yves Bellefeuille:

"Ne plu revenu la tempo de Lapenna: ni rajtas kritiki niajn gvidantojn", li skribis.
arkivita en:
Elektito
Elektito diras:
2004-12-18 04:03
Hej Kara Renato Corsetti!!!
Mi jam vidis kaj legis multon el viaj miskomprenitaj kaj misgviditaj komentajxoj tra multaj jaroj de mia membreco en la movado sed tiu cxi lasta venkas kontraux cxiuj gxis nun. Cxu vi demandis pri faktoj almenaux unu Ukrajnanon, Polon aux alian Slavnacian Esperantiston? Tute ilin ne mankas. Nur demandu. Ne arogu al si pli bonan scion de faktoj ol ili mem. Sxajnas ke la okcidenteuxopeca arogo malpermesas tion al plimulto de la komentantoj, same kiel al vi mem. Rusujo tre aktive sin enmiksis en la Ukajnajn aferojn, preskaux tion ecx publike anoncinte. Malfermu viajn okulojn Amiko. Vidu en kiu mondo vi vivas. Kiel Esperantisto vi devus havi almenaux iomete pli bone informitajn mondovido kapablojn...
kallekn
kallekn diras:
2004-12-19 18:46
Estimata s-ro Yves Bellefeuille,
Mi permesas al mi skribi al vi kelkajn vortojn, ĉar en artikolo en "Libera Folio", "Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio", mi legis vian komenton: "Ne plu revenu la tempo de Lapenna: ni rajtas kritiki niajn gvidantojn".

Fakte, mi pli ol miras, ke ĝuste vi kiel advokato, kiu pli frue en la sama LF prezentis ideojn preskau identajn al tiuj de Ivo Lapenna, mia edzo - kaj pro kio, cetere, mi voĉdonis por vi kiel komitatano B - povis skribi tion. Mi ne komprenas, ke esperantisto, kiuj tute ne konis IL, tutsimple akceptas tiujn malagrablajn mensogojn pri li.  Same Sikosek kaj aliaj ne konis lin. Pro tio estas iom groteske tiel misprezenti la konduton/karakteron de IL. SE vi estus studinta liajn verkojn, kaj SE vi estus same studinta la multajn skribaĵojn pri li de kleraj kaj inteligentaj kunlaborantoj (i.a. ankau tiuj en la preskau noveldonita verko "Eseoj memore al Ivo Lapenna", redaktita de d-ro Carlo Minnaja), vi certe estus havinta tute alian opinion pri li. IL estis la plej demokrata persono, kiun oni entute povas imagi. Sub lia gvidanteco  KIU AJN  rajtis kritiki la estraranojn, inkluzive lin mem, sed tiam neniu havis kaŭzon kritiki. Ofte li diris publike, ke se iu estus povinta mencii nur unu eraron, kiun li faris en sia laboro por Esperanto, li estus preta tuj korekti tiun eventualan eraron. Ankaŭ dum la ĝeneralkunvenoj dum la UK-oj li diris tion (post 1974 UEA nuligis tiujn demokratajn ĝeneralkunvenojn), sed neniam neniu povis trovi eraron. - Nur poste, en 1974, kiam UEA ĉesis esti neutrala (mi rekomendas al vi studi la plej gravan socipolitikan libron "Hamburgo en Retrospektivo"), la komplotintoj komencis klaĉi, ĉar ili tutsimple NE toleris la evidentan superecon de Ivo Lapenna. Pro la multaj klaĉadoj ekestis mitoj pri li, kiuj estas komplete falsaj. Per tia neakceptebla konduto de kelkaj esperantistoj oni kreas mitojn pri Ivo Lapenna. Oni NENIAM devus aŭskulti al klaĉadoj kaj falsaj mitoj.
Sincerajn salutojn,
Birthe Lapenna