Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO

Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:49
En publika letero de la Norvega Junularo Esperantista (NJE), la estraro de tiu asocio postulas, ke TEJO prezentu al Christopher Culver publikan pardonpeton pro la personaj atakoj kontraŭ li, aperigitaj en la oficiala gazeto de TEJO. La letero, kaj respondo de Bertrand Hugon, eksprezidanto de TEJO, aperas en la freŝa numero de TEJO tutmonde. En sia respondo Bertrand Hugon ne pardonpetas. Ni aperigas la plenan tekston de la publika letero, kaj la respondon de Bertrand Hugon.


Publika letero al la estraro de TEJO


La estraro de Norvega Junularo Esperantista (NJE) konstatas, ke en sia anglalingva eseo ĉe www.christopherculver.com Christopher CULVER kritike analizas aspektojn pri la Esperantaj ideologio kaj komunumo.

La estraro de NJE konstatas ke ne necesas ĉiam konsenti pri ĉiuj detaloj en tiaj analizoj, sed ke ili tamen  gravas por eviti ke Esperanto fariĝu kvazaŭ sanktaĵo, kaj por eviti ke la esperantistoj fariĝu senkritikaj obeantoj de potenculoj aŭ kredoj rilate al nia lingvo.

La estraro de NJE observas ke la artikolo de Christopher Culver ne atakas personojn, sed jes atakas nekonsekvencaĵojn kaj propraspertitajn maloportunaĵojn pri kelkaj ideologioj kaj sintenoj en Esperantio. Plue ni konstatas ke gravas por la Esperanta komunumo analizi kial tiaj nekonsekvencaĵoj kaj  spertitaj maloportunaĵoj ekestis, precipe kiam ili ekestis en la Esperanta vivo de grava aktivulo de nia komunumo. Tio helpos nin eviti ontajn kabeojn. Tiurilate ni taksas la artikolon de Christopher CULVER grava kontribuo.

La estraro de NJE observas ke en TEJO Tutmonde n-ro 110 la redakcio verkis personajn atakojn kontraŭ Christopher CULVER, kaj en propra artikolo kaj en la vortoj de la redaktoro. Ni observas ke per tiuj atakoj TEJO Tutmonde eĉ konfirmas ke s-ro CULVER pravas pri almenaŭ kelkaj el la eldiroj kiuj provokis tiujn atakojn flanke de TEJO Tutmonde. Inter alie, per sia kritiko kontraŭ la denaska lingvo de s-ro CULVER, la periodaĵo bedaŭrinde konfirmas ke kelkaj esperantistoj taksas Esperanton pli bona ol denaskaj lingvoj entute.

La estraro de NJE observas ke al la atakoj en TEJO Tutmonde plene mankas argumentoj rilate al la afero diskutita,sed anstataŭe direktas sin al la persono mem en tre intensaj kaj privataj manieroj.

La estraro de NJE observas
ke TEJO Tutmonde per siaj mencioj de la "Afero" per majuskla "A", per la senargumentaj atakoj, kaj per sia maljusta karakterizo de la CULVER-artikolo kiel kalumnio, klopodas kredigi ke ekzistas nur unu vero kaj unu ideologio en la Esperanta komunumo. Ni bedaŭras ke TEJO Tutmonde nome de sia redakcio tiel klopodas pravigi  senkritikajn kredojn pri tioma sankteco de Esperanto ke kritikaj analizoj de maloportunaĵoj konduku al efektiva socia forbarado de la analizinto, kvazaŭ sekto kiu  ekskomunikas kritikemulojn kaj malpermesas amikecon kun tiu.

La estraro de NJE bedaŭras
ke TEJO Tutmonde nome de sia redakcio admonas pri retpoŝtaj atakoj kontraŭ la persona retpoŝta adreso de s-ro CULVER, kaj  eĉ lanĉis mokvorton bazitan sur lia nomo.

La estraro de NJE tial trovas
ke la atakoj kontaŭ Christopher CULVER okazis nome de la redakcio, kaj ne kiel letero de leganto.

La estraro de NJE tial trovas ke la atakoj kontraŭ Christopher CULVER estis misuzo de redakcia potenco, kaj apartenas al la ĝenro de persekutoj kontraŭ individuo.

La estraro de NJE tial trovas
ke la redakcio de TEJO Tutmonde agis male al la idealoj de Esperanto, dum Christopher CULVER per sia kritika sed tamen afereca kaj ne-personataka analizo konformas al la sinceraj, ne-personatakaj kaj sinkritikemaj tradicioj de la tradiciaj Esperanto-idealoj.

La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO publike pardonpeti al Christopher CULVER pro la personaj atakoj kiuj aperis ne nur en organo de TEJO, sed eĉ en la nomo de la redaktoroj de tiu organo. La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO konstati ke al la Esperanta komunumo gravas kritikaj analizoj de la Esperantaj ideologioj kaj komunumo, kaj precipe kiam tiuj analizoj venas de personoj kiuj aktivis en la Movado kaj tiel povas baziĝi sur propraspertaj maloportunaĵoj. Ni ne estu blindaj pri la fakto ke ideologioj, ankaŭ Esperantaj, havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn.

Nome de la estraro de Norvega Junularo Esperantista

Signe CHRISTOPHERSEN, Prezidanto


Respondo de Bertrand Hugon:

Al la estimataj legantoj de TEJO Tutmonde


En n-ro 2005:2 de TEJO Tutmonde aperis artikolo de la redakcio pri eseo de Christopher CULVER, eksa volontulo de TEJO. Ilustris la artikolon bildo en kiu Pepo - nia simbolbesto - pretas feki sur la kapon de s-ro CULVER.

Estas evidente ke uzi oficialan organon de TEJO por damaĝi al la digneco de iu individuo tute ne servas la idealojn de TEJO, kaj ke nia estraro, se ĝi estus leginta ĝin, estus malaprobinta ĝian aperigon en tiu formo.

Tial la komitato de TEJO decidis ke ekde nun la prezidanto respondecu pri provlegado de TEJO Tutmonde tiel ke ne plu okazu uzado de nia oficiala revuo por malhonorigi iun.

Nome de la eksa estraro,
Bertrand HUGON, eks-prezidanto de TEJO

arkivita en: ,
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-27 20:48

La reago al la pompa kaj vakua publika deklaro de Culver estis plurrilate misa; min plej ŝokis la fuŝe elmetitaj argumentoj de Amis kaj ankaŭ tio ke li tiujn prezentis en Tt kiel redaktisto, ne kiel kronikisto rajtantan sendependan opinion.

Aliflanke, la reago de NEJ estas misefike troiga: Ke Tt-n Amis fuŝe redaktadas estas rimarkebla (kaj frape kontrasta kun la laboro de lia antaŭulo Newsum), sed lia atako kontraŭ Culver ne igas tiun iel ajn praviginda.

«Christopher CULVER per sia kritika sed tamen afereca kaj ne-personataka analizo konformas al la sinceraj, ne-personatakaj kaj sinkritikemaj tradicioj de la tradiciaj Esperanto-idealoj.» Tion ĉi aserti kun sincero nur eblas al tiuj kiuj aŭ ne legis la esen de Culver aŭ apenaŭ konas la esperantlingvan movadon.

JxenjaZ
JxenjaZ diras:
2005-09-28 02:31

Mi tre estimas (kaj sxatas simple kiel bonegan personon) la antauxan redaktoron de TT, Rick Newsum, kaj alte aprezas cxion, kion li faris dum jaroj por TEJO. Tamen mi scivolas, surbaze de kio sinjoro Tuvalkin skribas pri "fusxa redaktado" de Joel Amis?! Sxajne cxiuj TEJO-anoj rimarkis, ke ekde la enpostenigxo de Joel Amis, TT aperadas, unue, pli regule; due, kun pli da numeroj jare (ses anstataux kvar); trie, pli dense (t.e. kvanto de teksto por la pagxoj estas pli granda ol antauxe); kvare, kun pli da fotoj (mi certe ne rajtas prikomenti mian laboron, nome komposton, sed tamen mi esperas, ke gxi placxas al la legantoj - almenaux neniu gxis nun plendis, kaj lauxdoj - kaj pri grafiko kaj enhavo - oftas); kvine, la lingvonivelo estas tre alta kaj mistajpoj ne oftas. Mi ne volas, ke tiu komento sonu kiel sinlauxdo, kvankam la redaktoro - sincere - faras cxion eblan por TT estu ricxa, bela kaj alloga. Kaj la redakcio estas bonveniga al cxiuj artikoloj (inkl. de s-ro Tuvalkin, kiu cetere neniam kontribuis al TT dum la pasintaj preskaux du jaroj [pri la antauxaj tempoj mi ne scias]), komentoj, proponoj kaj sugestoj. Se oni volas ion plibonigi, oni ne diras: "vi faras tion aux jenon fusxe" - sen ajnaj fakta bazo. Kaj ne gravas, pri kio temas - cxu pri redaktado de revuo, prezidado (aux vicprezidado) de asocio ktp. Se oni vere volas ion plibonigi, oni amike helpu bonigi gxin, kaj ne senbaze anoncu: "vi faras fusxe"!

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-28 23:19

Ĵenja demandas: «surbaze de kio sinjoro Tuvalkin skribas pri "fusxa redaktado" de Joel Amis?!»

Nu surbaze de mia legado de la lasttempaj numeroj de Tt. Mi povus trovi pli mildan vorton, sed tiu estas ĉiukaze mia opinio.

La menciitaj pliboniĝoj (pri takto, denso, fotabundo, kompostkvalito, revizio) estas pruveblaj kaj kompareblaj, sed ne tion mi celis asertante ke la nuna Tt estas fuŝe redaktita.

Temas pri la enhavo, aŭ pli precize pri la redakta “spirito” — kiu laŭ mi estas fuŝa, sed mi komprenas ke temas pri subjektiva fuŝeco. Diskutebla, sed ne mezurebla.

«cxiuj artikoloj (inkl. de s-ro Tuvalkin, kiu cetere neniam kontribuis al TT dum la pasintaj preskaux du jaroj [pri la antauxaj tempoj mi ne scias]), komentoj, proponoj kaj sugestoj.»

Mi superaveraĝe kontribuis al Tt kiam mi estis en TEJO-aĝo, kaj mi eĉ kunlaboris pri redaktado dum la epokoj Dahmann kaj Kniivilä (parte). (Kaj mi tuj aldonu ke mian tiaman redaktadon mi ne konsideras aparte malfuŝa!)

«Se oni vere volas ion plibonigi, oni amike helpu bonigi gxin, kaj ne senbaze anoncu: "vi faras fusxe"!»

Kompreneble. Mi volonte partoprenus IJK-an kunsidon pri Tt redaktado aŭ ion similan, kaj aliflanke la de mi sentata fuŝeco ne estas tiom skandala ke mi sentas min devigata je laŭta reago. Sed, permesu du komentojn:

1-an, ke tiun fuŝecon mi menciis flanke, kadre de mia kritiko al tiuj ĉi kontraŭ-Tt-a kritiko (la letero de NJE), kaj do mi ne sentis bezonon fundamenti tiun mencion.

2-an, ke mia negativa opinio pri la nuna redaktado de Tt (epoko Amis) estas, kiel skribite, “ideologia”: Laŭ mi la evidentigitaj redakt-filozofio kaj -strategio estas plurrilate maltaŭgaj por periodaĵo tia, kia Tt. Apenaŭ indas provi konvinki la redaktiston pri la malo, ja li redaktas kiel lia-krede estas plej taŭge.

JPA
JPA diras:
2005-09-29 00:55
Eblas sxati aux malsxati, aprobi aux malaprobi iun redaktan stilon
ekzemple, multaj homoj tre sxatas la nunan stilon de la revuo "Esperanto", dum aliaj opinias male (la samo validas pri la antauxaj redaktoroj de "Esperanto" -- iuj sxatis iliajn stilojn, aliaj ne) same kiel cxe cxiuj eldonajxoj -- sed tio ne signifas "fusxa" (kiu, laux mi, signifus ke gxi estus objektive fusxfarita, kio certe ne validas en tiu cxi kazo). Se la stilo de iu eldonajxo ne placxas al mi, mi ne nomu gxin "fusxe redaktita". Pri tiaj subjektivaj preferoj eblas eterne debati -- do ni ne faru tion. Mi scias ke ne eblas placxi al cxiu, kaj mi nek esperas nek klopodas tion fari. Iuj povus diri similajn aferojn kiel s-ro Tuvalkin pri antauxaj redaktoroj de TT, aux pri ajna Movada eldonajxo. Tamen, tion konsiderinte, sxajnas al mi ke granda plimulto estas kontenta -- pri kio ankaux mi kontentas.
JPA
JPA diras:
2005-09-28 03:24
Unue, mi iomete scivolas kiuj "fusxe elmetitaj argumentoj" tiel sxokis s-ron Tuvalkin
la granda plejmulto de la koncerna artikolo simple vort-vorte citas la argumentojn de Culver . . . la cetero konsistas nur el alvoko al legantoj reagi kaj kelkaj atentigoj pri la frapaj sofismoj de Culver. Do, vere mankis argumento niaflanke (cxar jam ekzistis bonega refuto al la eseo, kiu aperis en la sekva numero). Due, mi tre scivolas pri la jugxkriterioj de s-ro Tuvalkin laux kiuj li nomas mian redaktandon "fusxa". Mi neniel volas kompari min kun la antauxa redaktoro Rick Newsum -- efektive, aparte konsiderante liajn cirkonstancojn, li faris elstare bone. Ankaux mi cxiam strebas fari mian plejeblon por certigi ke la enhavo estas interesa kaj varia kaj ke la lingvajxo estas korekta kaj bonstila. Sed ni konsideru la objektivajn faktojn. Dum mia periodo kiel redaktoro venis nur DU plendoj aux kritikoj -- kaj tiuj du plendleteroj (unu el kiu aperas supre) ambaux estis reagoj al tiu "Kricxjo-artikolo" (kaj en la alia letero la plendinto aldonas ke li gxenerale subtenas mian agadon kaj sxatas la gazeton). Laux mi estas rimarkinda per si mem ke venis nur du reagoj al tiu polemika artikolo (mi verdire atendis pli). Sed estas ankaux rimarkinda ke venis NENIUJ plendoj pri aliaj enhaveroj, nek pri la stilo aux lingvajxo. Efektive, kiam mi ricevis komentojn entute ili estis pozitivaj. Povas esti ke la gusto de s-ro Tuvalkin estas tre malsimila de aliaj legantoj de TT -- tio estas la sola logika klarigo kiun mi povas elpensi. Sed la fakto ke s-ro Tuvalkin simple asertas "ke Tt-n Amis fusxe redaktadas estas rimarkebla" sen doni ajnan konkretan ekzemplon de tiu "fusxeco", aspektas al mi iom suspektinda. Homoj kiuj vere zorgas pri la enhavo kaj kvalito de eldonajxo kontribuas kaj konstrue kritikas -- sed simple senbaze aserti pri fusxeco povas iu ajn. Estas ege facile sidi kaj kritikadi -- estas iom malpli facile verki artikolon aux leteron . . . aux redakti revuon . . . Joel Amis
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-28 23:54

Aldone al mia respondo al la reago de Ĵenja:

Joel petas konsideri «la objektivajn faktojn» kaj raportas ke li neniam ricevis plendojn pri lia laboro. Nu, gratulojn! Sed tio ja ne ŝanĝas mian opinion, negrave kiom (cite) «suspektinda» tiu mia minoritateco eble ŝajnas.

Plue skribis Joel: «Estas ege facile sidi kaj kritikadi
estas iom malpli facile verki artikolon aux leteron . . . aux redakti revuon».

Se tio pliindigas mian kritikon aŭ rajtigas min je kritikado, mi sciigu ke jes mi ofte verkas artikolojn kaj ke mi eĉ redaktas gazetojn — mi tamen konfesas ke mi tion plej ofte faras fakte en sida pozo! ;-)

El tiuj gazetoj de mi redaktataj/itaj estas movadaj (krom la menciita parta redaktado de Tt mem) la kongresa kuriero de la U.K.1993 kaj la bulteno de Portugala Esperanto-Asocio — vd. < http://www.esperanto.web.pt/nb_stat.htm >.

JPA
JPA diras:
2005-09-29 23:56

La NJE-letero diversmaniere misreprezentas kaj la artikolon en TT n-ro 110 kaj la eseon de Kricxjo. La TT-artikolon gxi prezentas pli negative ol gxi vere estas dum la Kricxjo-eseon gxi prezentas multe pli pozitive ol gxi efektive estas. Jen nur kelkaj konsideroj pri la pli gravaj misajxoj de la NJE-letero:

1) La eseo de Kricxjo evidente ne estis kritiko por bono (t.e. kritiko kiu celus bonigi la E-Movadon per pozitivaj kritikoj), unue, cxar li verkis kaj publikigis gxin EN LA ANGLA--se la kritikoj estus celitaj al esperantistoj, li ja verkus en Esperanto (plie, li ecx MALPERMESIS traduki gxin Esperanten). Pro tio ke li ne publikigis la eseon en Esperanto kaj ne komunikis gxin rekte al esperantistoj, oni devas konkludi ke li celis DAMAGXI la Esperanto-movadon. La letero de NJE prezentas Kricxjon kiel iaspecan martiron, “blankan kaj senmakulan”. Gxi tute ignoras la misreprezentojn de faktoj, evidentajn sofismojn kaj la malican intencon difekti gravajn agadojn de TEJO. Cxu bonintenca martiro kiu celas nur bonon por ni alvokus publikan kontrauxon (inkluzive de cxesigo de subvenciado de TEJO) al la organizo? Cxu la NJE-estraranoj vere ne povas vidi la frapan diferencon inter bonintencaj, konstruaj kritikoj (celitaj internen) kaj malbonintencaj, detruaj kalumnioj (celitaj eksteren)?!

2) La letero asertas ke la eseo estis “kritika”, “afereca kaj ne-personataka analizo”. Ni malkonsentas: li senbaze atakas TEJO-n kaj la metodojn de TEJO (diras i.a. ke TEJO “malsxparas publikan monon”) kaj ecx alvokas eksterulojn protesti tion ke TEJO ricevadas subvenciojn. Tio, laux ni, estas klara malbonintenca atako kiu celas damagxi (aux ecx detrui) gravan financan bazon de TEJO.

3) La letero asertas ke la redakcia artikolo nur “atakas Kricxjon persone”. Tio malpravas cxar a) la granda plejmulto de la artikolo konsistis el rektaj citajxoj el lia eseo, b) la cetero konsistas cxefe el niaj kontrauxargumentoj, klarigoj kial lia eseo estas misgvida, kaj alvoko respondi (tute ne “ataki” kiel asertas la letero) al li.

Estas vere nekredeble ke la NJE-letero petas pardonpeti al Kricxjo. Kricxjo devus pardonpeti al cxiu esperantisto antaux ol li meritus ecx konsideron je pardonpeto al li.