Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde"

Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-19 13:14
La antaŭa estrarano de UEA pri informado, Andrej Grigorjevskij, konsentis rakonti al Libera Folio pri siaj spertoj en la estraro. La komenco de lia estrara periodo estis ŝtorma pro la granda demisia krizo, pro kiu iuj oficistoj kaj estraranoj eĉ ne povis rekte paroli unu kun la alia. Al la Brusela Komunikada Centro, kiu estis la plej kosta informada projekto de UEA dum la pasinta estrara periodo, li sintenas kritike.

Libera Folio: Vi estis elektita en la estraron de UEA en 2001. Kiel kaj kial tio okazis?

Andrej Grigorjevskij: Hazarde, laŭ mia scio. Mi faris tiam kelkajn laŭtajn informadajn agadojn en Rusio kaj oni decidis min kandidatigi. Mi konsentis, sed tamen ne iris al Zagrebo, interalie ĉar mia idealo tiumomente ankoraŭ estis IJK-oj, krome finance tio estus por mi neebla.

Kiel malĉeestinto mi kolektis plej malmulte da voĉoj dum la voĉdonado, sed pro iu teknika eraro oni fiksis la nombron de la estraranoj je ok, anstataŭ sep, kiel estis sugestite de la Elekta Komisiono. Eble helpis ankaŭ la ŝerca prezentofrazo de Renato Corsetti (mi trovis ĝin en la protokolo de la kunveno): "Kaj nun ni bezonas elekti iun, kiu faros la tutan laboron". Tiel mi elektiĝis en la estraron - en kiu mi persone konis neniun, krom Renato Corsetti, kiun mi estis renkontinta dum la IJK en Assisi en 1997.

Kiaj estis viaj unuaj impresoj pri la funkciado de la estraro?

Malhelkoloraj, pro la malfeliĉega demisia krizo, kiu ektondris ĝuste ekde la elektiĝo de nia estraro. Kiel mi diris, en la estraro mi konis preskaŭ neniun, sed tute inverse estis pri la Oficejo: mi ja volontulis en ĝi en 1992 dum tri monatoj kaj ekde tiam la konsisto de la oficistoj fakte ne ŝanĝiĝis ĝis 2001.

Dum la restintaj monatoj de 2001 mi diplomatiis inter ambaŭ flankoj, klopondante reciproke komprenigi la poziciojn kaj forigi amasiĝintajn miskomprenojn kaj misprezentojn. En januaro 2002 dum la unua estrarkunsido en Roterdamo mi havis eblecon persone interparoli kun preskaŭ ĉiuj oficistoj. La situacio estis tiom streĉa, ke pluraj el ili kun la ceteraj estraranoj eĉ ne konsentis paroli. La rezultoj de tiuj interparoloj helpis poste al Trevor Steele, Humphrey Tonkin kaj Ans Bakker-ten Hagen, kiuj same kiel mi ne estis enplektitaj en la konflikto kaj strebis ĝin solvi, iom post iom malnodi la plej dolorajn koliziojn.

Kiuj estis viaj unuaj prioritatoj en la estrara laboro?

Kampe de informado mi dekomence decidis pli atenti la kreadon de strukturoj, sed ne tiom mem esti "soldato sur la kampo". Mi transprenis la zorgadon pri la retejo uea.org, interkonsentis kun la posedantoj de Esperanto.net pri ĝia administrado kaj provis funkciigi kelkajn mondajn informadajn kampanjojn. La spertoj de la kampanjoj estis malentuziasmigaj kaj iom po iom mi lasis tiun neefikan labormanieron al aliaj agemuloj kaj koncentriĝis pri la evoluigo de la retaj strukturoj.

Dum du jaroj mi provis funkciigi retan abonadon al la revuo Esperanto. Bedaŭrinde, la estraro timis, ke povus okazi perdoj pri la paperaj abonantoj kaj la fina decido ĉiam estis prokrastata. Enorma laŭ la fortostreĉoj, sed ne la rezultoj estis alia mia tiama projekto - Abonu.com.

Fine de mia mandato mi fakte tute ĉesis okupiĝi pri informado, tiam la tutan mian tempon prenis aŭtomatigaj projektoj. Sufiĉe konata estas la nova reta Katalogo de UEA, sed samtempe kaj pli frue estis kreitaj similaj administraj programoj por la Centra Oficejo. Enkadre de mia estrara mandato mi ne sukcesis fini la laborojn pri la projekto, kiun mi kode nomas "Reta Jarlibro", sed ĝi daŭras - jam surbaze de rekta kunlaboro kun la CO.

Kio surprizis vin en la funkciado de UEA, kio estis kiel vi atendis?

Mi certe multe lernis sur la persona nivelo kaj pri la detaloj de nia organizo. Kiel surprizo por mi venis la kompreno pri la amorfeco kaj nedecidkapablo de niaj gvidorganoj - la estraro kaj la komitato.

Kvankam teorie mi tion povus antaŭsupozi. UEA ĉiam impresis min kiel "dormanta". Iam en la komenco ĝi eksplode evoluis. Ĝi inventadis novajn servojn, transprenadis agadkampojn, allogadis ĉiujare novajn milojn da membroj. Poste la novaj ideoj elĉerpiĝis, venis unue internaj konflikoj, poste stagnado, kiu principe daŭras ĝis nun.

Tamen stagnado estas tia afero, kiu povas ekzisti senfine - sed nur dum la eksteraj kondiĉoj ne ŝanĝiĝas tro draste. Ĉar la stagnanta organizo ne plu posedas kapablon ŝanĝiĝi. La ekstera mondo nun estas akcele ŝanĝiĝanta. UEA - ne.

Kiuj laŭ vi devus esti la prioritatoj de UEA en la kampo de informado?

La plej efika informado okazas surloke. Mi kredas, ke UEA devas forlasi la malraciajn provojn okupiĝi pri la informado preter la lokaj grupoj kaj landaj asocioj. Malefikaj mi opinias la tradukseriojn kiel "La Praga Manifesto", "Ĝisdate pri Esperanto" kaj simile. La fortoj de UEA estu aplikataj tie, kie estas bezonataj internacie kunordigitaj fortostreĉoj. Tiuj kampanjoj devas esti malŝablonaj kaj enhavi ĉiufoje iun freŝan ideon.

Kion konkrete vi proponas?

Momente por UEA utilus reveni al normala pragmatismo de la Hodler-a tempo, kiam oni deklaris, ke la Asocio ne disvastigas Esperanton, sed faras ĝin pli utila. Se UEA konfidus la zorgadon pri ekstera informado al tiuj, kiuj estas plej proksimaj al ĝi - temas pri lokaj grupoj kaj landaj asocioj - estus ŝparitaj multaj vane elspezataj fortoj.

Kiam loka grupo agas por informi pri E-o en sia urbo ĝi tuj ricevas rezultojn: novaj homoj venas al la kursoj, la socia rilato pliboniĝas k.t.p. Kiam UEA elspezas monon por presigi ekz. en la rusa lingvo informilon pri Esperanto, verkitan surfone de iu konkreta nacia kulturo kaj meznivele aŭ foje eĉ fuŝe tradukitan de neprofesia volontulo, tio estas agado "por raporti". Ĉar oni ne strebas, nek kapablas iun varbi - oni nur intencas montri, ke certa agado okazis - "ni presis tiom da informiloj en tiom da lingvoj". Ke tiuj informiloj ne estas utilaj, ne estas atentate.

Unu granda informa kampanjo dum via estrara periodo estis la kostega aperigo de grandaj anoncoj en kelkaj eŭropaj gazetoj. Ĉu vi havis ian rolon en tio?


La kampanjo estis strikte programita de la japana mecenato, nek UEA, nek BKC kapablis ion ajn influi - nur sekvi la proponitajn kondiĉojn. Certe, oni povintus fari ĝin pli efika en tiu aŭ alia aspekto. Sian supercelon - informi la legantan eŭropan publikon pri Esperanto - la publikaĵoj tamen ja atingis jam per la fakto de sia apero.

Vi menciis la Bruselan Komunikad-Centron (BKC). Ĉu vi volus kalkuli ĝin inter viaj atingoj?

Koncerne BKC-n, ĝi ja estis utila en la unua jaro de sia ekzisto, kiam oni estis trovintaj tiun temon de lingva diskriminacio dum dungoj ĉe la eŭropaj instancoj. Poste la temo estingiĝis, sed novaj ideoj ne aperis. Nek aperis utilaj kunlaborprojektoj kun eŭropaj instancoj aŭ bruselaj sociaj organizoj, nek estis trovitaj ekstermovadaj subvencioj... Restis nur ĵurnalisma agado por la ĉefaj internaj Esperanto-gazetoj kaj fojfoja engaĝiĝo en iujn rutinajn informajn agadojn.

Mi diris ĉion ĉi, kiam en la estraro estis diskutataj la demandoj pri la pluaj subvencioj por BKC. Sekve de tiu mia pozicio kaj pro la neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato Corsetti mem prenis je si la respondecon plutrakti kun BKC - li bone konscias, ke en la Asocio la ideo daŭre estas populara. Por 2004-2005 oni rezervis la rajton uzi la tutan informadan buĝeton (5000 eŭroj) por tiuj celoj, se estos farita kontrakto pri disponigo de servoj al UEA flanke de BKC. Ĉu tiuj kontraktoj estis faritaj, mi neniam estis informita.

Kion laŭ vi signifas, ke ne plu estas aparta estrarano pri informado? Ĉu malpli altan prioritaton pri informado en UEA?

Nenion tian. Simple la fakton, ke ĉiuj respondeckampoj en la estraro, krom la statute priskribitaj, estas rigardataj kiel formalaj kaj nenepraj. Ĉiu elektita estrarano diras, kio por li/ŝi estas interesa kaj tion oni enskribas kiel la taskon. Se neniu elektis tiun kampon, ĝi ne estas reprezentata en la estraro. Samtempe povas aperi iuj tute neatenditaj kampoj - kiel ekzemple "Provo krei mondan asocion de amikoj de Esperanto".

En la konkreta kazo informado restas en la estraro - kiel ĉefa laborkampo de Renato Corsetti. Mi ankoraŭ ne vidis lian novan taskoliston, sed onidire ĝi jam estas pli longa ol la respondecoj de ĉiuj aliaj estraranoj kune. Ĉar ĝenerale tio estas signo de malbona organizado, kelkajn pliajn respondecojn li evidente preferis kaŝi.

arkivita en: