Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Corsetti volas forigi deficiton, sed ne diras kiel

Corsetti volas forigi deficiton, sed ne diras kiel

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-09-23 18:40
Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficitoj, kaj ankaŭ la nuna jaro ne estos escepto. Tamen Renato Corsetti opinias, ke la ĉi-jara buĝeto estas paŝo en la ĝusta direkto. Post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en la sekva jaro. Tiu rekordo laŭ Renato Corsetti estis kaŭzita de la demisia krizo. La financaj raportoj de la koncernaj jaroj ne konfirmas la tezon de Corsetti.
En 2003 oni prognozis deficiton de 46.000 eŭroj, sed la efektiva deficito atingis 49.454 eŭrojn. Por la nuna jaro oni buĝetis deficiton de 37.000 eŭroj, sed neniu scias, kiom la deficito efektive iĝos.

Deficitojn UEA havis ankaŭ en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, sed antaŭ dek jaroj la Komitato postulis sanigon de la financoj, kaj ekde 1994 la deficitoj ĉiujare malaltiĝis. En 2001 la deficito estis nur 70 eŭroj. Tamen en la jaro 2002 UEA-n trafis ne nur la granda demisia krizo, sed ankaŭ rekorda deficito de 57.194 eŭroj.

Ni demandis al Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, de kio laŭ li dependis tiu subita turniĝo en la evoluo de la asociaj financoj.

- Tiu deficito aperis kiel sekvo de la situacio en tiu momento en la oficejo, kaj la jarraporto pri tiu jaro klare diras pri la duobligo de elspezoj pro dungo de novaj oficistoj antaŭ ol la malnovaj finlaboris, kaj simile. Certe ankaŭ rolis la falo de enspezoj pro kotizoj.

Tamen tiu klarigo ne ŝajnas aparte kredebla, ĉar ĝuste la jaraj raportoj montras, ke  de 2001 al 2002 la salajrokostoj kreskis nur 7.938 eŭrojn, alivorte je 2,5%. La ekstraj salajrokostoj estis nur 14% de la deficito, dum 86% devis havi aliajn kaŭzojn.

Iom alimaniere ol Renato Corsetti klarigas la subitan salton de la deficitoj Andrej Grigorjevskij, tiama estrarano de UEA pri informado:

- Por tiuj deficitoj ekzistas evidentaj kaj ne tro evidentaj kialoj. La ĉefa el la evidentaj estis rapida membrofalo, kio sekvigis malkreskon de la enspezoj - sed ne de la elspezoj.

- El la neevidentaj kialoj elstaras tiumomenta ekstreme bona financa situacio de UEA. Fine de la 90-aj UEA ricevis kelkajn grandegajn mondonacojn kaj ĝia kapitalo senprecedence kreskis. Aparte bona la financa situacio ŝajnis en 2001-2002 - kiam sen klarigoj kaj avertoj al la banka konto de UEA venis 300 mil eŭroj. Nur post pluraj monatoj, jam en 2003, evidentiĝis, ke la mono venis al la konto erare, kaj oni devis ĝin redoni.

- Tre multaj en tiu momento decidis, ke ne plu indas ŝpari, jen finfine oni povas investi parton de la ŝparaĵoj en la ĉiutagan agadon. Tiu sinteno respeguliĝis ankaŭ en la buĝetoj de UEA - al la elspeza parto aldoniĝis "internaj subvencioj" el la kapitalo. Indas noti, ke ĉefe tiuj aldonaj elspezoj financis gravajn movadajn projektojn: Bruselan Komunikadan centron (ĝis 25 mil eŭroj jare), instruajn vojaĝojn en la Centra Ameriko kaj simile. Grandajn deficitojn, kiujn pagis UEA, permesis al si tiutempe ankaŭ TEJO (10-12 mil eŭrojn jare), komentas Andrej Grigorjevskij.

Unu el la ĉefaj kritikantoj de la deficitaj buĝetoj de UEA en la komenco de la 1990-aj jaroj estis Gian Carlo Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Ni petis lin komenti la novajn grandajn deficitojn de la asocio. Laŭ li estas ekstreme senrespondece, ke UEA planas deficitojn.

- Espereble neniu interpretos miajn opiniojn kiel atakon kontraŭ UEA. Tion mi substrekas, ĉar unu "esperantista" gazeto, organo de ideologio kontraŭ la organizita Esperanto-movado, sisteme ŝveligas ĉion negativan pri UEA kaj prisilentas aŭ mikroprezentas ĉion pozitivan pri ĝi.

S-ro Fighiera kredeble aludas al Heroldo de Esperanto, kiun dum multaj jaroj redaktis lia edzino Ada Fighiera-Sikorska. Nuntempe Heroldo estas plene regata de la Esperanta Civito.

- En ĉiu entrepreno, kiu produktas varojn aŭ servojn, deficito povas okazi pro neantaŭvideblaj hazardaj cirkonstancoj, sed devas resti escepta fenomeno, limigita en la tempo kaj tuj kontraŭbatalenda per ĉiuj rimedoj. Daŭre plani deficiton jam en buĝeto ŝajnas al mi tre grava mastruma eraro.

- Evidente, asocio, kiu havas fortan kapitalan rezervon, ne bankrotas pro deficito, ĉar facile kovras ĝin ĉerpante el sia rezervo. Tamen, la celo de kiu ajn rezervo estas garantii la pluvivon de la organismo en kazo de grava katastrofo; ekzemple danke al siaj rezervoj UEA (kaj poste IEL) postvivis du mondmilitojn: do, kapitala rezervo ne estu utiligata por senhalte kovri ĉiujarajn administrajn deficitojn. En la kazo de UEA, la grandanimaj esperantistoj, kiuj postlasis al ĝi siajn havaĵojn, supozeble intencis plej unue subteni ĝian agadon por la disvastigo de la lingvo, ne ĝian ordinaran administran vivon, opinias Gian Carlo Fighiera.

Miras pri la daŭraj deficitoj ankaŭ Ilja De Coster, ano de la financa komisiono de UEA.

- Jes, mi same kiel vi vidis la ciferojn, miras pri ili kaj nervumas pri ili. Ke estos granda deficito, kaj ke tiel estos dum pli ol unu jaro, jam klariĝis pli frue. Tamen, la aktualajn ciferojn pri la onta deficito, ankaŭ mi kiel membro de la financa komisiono devis ekscii same kiel aliaj el Libera Folio. Kiam mi pri tio plendis, lastmaje, kaj ĝenerale repostulis la aktivigon de la financa komisiono, venis kiel sola reago la intertempe klasika frazo de Renato: "Mi kredas, ke Ilja pravas".

- La solaj spuroj de financa politiko ĉe UEA estas ekstreme konservativecaj: oficiale ne tuŝi kapitalan rezervon por la bono de la organizo sed dume senprobleme ĝin manĝi per sinsekvaj deficitoj, plu havi la nunajn elspezojn neniel pripensante ĉu ili daŭre estas utilaj aŭ kostefikaj, kaj por enspezoj rigardi nur sian propran umbilikon, kritikas De Coster.

La grandaj deficitoj en la spezokonto de UEA aperis dum la prezidado de Renato Corsetti, sed nun li opinias ke la financa politiko de la asocio dum la lastaj jaroj estis malbona:

- Kreaj financistoj opinias, ke deficitaj spezokontoj estas la bazo de prospero. Ili generas agadojn, kiuj generas enspezojn, kaj tiel plu. Mi mem estas malkrea financisto, kiu pensas, surbaze de la komuna sento de komunaj homoj, ke familio ne rajtas elspezi pli ol ĝi enspezas, diras Renato Corsetti.

Kvankam ankaŭ ĉi-jare oni prognozas grandan deficiton, Renato Corsetti opinias ke la nova buĝeto estas paŝo en la ĝusta direkto.

- Mi kredas ke ni jam komencas per la buĝeto ĵus aprobita de la Komitato montri nian intencon. Ni volas ripeti la sperton de la 90-aj jaroj kaj ree redukti la deficitojn.

Corsetti tamen ne diras,
kion konkretan li volas fari por redukti la deficitojn. Lia respondo al tiu demando restas sur tre ĝenerala nivelo.

- Praktike la unua regulo laŭ mi estas provi teni la elspezojn je la nivelo de la enspezoj.

Tamen, pri tio UEA ne sukcesos ankaŭ ĉi-jare, se kredi la buĝeton, kiu estis aprobita en Pekino.
arkivita en: