Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon

Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-26 21:59
Dum unu semajno ne estis atingebla la retejo de UEA en la adreso www.uea.org. Same ne atingeblis retpoŝtaj adresoj, kiuj finiĝas je uea.org. Post esploro evidentiĝis, ke kulpis komputila viruso kiu trafis la komputilon de TEJO
La 19-an de aŭgusto subite iĝis netingebla la retpaĝaro de UEA en la adreso www.uea.org. Same neatingeblaj iĝis la retpoŝtaj adresoj den la Centra Oficejo. Oni komence pensis, ke temis pri  teknika eraro aŭ programa misfunkcio.

Tamen post kelka tempo evidentiĝis, ke la reta aliro de la Centra Oficejo estis malŝaltita de la ret-provizanto. Andrej Grigorjevskij, kiu parte respondecas pri la retejo de UEA, rakontas kial:

- UEA iĝis viktimo de virus-verkantoj. Unu el la komputiloj en la Oficejo (mi ricevis aludon, ke temas pri la TEJO-komputilo), ial ne havis kontraŭvirusan programaron kaj iĝis infektita. Sekve de tio ĝi amase dissendis virusojn al la mondo, interalie al ĉiuj  TEJO- kaj UEA-adresoj kiuj ĝi konis.

La dissendadon de virusoj rimarkis la retprovizanto, kiu malŝaltis la ligon por eviti plian disvastigon de la infekto. La problemo estis solvita marde posttagmeze laŭ la mezeŭropa horo, kaj nun ĉio devus funkcii normale.
arkivita en: