Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La membraro de UEA kreskis je 6 procentoj

La membraro de UEA kreskis je 6 procentoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-23 01:24
En 2003 la membraro de UEA denove komencis kresketi, post plurjara falado. En 2004 la kresko plifortiĝis. Fine de la pasinta jaro UEA havis entute 18.002 membrojn. El tiuj 5.854 estis individuaj membroj.


La kresko de la membraro de UEA en 2003, kiam estis respektive 1 kaj 715 individuaj (IM) kaj aligitaj (AM) membroj pli multe kompare kun 2002, plifortiĝis en 2004.

Estis 5.854 IM, t.e. 140 (2,5%) pli ol en la antaŭa jaro. La nombro de AM sumiĝis je 12.148, kio signifis kreskon de 884 (7,8%). La tuta membraro kreskis per 1.024 (6,0%), nome el 16.978 en 2003 al 18.002 en 2004. Ankaŭ la nombro de landoj, en kiuj estis UEA-membroj, kreskis el 111 al 114.

En la plimultiĝo de IM precipe ĝojigas, ke je preskaŭ duono (61) ĝi konsistis el kresko de Membroj-Abonantoj (MA kaj MA-T). La pagitaj abonoj de Esperanto en diversaj kategorioj nombris 4.118 (4.049 en 2003), t.e. kresko de 69.

Kvankam TEJO perdis 68 junajn AM, supozeble ĉar ili transpasis la aĝolimon, ĝi povas ĝoje noti la plimultiĝon de junaj IM: el 399 al 436 (+9,3%). Post daŭra falo de pagitaj abonoj de Kontakto de post 1997 (tiam 2.050), ilia nombro unuafoje rekreskis: el 828 al 839.

[Revuo Esperanto, aprilo 2005]

Libera Folio en novembro 2004: UEA ne atingos 6000 individuajn membrojn