Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Štimec en la kroatia Ministrejo pri eksterlandaj aferoj

Štimec en la kroatia Ministrejo pri eksterlandaj aferoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-23 18:11
La konata esperantista aŭtoro Spomenka Štimec la 22-an de oktobro estis akceptita en la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj de Kroatio en la fako kulturo. Ŝi prezentis kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Akceptis ŝin konsilanto Zdenka Weber kiu gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kampo kultura.
La ministrejo petis liston de la kroataj verkoj kiuj estis ghis nun tradukita en fremdajn lingvojn por eventuala mendo por la ambasadoj en la koncernaj landoj. Specialajn dankojn oni direktis al tradukistoj Shi Chengtai en Ĉinio, Achtar Etemadi en Irano, Mori Singo kaj Sekoguchi Ken en Japanio.

[Laŭ informo de Spomenka Štimec]