Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Retaj problemoj ĉe Libera Folio

Retaj problemoj ĉe Libera Folio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-26 22:01
Ni bedaŭras, ke dum mardo kaj ĵaŭdo Libera Folio ne estis atingebla dum pluraj horoj. La unua eraro okazis pro teknika problemo en la ĉefa servilo, kie situas la datenaro de nia bulteno. La dua malŝalto estis planita.
La servilo de Libera Folio troviĝas en Bavario en suda Germanio, kaj prizorgas ĝin nia teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke.

- Pro ia kaŭzo mia Zope-programaro ne plu povis starti. Estis enigma afero, ĉar mi nenion ŝanĝis antaŭe. Finfine mi decidis ŝangi de Zope 2.6.4 kaj Python 2.1.3 al Zope 2.7.2 kaj Python 2.3.3. Tion mi jam delonge volis fari, nur mi prokrastis la aferon, ĉar ĝi estis iomete tikla, rakontas Jan Ulrich Hasecke.

Zope estas programaro, kiu estas bezonata por la funkciado de nia redakta sistemo Plone. Marde vespere la programaro en la ĉefa servilo de Libera Folio do estis ĝisdatigita, kaj ĉio devus nun funkcii eĉ pli bone ol antaŭe. Ni dankas pro via pacienco.

Ĵaŭde la 26-an de aŭgusto ekde la 15-a horo UTC ĝis iom post la 19-a horo UTC la servilo de unu el niaj provizantoj (la DNS-servo) estis malŝaltita por planita teknika priservo. Dum tiu tempo Libera Folio bedaŭrinde denove ne estis atingebla, sed nun ĉio devus funkcii normale.