Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La Civito kritikas malĝustan solidarecon kun suferintoj

La Civito kritikas malĝustan solidarecon kun suferintoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-06 22:15
En sia lasta oficiala komuniko en 2004 la Esperanta Civito kaptas la okazon kritiki la alvokojn de Renato Corsetti (UEA) kaj Radojica Petrović (ILEI) pro malĝuste esprimita solidareco kun la viktimoj de la katastrofego en suda Azio. Nur la reprezentanto de la Civito montris ekzemplon de ĝusta solidareco, opinias la anonima aŭtoro.
En mesaĝo dissendita tuj kiam iĝis evidentaj la dimensioj de la katastrofo, okazanta en suda Azio, la prezidanto de UEA Renato Corsetti alvokis ĉiujn esperantistojn helpi la suferantojn. Li skribis interalie:

Mi fidas, ke, preter ĉi tiu malgranda helpo, la esperantistoj en ĉiuj landoj, kiuj estas mobiliziĝantaj por sendi kuracistojn, kuracilojn kaj aliajn urĝe bezonatajn materialojn, respondos al la help-alvokoj de la landaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. Finfine unu el la bazaj valoroj de nia kulturo, kiun ni volas transdoni al la mondo, estas tiu de solidareco tutmonda.

La prezidanto de ILEI, Radojica Petrović siavice en alia mesaĝo skribis interalie:

Mi petas ĉiujn esperantistojn kiuj havas kontakton kun la trafitaj regionoj kaj familioj de suferintoj kaj suferantoj, informu nin kiel ni iniciatu, organizu kaj realigu la helpon laŭ niaj ebloj...

Ambaŭ tiuj mesaĝoj malplaĉis al la anonimulo de HeKo (oficiala komuniko de la Esperanta Civito) ne nur pro la enhavo, sed ankaŭ pro tio ke la prezidanto de UEA uzis apostrofojn kaj la prezidanto de ILEI iksojn anstataŭ h-oj. Krome malplaĉis, ke tiuj du estas viroj, dum la Civita Vickonsulo pri socialaj aferoj estas virino.

El HeKo n-ro 257:
Estas simptome interesaj la mesaĝoj de d-ro Renato Corsetti (UEA-Prezidanto), de s-ro Radoijca Petrović (ILEI-Prezidanto) kaj de c-ino Marie-France Conde Rey (Civita Vickonsulo pri socialaj aferoj).
La unua legeblas: jen plia okazo por donaci monon tra/al UEA.
La dua legeblas: jen plia okazo por eduki al certaj idealoj.
La tria legeblas laŭ politika enhavo, turnita ekster Esperantion.
Eĉ la uzo de helpa alfabeto, diferenca inter la tri, estas interesa.
En la centa datreveno de la Fundamento la legantoj mem juĝu kiu el la tri koincidas kun la Fundamento.
Aldona detaleto: du estas viroj kaj unu estas virino.

Ĝustan solidarecon, sekson kaj helpalfabeton laŭ la anonimulo montris la mesaĝo de Civitanino Marie-France Conde Rey, kiu ne alvokis esperantistojn helpi finance, sed fari ion multe pli alteflugan:

El HeKo n-ro 257:
Esperantio ne ekzistu por reproponi sur liliputa skalo la kutiman almozostrategion de riĉaj landoj, sed por kontribui al nova strategio kontraŭ la monda paŭperismo.
/.../
La Esperanta Civito povas proponi du reagojn. Unue, lanĉi projekton de transnacia labor-taĉmento esperantlingva, kiu estu eta pac-forto mobilizebla laŭbezone.
/.../
Due, mobilizi la esperantistaron, por ke la ĝenerala opinio sciu, ke Esperantio ne plu konsentas pri la daŭra ŝuldado de la malriĉaj landoj al la riĉaj.

La plenan tekston de HeKo n-ro 257 vi trovos jen.