Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La delegita reto de UEA kreskis - je unu delegito

La delegita reto de UEA kreskis - je unu delegito

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-12 10:38
La ĵus aperinta Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2005 enhavas la nomojn de 1.784 delegitoj en 92 landoj. Jarlibro 2004 registris 1.783 delegitojn, do la delegita reto de UEA kreskis je unu delegito. Temas pri kresko de 0,06 procentoj.
En novembro 2004 la ĉefdelegitoj de UEA ricevis de la Centra Oficejo instrukciojn por la reviziado de la Delegita Reto en sia lando. Samtempe ili ricevis ankaŭ instigon varbi novajn delegitojn, por ke la Delegita Reto denove ekkresku.

Jarlibro 1995 listigis ankoraŭ 2.166 delegitojn, sed en la unua reviziado laŭ la nova regularo ilia nombro falis al 1.830 en Jarlibro 1996. En postaj jaroj ĝi malrapide rekreskis, sed poste ĝi denove falis sekve de la malmultiĝo de individuaj membroj. Jarlibro 2004 registris 1.783 delegitojn.

En la ĵus aperinta jarlibro 2005 estas sume 1784 delegitoj: 53 ĉefdelegitoj, 991 lokaj delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1.344 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn.

Du el tri delegitoj estas kontakteblaj ankaŭ retpoŝte, ĉar sian retadreson publikigas 1.203 delegitoj, t.e. 67% el la tuta delegitaro. Sub la koncernaj urboj aperas ankaŭ kontakt-informoj pri 81 lokaj Esperanto-grupoj en 28 landoj.

La antaŭparolon de Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, inspiris kvar jubileoj: antaŭ cent jaroj okazis la kongreso en Bulonjo, fondiĝis la Lingva Komitato, estis konfirmita la Fundamento de Esperanto kaj ekaperis la revuo Esperanto.

Ekde aprilo ĉi-jare Individuaj membroj de UEA povas konsulti la enhavon de la Jarlibro ankaŭ rete ĉe reto.uea.org.

[Informoj el Gazetaraj Komunikoj de UEA]