Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / EU ricevis novan, 21-an oficialan lingvon

EU ricevis novan, 21-an oficialan lingvon

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-15 22:37
La lingva bunteco pliiĝas en la Eŭropa Unio. Nun ankaŭ la irlanda lingvo estos oficiala laborlingvo de la unio. Entute estos do 21 oficialaj lingvoj. La decido estis anoncita lunde la 13-an de junio en Luksemburgio, kie renkontiĝis la eksterland-ministroj de EU.
La irlandan lingvon laŭ la oficiala irlanda statistiko kapablas paroli 1,4 milionoj el la 4-miliona loĝantaro de la respubliko Irlando. Tamen maksimume kvarono el tiuj 1,4 milionoj uzas la lingvon regule. La la plej uzata lingvo de Irlando estas la angla, sed laŭleĝe ambaŭ lingvoj havas same oficialan statuson en Irlando, kaj nun ankaŭ en EU.

- Ĉi tiu decido konfirmas la dignon kaj statuson de nia unua oficiala lingvo je eŭropa nivelo, komentis la eksterland-ministro de Irlando, Dermot Ahern.

La irlanda lingvo dum jarcentoj estis subpremata de la britaj regantoj de irlando, kaj kiam la suda parto de Irlando sendependiĝis en 1921 la irlanda lingvo havis nenian oficialan statuson. Tian statuson ĝi ricevis en 1937.

La iniciato por oficialigi la irlandan ankaŭ en EU venis de unuopaj irlandanoj kaj nur poste ricevis la subtenon de la irlanda registaro. La oficiala statuso de la irlanda lingvo en la Eŭropa Unio ekvalidos la 1-an de januaro 2007.

- Nun scipovo de la irlanda estos atuto en la eŭropa labormerkato. EU dungos novajn tradukistojn kaj interpretistojn, kaj tiuj postenoj estos malfermitaj por parolantoj de la irlanda, ĝojas Dáithi Mac Cárthaigh, la estro de Conradh na Gaeilge, la "UEA de la irlanda lingvo".

Laŭ unuaj informoj, la traduka servo ricevos tridek novajn postenojn por prizorgi la irlandan lingvon. La tradukkostoj altiĝos je 3,5 milionoj da eŭroj jare.

Ekzistas diversaj kampanjoj por oficialigi almenaŭ la galegan, katalunan, eŭskan kaj kimran lingvojn. La akcepto de la irlanda lingvo kiel oficiala supozeble fortigos la postulojn, ke ankaŭ aliaj minoritataj lingvoj ricevu la saman statuson en EU.

- Ni memoru, ke estas pli da parolantoj de la kimra ol de la irlanda, kaj la kimra estas uzata kiel ĉiutaga lingvo en la administrado, edukado kaj ordinara vivo en Kimrio. Se la irlanda iĝos oficiala lingvo de EU, ne estas iu kialo ke la kimra ne ricevu la saman statuson, diris la brita membro de la Eŭropa parlamento Jill Evans en intervjuo de la novaĵagentejo  Eurolang.

En lundo, la 13-a de junio, la galega, kataluna kaj eŭska lingvoj jam ricevis duon-oficialan statuson. Dokumentoj de EU estos tradukitaj al tiuj lingvoj, sed nur ĉar la registaro de Hispanio konsentis mem pagi la kostojn. Plialtigo de tiu statuso tamen ne estas antaŭvidata nun.

Pli pri la temo:
Eurolang: Official and working status for the Irish language in the EU
BBC: Irish language recognised by EU
Conradh na Gaeilge: Stádas Oifigiúil don Ghaeilge
Avui: El català no serà oficial a Europa
AP: Gaelic Language Gets Official EU Status
arkivita en:
Gabriel
Gabriel diras:
2005-06-14 20:42
Fakte, la angla ne samstatusas oficiale en Irlando. La irlanda estas, laŭ la Konstitucio de la Respubliko de Irlando, la unua oficiala lingvo de tiu sxtato, kaj la anglan oni agnoskas kiel dua oficiala lingvo. Tamen, nur en 2003 oni enkondukis leĝoj por certigi provizadon de servoj, eldonoj ktp irlandlingve en la Respubliko. La irlanda ankau havas oficialan statuson en Nord-Irlando kiel minoritat-lingvo.
redakcio
redakcio diras:
2005-06-15 15:42
Traleginte la artikolon,mi ŝatus aldoni,ke kun granda ĝojo mi informiĝis pri la oficialigo de la irlanda lingvo en la EU.La situacio estis simila,kiam mia gepatra - la hungara - iĝis oficiala. Samtempe mi devas aldoni ankau tion,ke per oficialigo de iu(j) ajn alia(j) lingvo(j),la lingva kaj financa situacioj, cirkumstancoj plimalfaciliĝas, ĉar plialtiĝas la tradukaj kaj administraj kostoj/elspezoj de la EU. El tio sekvas,ke por eviti la tian situacion,fariĝas neevitebla la enkonduko de Esperanto en EU, kiel plej tauga ilo por internacia komunikado.
Ĉi tio estas nuntempe la plej racia, ekonomia solvo de la menciitaj problemoj, ĉu kompetentuloj opinias tion racia, au ne.
Sume: gepatra lingvo - Esperanto - alia(j) lingvo(j). Ĉi tiu algoritmo kondukas al la dezirinda celo, ĉar ĉi tio estas vere la europeer-a - ne nur europa!- pensmaniero.
Multsalute
Molnár László
seanoriain
seanoriain diras:
2005-06-15 23:24
Bona artikolo. Chu vi rajtas aldoni unu etan korekton? En 1922 la irlanda jam ricevis la statuson kiel "unu el la du oficialaj lingvoj de Irlando"; en 1937 ghi ricevis la aldonan statuson de "unua oficiala lingvo, kaj sola nacia lingvo" de Irlando.

Amike.
seanoriain
seanoriain diras:
2005-06-15 23:30
Aldona eta komento: pravas ke pli da homoj chiutage parolas la kimran, sed ghi ne havas la statuson de nacia au oficiala lingvo de sendependa shtato. Ghi estas regiona lingvo en Britio, kaj se Britio volus, ghi povus ricevi la saman statuson kiel la euska au alia regiona lingvo. Mi mem lernis la kimran, kaj tre simpatias kun ghi, sed ghi ne povas esti nacia lingvo ghis Kimrio sendependighos, kaj tio ne shajnas vershajna.

Amike,

Seán Ó Riain
pep_pou
pep_pou diras:
2005-11-19 18:59

Tia sinteno de Séan ŝajnas al mi danĝera: ĝi donas rajton nur al sendependaj ŝtatoj, kaj tio plifortigas sendependismajn movadojn ĉe minoritatoj. Estus dezirinde, ke ŝtatoj kaj ties plimultoj komprenu, ke per siaj egoismoj ili malhelpas pacon. Gratulon al irlandanoj, sed bedaŭrinde la saman ne atigis katalunojn nek eŭskojn, kaj bedaŭrinde ne povos kimroj, bretoj, okcitanoj, frisoj k.a. (se ili ne sendependiĝas).

Jorge
Jorge diras:
2009-08-17 17:43
... en Molossia:

http://en.wikipedia.org/wiki/Republic_of_Molossia

Indus krei la kocernan paĝon en la espa Vikipedio.

Ĉu iu ministro de la Espa Respo (Esperanta Respubliko) volus establi rilaton kun Molosio?