Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / HeKo plu draŝas Liberan Folion

HeKo plu draŝas Liberan Folion

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2008-04-11 11:37
[Novembro 2004] Kiel atendite, la oficiala komuniko de la Esperanta Civito ne malrapidis ĵeti koton sur Liberan Folion post la publikigo de nia artikolo pri la fondo de Feminisma Esperanta Movado, kiu tuj je sia naskiĝo aliĝis al la Civito. Duan sitelon da koto ricevis jam la redaktoro mem, post la publikigo de nova artikolo. En la freŝa komuniko oni ankaŭ instrukcias al FEM, kion praktike signifu "persona non grata".
Unu el la gravaj "eraroj kaj mensogoj" kiujn trovis la atentaj okuloj de la civitanoj en la artikolo de Libera Folio pri la fondo de FEM estis jena: La nomo de la nova asocio estas Feminisma EsperantA Movado, kaj ne EsperantO-Movado. Tio estis efektive eraro, kaj ĝin ni jam korektis.

HeKo ankaŭ kontestas nian divenon, ke la fondan kunsidon de FEM ĉeestis malpli ol dek personoj. Tamen HeKo daŭre ne volas malkaŝi, kiom da personoj efektive ĉeestis. La konkludo de la teksto en HeKo estas jena: "En UEA-medio pluraj konsideras s-ron Kniivilä nur skandalgazetisto. La supre aludita artikolo plene pravigas ilin." Legu la unuan tekston de HeKo pri Libera Folio tuj sub la artikolo pri FEM.

Post la oficiala ekskomuniko farita de FEM la 2-an de oktobro, la komunikantoj de la Civito trovis necese ĵeti ankoraŭ pli da koto sur siajn malamikojn, inter kiuj nun troviĝas ankaŭ la redaktoro de Libera Folio.

En la komuniko la anonima aŭtoro asertas, ke kiel federacia subjekto, la Civito nek intervenas nek indiferentas pri la decidoj de FEM. Tuj poste la anonimulo tamen konstatas ke FEM rifuzos al tiu persono la permeson por ĉeesti propran aranĝon (eĉ kun kotizpago), la sendon de informoj aŭ la respondon al leteroj, telefonvokoj, demandoj. Ne ĉiuj membroj de FEM tuj rapidis obei la ordonon, sed oni devas atendi ioman malfruon en la subiĝo de tia nova "establo" al la instrukcioj de HeKo.

Por ne tedi niajn legantojn kaj por ne ofendi la diversajn malfavoratojn de la Civito, kies nomoj estas honore menciitaj en la teksto, ni publikigas nur kelkajn karakterizajn frazojn el la nova komuniko. La plenan tekston dezirantoj certe iam povos legi en la retejo de la Civito. Tamen la retejo ne estas ĝisdatigata jam de pluraj monatoj.

HeKo, kiu antaŭe nomiĝis Heroldo Komunikas, estas la oficiala organo de la Civito.  La Kapitulo imprimaturas la tekstojn de la oficiala organo, "Heroldo komunikas", pere de la Konsulo au/kaj la vickonsulo pri informado, informas la hejmpaĝo de la Civito.

Laŭ la oficiala difino aprobita de la Civito,  imprimaturo estas "la permeso, donita de la autoro aŭ editoro al la presisto, presi la definitive korektitan provaĵon". "Imprimaturo" laŭ PIV2 havas tamen ankaŭ religian signifon: "indiko, ke libro estas aprobita de kanona superulo".

La komunikoj la Civito estas redaktataj de Anna Lászay (konata ankaŭ kiel kantisto kun la aŭtora nomo "Anjo Amika").
arkivita en:
kallekn
kallekn diras:
2004-10-19 21:51
El HeKo 249 [2004 10 16]

Ekde 1998 (naskiĝo de la Pakto) nur unu alia individuo estis deklarita "persona non grata", sed fare de la Evolukomisiono de la Pakto, antau la fondo de la Esperanta Civito (2001). La ekvivalenta posta plenuma instanco (la Kapitulo, ekde la ĉeso de la Evolukomisiono) neniam nuligis tiun decidon. La statuso de ĉi tiu persono estas do malsimila al tiu de la supra.

Komuna al ambaŭ personoj estas la specifeco de "skandalgazetisto" pro la kontestata delikto (disvastigo de mensogoj), sed la kazoj estas jure malsamaj. Ili fariĝus egalaj, nur se FEM proponus al la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj) aprobi la saman deklaron, kaj la Forumo tion akceptus.

La konsekvenco de tio estas klara: la koncernato ne rajtus meti piedon, virtuale au fizike, en certan nombron da esperantistaj medioj. "Persona non grata" estas fakte nocio paralela al tiu pri eksigito: ĉi tiu estas en la domo, kaj oni lin elĵetas; la alia ne estas en la domo, sed oni informas lin ke li estus elĵetita, se li sukcesus eniri. Temas en ambaŭ nocioj pri tre grava puno, kiu evidente estas motivebla pro la graveco de la delikto. La fakto ke ĝis nun du gazetistoj estas la du solaj personoj trafitaj de tia decido (kvankam je malsamaj niveloj) facile motiviĝas: publika informanto povas damaĝi pli intense la reputacion de sia viktimo, speciale kiam li agas por stimuli al konfliktoj kaj kiam la viktimo estas kolektivo kaj ne nur individuo (pri ambaŭ kiamoj, kun malsimilaj kieloj, estis imputeblaj ambaŭ personoj).

(opinio donita de kortumano)

---

EKSTER FEM, LA FEMINISTOJ PLI KAJ PLI KVERELAS

Dum la Feminisma Esperanta Movado trankvile kaj serene disvolvas siajn projektojn (revuon "Femina", vidu en HeKo 248, kaj konferencon en Svislando, vidu supre), ekster FEM la konfliktemo inter feministoj pli kaj pli kreskas.

---

Pri ĉiuj sociaj forumoj (mondaj kaj europaj) nur unu esperanto-gazeto regule kaj senpartiece raportas, nome "Heroldo de Esperanto"