Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Fruktvendistoj lernas Esperanton en Togolando

Fruktvendistoj lernas Esperanton en Togolando

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-31 21:52
Nova esperantlingva memortabulo pri la amikeco inter Hans Bakker kaj Gbeglo Koffi sur la muro de lernejo instigis fruktvendistinojn en Togolando lerni Esperanton, skribas Gbeglo Koffi, la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA kaj ano de la Civito de Esperantio. Ne klaras, ĉu ankaŭ la nova virina grupo jam planas aliĝon al FEM kaj la Civito.

FruktvendistojLa 2-an de novembro 2004 komenciĝis la instruado de Esperanto kiel aldona lernobjekto en la lernejo Instituto Zamenhof en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando. Pli ol cent gelernantoj tiel lernis la lingvon en la lerneja jaro 2004-05. Tiam ankaŭ vendistinoj de nutraĵoj ŝatis lerni la lingvon, sed ne povis tuj komenci, kvankam instruisto estis je ilia dispono.

La 19-an de septembro 2005 komenciĝis la nova lerneja jaro, kaj pluiras nun la Esperanto-kurso al gelernantoj.  Jam la 18-an de septembro 2005 masonisto povis meti en muron de IZ tabuleton, sur kiu estas skribite: "INSTITUTO ZAMENHOF, Simbolo de amikeco inter Hans BAKKER (Nederlando) GBEGLO Koffi (Togolando) Danke al la internacia lingvo ESPERANTO".

Kiu eniras la instituton, tiu tuj legas kaj provas kompreni. Reirante hejmen post vendado de nutraĵo al gelernantoj, la vendistinoj ariĝis antaŭ la tabuleto kaj laŭtlegis. Ili provis kompreni la tekston. "Ni lernu la lingvon". Du tagojn poste, kvar el ili, posttagmeze eniris la instituton, kun kajeroj en la manoj. "Hodiaŭ ni eklernu Esperanton. Ankaŭ ni parolu ĝin". La pedagogia direktoro de IZo, s-ro ATTAGLO Elom, devis enkonduki la kurson al ili. Estas decidite, ke ili lernos ĉiuĵaŭde, posttagmeze. La dua kurso okazis la 6-an de oktobro, kaj jen ili jam invitis konatulinon al la lernado.

Estas entute sep vendistinoj. Tri el ili havas infanojn de malpli ol 2 jaroj kaj tial ne havas tempon tuj komenci. La aliaj kvar entuziasme startis. Ili demandis, ĉu ili rajtas inviti aliajn virinojn. Unu jam aldoniĝis al ili, kaj la lastan kurson sekvis kvin virinoj. El tiuj ĉi nur unu havas aĝon malpli ol 30 jaroj. Inter la aliaj, unua havas ĉirkaŭ 35 jarojn, dua, ĉirkaŭ 45, kaj ceteraj pli ol 50.

Materialo donacata al tiuj kuraĝaj virinoj interesigos ilin; ankaŭ salutkarkoj. Kiu ŝatus sendi salutkartojn, tiu uzu jenan adreson: Instituto Zamenhof Virina E-grupo 11 BP 48 Lome TOGO. Kiu ŝatus donaci materialon, tiu uzu preskaŭ la saman adreson sed kun precizigo, ke ne estu problemo ĉe ricevo de la pakaĵo ĉe poŝtejo: s-ino ADOKO Afiwa Por la Virina E-grupo de Instituto Zamenhof 11 BP 48 Lome TOGO"

Gbeglo Koffi