Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Fajro detruis Esperanto-domon en Berlino

Fajro detruis Esperanto-domon en Berlino

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-20 16:50
Granda fajro en la subtegmentejo de la Esperanto-domo en Berlino detruis parton de la Germana Esperanto-Arkivo kaj la kunvenejon de esperantistoj, kiuj situis en la subtegmentejo. La fajro okazis en la nokto inter la 6-a kaj 7-a de septembro. Post la fajro en la strato kuŝis duonbrulintaj folioj el esperantlingvaj libroj, rakontas ĉeestintoj. En la monatoj antaŭ la fajro pli ol 10.000 eŭroj estis uzitaj por rekonstruo de la subtegmentejo. Tuj antaŭ la IJK en la subtegmentejo loĝis 12 anoj de internacia laborbrigado.

Fajro en la berlina Esperanto-domoLa fajro, kies  kaŭzo ankoraŭ ne estas konata, pleje difektis la tegmenton kaj la  subtegmentejon, kie daŭris la konstrulaboroj. La tuta resto de la domo  malsekiĝis pro la akvo uzita de la fajrobrigadistoj. Plej multe suferis  apartamentoj en la supra parto de la domo, sed ankaŭ la ĉambroj de la  oficejo de Germana Esperanto-Junularo en la teretaĝo estis iom  difektitaj.

- La aktoj kaj teknikaĵoj ne malsekiĝis, ĉar la fajrobrigadanoj metis plastan folion super ili, sed la informmaterialo kaj aliaj aferoj stokitaj  en la ban-ĉambro grandparte malsekiĝis. Ankaŭ la tapiŝon kaj la sofon ni povis forĵeti, rakontas Paul Ebermann, la gvidanto de la oficejo.

En la domo nun ne estas elektro. Laŭ specialistoj de la asekur-firmao,  la tuta domo devos esti sekigita per specialaj aparatoj antaŭ eblos loĝi en ĝi aŭ uzi ĝin alimaniere. Tial la Berlina oficejo provizore  translokiĝis.

La nun  parte brulinta
domo estis aĉetita en aŭgusto 2001 de la esperantistoj  Johann Pachter kaj Peter Kühnel. Ili dum du jaroj serĉis taŭgan domon, ĝis  ili trovis ludomon kun korto kaj korta domo en Einbecker Strasse 36, en  kvinminuta piedira distanco de la stacidomo Lichtenberg, stacio por regionaj  kaj longdistancaj trajnoj el kaj al orienta Eŭropo.

La ludomo havas ses apartamentojn, kiujn oni laŭ la planoj preferos ludoni  al esperantistoj. Per la lupagoj oni volas kovri la kurantajn kostojn de la  domo kaj de la korta domo. La subtegmentejo de la domo estis rekonstruata,  kiam okazis la fajro.

Berlina Esperanto-domo antaŭ la fajro- En unu  loĝejo, en la teretaĝo, troviĝis la oficejo de Germana Esperanto-Junularo  (GEJ). Ĝi nun provizore translokiĝis. En unu loĝejo loĝis du, esperantistoj,  en aliaj tri loĝis neesperantistoj. La lastan loĝejon uzis la esperantista  domposedanto Johann Pachter - tie troviĝis ankaŭ granda parto de la Germana  Esperanto-Arkivo. Johann Pachter ankaŭ havas libroservon esperantan (kiu ne  dissendas librojn, sed vojaĝas al kongresoj) - verŝajne ankaŭ pluraj el ties  libroj estis difektitaj, rakontas Paul Ebermann.

En la lastaj monatoj antaŭ la fajro estis laŭ la domposedanto investitaj  ĉirkaŭ 10 000 eŭroj en la konstruado sub la tegmento. Tuj antaŭ la IJK en  Zakopane en la Berlina  Esperanto-domo estis aranĝita internacia laborbrigado,  dum kiu 12 gejunuloj okupiĝis interalie pri ordigo de la korto. La laborbrigadanoj loĝis en la nun detruita subtegmentejo.

Neniu  homo estis vundita
pro la fajro, kies kaŭzo ankoraŭ ne estas konata.  Intenca ekbruligo estis tamen ekskludita post la unuaj esploroj, konstatas  la berlina gazeto BZ. "Certas ke la la posedanto de la malnova konstruaĵo,  mem loĝanto de la domo, okupiĝis pri pligrandigo de la mansardo. Li estis propramane firmiganta la tegmentan trabaron", skribas BZ.

Laŭ la sama gazeto, la domposedanto mem rimarkis la fajron je 00.40 nokte,  kiam la tegmenta trabaro jam brulegis. La fajrobrigado alveturis per ses  aŭtegoj, kaj la estingadon de la granda fajro partoprenis proksimume 70  homoj. Daŭris du horojn, antaŭ ol la fajro estis sub la kontrolo de la  fajrobrigado, kaj la post-estingado daŭris ĝis la posta antaŭtagmezo. La  tegmento kaj subtegmentejo estis grave difektitaj.

La subtegmentejo de la Berlina Esperanto-domo- En la  subtegmento estis ĉambreto uzata por Pasporta Servo, apude alia similgranda  ĉambreto. Krome estas du grandaj ĉambroj - unu estis plenigita per konstrumaterialo kaj banankestoj plenaj de libroj, gazetoj kaj arkivaĵoj ,  en la alian ni ĝis komence de julio enkonstruis banĉambron (kun lignaj  muroj) kaj tekuirejeton, kaj ĝi estis uzata unue kiel tranoktejo por  laborbrigado kaj poste, dum du aŭ tri semajnoj, kiel kunvenejo por lokaj  Esperanto-grupoj, rakontas Paul Ebermann.

En raporto aperinta en la ruslingva novaĵ-servo Esperanto-novosti,  Aleksandr Galkin el Berlino rakontas, ke ĉeestintoj post la fajro vidis  brulintajn paĝojn el esperantlingvaj libroj sur la strato antaŭ la domo. Laŭ  liaj informoj en la domo troviĝis granda kolekto de esperantlingvaj libroj,  eble 4.000 volumoj. Tamen saviĝis la granda biblioteko de la familio  Tautorat, kiu laŭ liaj informoj devis esti movita al la domo en la baldaŭaj  tagoj.


Rilataj ligoj

  • La retejo de la berlina Esperanto-domo
  • La blogo de Germana Esperanto-Junularo