Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Esperanto Desperado koncertos en Pollando

Esperanto Desperado koncertos en Pollando

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-01 14:07
La dana muzikgrupo Esperando Desperado ricevis subvencion de la dana Asocio por monda muziko por koncerti en Pollando. Esperanto Desperado, kiu ĵus revenis al Danio post Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinko, ekveturos al Pollando dimanĉe la 31-an de julio.
En Pollando la bando ludos kvarfoje, interalie en la Internacia Junulara Kongreso en Zakopane. Krome Esperanto Desperado ludos dum kulturfestivalo en la regiono Beskidy, en kulturdomo en la urbo Andrychow, kaj en parko en Krakovo. La laste menciitaj tri koncertoj estas aranĝitaj kunlabore kun la Domo de Nordio en Krakovo.

Pri la pollanda turneo de Esperanto Desperado raportas la dana retejo bandlist.dk.

La retejo de Esperanto Desperado