Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio

Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-02 14:05
Jam cent mil paĝoj estis legitaj en la retejo de Libera Folio post la lanĉo de la nova retejo meze de aprilo 2004. Dum ses kaj duona monatoj, ĝis la fino de oktobro, Libera Folio ricevis entute 27.500 vizitojn, kaj ĉiu vizitanto legis mezume 3,6 paĝojn. Ĉar la plej multaj vizitantoj komencas de la ĉefa paĝo, oni povas konstati ke vizitantoj kutimas legi mezume du aŭ tri artikolojn.
La plej furora monato ĝis nun en la historio de Libera Folio estis oktobro 2004. Dum la pasinta monato ni havis entute 5.251 vizitojn, kaj estis legitaj 18.871 paĝoj. Mezume estis legitaj 595 paĝoj tage.

La ĝenerala tendenco estas kreskanta, nur en septembro okazis eta regreso - eventuale pro libertempa sezono en centra Eŭropo, pro kelkaj teknikaj problemoj kiujn spertis nia servilo tiam, aŭ eble pro artikoloj kiuj malpli interesis la legantojn. En la unua kompleta monato de la nova statistiko, majo 2004, ni havis 2.593 vizitojn, en junio 3.716, en julio 4.589, en aŭgusto 5.089, en septembro 4.383 kaj en oktobro 5.251

Plej multajn vizitojn dum la pasinta monato ni havis la 19-an de oktobro, 323 vizitoj kaj 1.155 legitaj paĝoj dum unu tago. Tio estis la tagon post la aperigo de nia artikolo pri la supozita esperantisteco de la eksa pola eksterland-ministro Bronisław Geremek.

Preskaŭ same multe da legitaj paĝoj, 1.051, sed nur 277 vizitojn, ni havis la 12-an de oktobro. Tiam legantojn allogis la informo, ke la redaktoro de Libera Folio estis deklarita "persona non grata".

La plej populara artikolo
de la pasinta monato estis ĝuste tiu pri la nova titolo de la redaktoro, ĝi estis legita 443-foje. Sur la dua loko aperas la artikolo Sovetia lernolibro trompis la cenzuron kun 384 legoj, parte verŝajne pro tio ke ĝi estis publikigita frue dum la monato, jam la 4-an de oktobro. La trian lokon gajnas la artikolo pri Geremek kun 223 legoj, kaj la kvaran la sufiĉe freŝa artikolo pri la projekto esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Libera Folio daŭre bonvenigas vian kunlaboron por plibonigi nian bultenon. Sendu al ni informojn kaj artikolojn, proponu temojn, kaj diskonigu nian retadreson, se vi opinias nian bultenon leginda. Kontaktu nin per la formularo en la kolofono.

Ĉiuj artikoloj el Libera Folio estas ankaŭ libere republikigeblaj en paperaj gazetoj se nenio alia estas menciita ĉe la koncerna artikolo. Kaze de republikigo, la fonto de la artikolo ("Libera Folio") kaj la retadreso de nia bulteno, www.liberafolio.org, devas esti menciitaj.

arkivita en: