Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Sterki kaj sterki konstante

Sterki kaj sterki konstante

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-25 13:37 Sten Johansson
KOMENTARIO. La konata aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson konsentis prilumi siajn ideojn pri la estonteco de la Esperanto-movado. La unua paŝo laŭ li devus esti akcepto de la realaĵoj. Jen liaj piloloj por saniĝo.
Laŭ iuj, la esperantomovado krizas. Laŭ aliaj tute ne, necesas nur silenti kaj lojali, kaj ĉio restos sankta harmonio, kiel ĉiame. Ĉu krizo, stagno, malondo aŭ nur kalmo? Ĉiel ajn, ŝajnas esti io putra en la ŝtato de Verdlando. Jen dek dietaj preskriboj por memkuracado:

  • Forlasi la sektismon. Finfine ni entombigu himnon, standardon, Majstron kaj aliajn kvazaŭreligiajn trajtojn. Ni permesu rigardi Esperanton kaj la esperantistojn per la samaj nefermitaj okuloj kiel aliajn sociajn fenomenojn. Ni ne fanfaronu, ne hipokritu, ne pavu, ne papagu.
  • Forlasi la mitojn kaj la megalomanion. Ni ĉesigu la troigojn pri ĝisnunaj atingoj de Esperanto-uzado. Ni forgesu la fantomajn milionojn da nevideblaj, neaŭdeblaj kaj netuŝeblaj esperantistoj. Ni akceptu la realon: Esperanto estas uzata je tre varia nivelo de kelkaj dekmiloj da homoj dum malgranda parto de ilia tempo. Por tiuj homoj Esperanto tamen estas tre utila kaj plezuriga.
  • Forlasi la ekstreman desuprismon. Ni rezignu la postulojn, ke eta grupo da idealistoj decidu, per kiuj rimedoj UNO, EU aŭ unuopaj personoj komuniku internacie. Ni mem uzu Esperanton por nia propra bezono, tiel farante ekzemplon al la mondo. Ni uzu ĝin intense kaj por ĉiuj celoj. Ni flegu la kulturon kaj arton, sed ankaŭ la distron kaj amuzon.
  • Forlasi la antagonismon inter Esperanto kaj la angla lingvo. La bono ne estu malamiko de la plejbono. Ni akceptu kaj ĝoju, ke internacia komunikado por multaj homoj hodiaŭ estas pli amasa kaj pli glata ol antaŭ cent jaroj – dank' al la disvastiĝo de la angla lingvo. Nur ŝovinistoj kontraŭas komunikadon pro tio, ke ĝi ne okazas per la ĝusta lingvo.
  • Forlasi la monopolismon. Estus egocentra ideo pensi, ke utilas nur mia maniero agi por aŭ per Esperanto. Estus absurde pretendi, ke nur mia Esperanto estas la sola ĝusta. Ni komprenu, ke Esperanto estas tio, kion esperantistoj uzas por interkompreniĝi. Kion ni faras en Esperanto, tion ni faru pro ĝia propra valoro, ne por "utili al nia kara lingvo".
  • Forlasi la amindumadon kun naciismaj rondoj izoliĝemaj kaj konservemaj. Ni laboru por internacia reciproka influo, ne por nacia aŭ paroĥa memsufiĉo.
  • Forlasi la seksismon kaj aĝismon. Ni malmuntu la virajn klikojn, kies anoj elektas unu la alian ne vidante la kompetenton de aliuloj. Ni emeritigu la veteranojn kaj fidu je la talento de homoj malpli ol 50jaraj.
  • Forlasi la adoron je harmonio kaj konkordo. Ni ne plu kaŝu kaj prisilentu internajn konfliktojn kaj malkonsentojn, sen kiuj eblus neniu evoluo. Ni respektu kaj flegu la diferencojn.
  • Forlasi la izolon en landaj movadoj. Se ni havas lingvon internacian, kial ne uzi ĝin internacie? Ni ne revu pri tutmondeco, sed realigu ĝin.
  • Forlasi la blindan varbadon per troigoj kaj mensogoj. Finfine ni komprenu, ke el cent varbitoj naŭdek naŭ foriras, ĉar ili ne trovas utilan aŭ plezurigan uzon de la lingvo. Prefere ol varbi cent novajn, ni zorgu krei ion allogan kaj valoran, por ke pli multaj varbitoj restu uzantoj. "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante." Ĉu ni ne provu foje ankaŭ sterki?

 Sten Johansson

arkivita en: ,
KPinard
KPinard diras:
2004-08-06 22:50
Dankon, mi tute konsentas kun vi. Freshbakita esperantisto, mi preskau kabeintus antau kelkaj monatoj char mi ne trovis ene de la "movado" tion, kion oni promesis al mi : multnombraj esperantistoj, internacia uzado, harmonio, ktp... La realeco estas tute malsimila, sed ghi ne devas esti kialo de kabeo, kondiche ke chiu trovu alian vojon ol la "tradician", nune proponatan. Ni serchu alian vojon por esperanto. Mi ech audacas diri, ke la esperantistoj havas lingvon kiu ne estas utila por ili, dum tiuj kiuj bezonas ghin ne konas ghin ! Ni iru helpi tiujn, kiuj bezonas ghin.
Kore, Christian Pinard.
Peter
Peter diras:
2005-07-24 22:43
Forlasi la ideon, ke ĉio ajn sufiĉe bonas por geesperantistoj:
Kion ajn ni faras, ni faru en tiu kvalito, kiun ni akceptus sampreze sen ajna rilato al esperanto.

Sincere salutas,
Peter Hauser